Naciismo/II
LA NACIISMO ĈE LA ANTIKVAJ GREKOJ KAJ ITALOJ
Familio kaj Gento
Ĉe tiu ĉi parto de nia studo ni konsideras socistaton, kiu jam preterpasis la klanan stadion kaj atingis la familian. Ni trovas homojn kun religio nure hejma. Ĉiu familio ja havis siajn proprajn diojn; kaj ili akceptis la adoradon nur de la hejmanoj mem. Tiuj dioj estis la prauloj de la familio.
La antikvaj grekoj kaj italoj kredis, ke la animo daŭre vivas en la mortinta korpo. La ritoj de la entombigo montras klare, ke kiam oni metis korpon en tombon, oni kredis meti en ĝin ion vivan. Tial Virgilo diras pri la funebra ceremonio de la entombigo de Polidoro: «Ni fermas la animon en la tombon.» Saman esprimon oni renkontas ĉe Ovidio kaj Plinio la Juna.
La kutimo postulis, ke ĉe la funebra ceremonio oni voku trifoje la animon de la mortinto per la nomo, kiun li havis. Trifoje oni diris al la animo: «Estu bonfarta, la tero estu al ci malpeza.»
Hodiaŭ oni ankoraŭ uzas similajn esprimojn, kvankam neniu plu kredas, almenaŭ ĉe la kulturitaj popoloj, ke vere la animo restas viva en la morta korpo. Religianoj kredas, ke la animo forlasas la korpon kaj forflugas ĉu en ĉielon, ĉu en inferon. Tamen kreduloj kaj nekreduloj daŭrigas uzi esprimojn, kiuj en la buŝo de la antikvaj grekoj kaj italoj havis plenan signifon. La antikvuloj tiom forte kredis, ke iu daŭre vivas sub la tero, ke ili metis kun li en la tombon la objektojn, kiujn li povus bezoni. Ili surverŝis vinon sur lian tombon kaj tien deponis por li nutraĵon. Oni eĉ buĉis ĉevalojn kaj sklavojn por entombigi ilin kun la mortinto, por ke ili servu al li.
Saman kredon oni trovas ankoraŭ ĉe kelkaj «primitivaj» popoloj, ekzemple ĉe la koriakoj el Kamĉatka (U.S.S.R.), laŭ raporto de Sten Bergman, estro de sveda ekspedicio, kiu esploris la landon en 1920-21.
Pro tia kredo la antikvuloj tre zorgis pri la entombigo de la kadavro, por ke la animo havu taŭgan restadejon. Sentomba animo vagis mizere kaj malbonfaris al vivantoj. El tiu kredo devenas la nun ankoraŭ ekzistanta kredo al la fantomoj. La antikvaj verkistoj montras klare, kiom forta estis la kredo al la neceso de entombigo por la kadavro. La tiutempuloj ja malpli timis la morton ol la mankon de tombo. Atenaj generaloj estis kondamnitaj al morto, pro tio, ke post batalo ili malzorgis la enterigon de la kadavroj. Tiuj generaloj kredeble estis jam influitaj per la instruoj de la filozofoj kaj ne atentis la popolan kredon. Tia malatento kaŭzis ilian ekzekutiĝon. La plej granda puno tiutempa estis la kondamno je senigo de enterigo. Ĝi estis kvazaŭ ĉiama puno, ĉar oni kredis, ke la animo de la mortonto eterne vagados mizere kaj sufere.
Ĉiu familio havis sian propran tombejon. Tie oni solenis la ceremoniojn kaj datrevenojn. Tiel la prauloj daŭre restis inter siaj familianoj. Ĉi tiuj lastaj petis al la diiĝintaj mortintoj helpon kaj konsilojn en gravaj okazoj.
«Tiel la religio ne loĝis en temploj, sed en la hejmo, diras Füstel de Kulanĵ en la Antikva Civito[1]; ĉiu havis siajn diojn; ĉiu dio protektis nur unu familion kaj estis dio nur en unu hejmo. Oni racie ne povas supozi, ke tia religio estis konigita al la homoj de pastroj kun forta imagokapablo. Ĝi naskiĝis spontane en la homa spirito; ĝia lulilo estis la familio; ĉiu familio kreis siajn diojn.»
Samtempe kun la kulto al mortintoj ekzistis ankaŭ kredo, ke la hejma fajro estas diaĵo. Ĉiu hejmo estis ia templo kun fajrujo kiel altaro. Tie devis senĉese, tage kaj nokte, bruli la sankta fajro. Ĉiuvespere oni kovris la karbojn per cindro kaj la unua zorgo matene estis reflamigi la fajron. Se ĝi estingiĝus, estus granda malfeliĉo! La fajron oni adoris; al ĝi oni kultis per diversaj ritoj. Oni oferis al ĝi florojn, fruktojn, incenson, vinon; al ĝi oni fervore preĝis.
«Ho, fajrujo, faru, ke ĉiam prospero kaj feliĉo estu al ni; ho, ci, kiu estas eterna, bela, ĉiam juna, ci, kiu nutras, ci, kiu estas riĉa, akceptu niajn oferojn kaj kompense donu al ni feliĉon kaj la sanon, kiu estas tiom dolĉa[2].»
Ĉe la komenco kaj ĉe la fino de la manĝo oni preĝis al la fajro-dio. Oni oferis al li la premicojn kaj vinon. Ĉiu firme kredis, ke la dio manĝas kaj trinkas. La manĝaĵoj estis dividataj inter la homo kaj la dio; la manĝo estis sankta ceremonio.
«La religio de la sankta fajro, diras Füstel de Kulanĵ, ekzistis depost la malproksima kaj nekonata epoko, kiam ne jam estis grekoj, nek italoj, nek hindoj, sed nur azianoj (arianoj). Kiam la triboj disiĝis, ili kunportis kun si tiun kulton, unuj sur la bordojn de la riverego Gango, aliuj sur la bordojn de Mediteraneo. Pli poste, inter tiuj apartiĝintaj triboj, ne plu havantaj inter si rilatojn, unuj adoris Brahmon, aliuj Zeŭson, aliuj Janon; ĉiu grupo faris al si diojn. Sed ĉiuj konservis kiel antikvan donacon la unuan religion, kiun ili kreis kaj praktikis ĉe la komuna naskiĝloko de la raso.»
Tiu hejma religio, tiu kulto al mortintoj tute ne similis la hodiaŭajn religiojn. La ĉefa regulo estis, ke nur la familianoj povis ĉeesti la religiajn ritojn. La funebraj ceremonioj povis esti plenumataj nur per la plej proksima parenco de la mortinto. Ĉiun eksterfamilianon, eĉ se li estis amiko, oni severe malakceptis.
La sankta fajro, tiom intime ligita kun la kulto al mortintoj, estis ankaŭ la nura propraĵo de ĉiu familio aparte. Ĝi reprezentis la praulojn, ĝi estis la providenco de unu sola familio kaj havis nenion komunan kun la fajro de najbara hejmo. Ĉiu fajrujo protektis siajn hejmanojn. La pastro de tiu religio estis la patro aŭ la familiestro.
Füstel de Kulanĵ kolektis en sian verkon, jam cititan, multe da argumentoj por pruvi, ke tiu hejma religio naskigis la propraĵrajton.
Ni male emas pensi, ke la propraĵrajto kaj la religio estiĝis samtempe el la fakto, ke la italaj kaj grekaj antikvuloj, preterpasinte la nomadan stadion, kvazaŭ enradikiĝis sur la terpeco, kiun ili kulturis. La ekonomia neceso, kiu ĉiam estas racia, trudis al tiuj antikvuloj la laŭfamilian produktmanieron. Kaj el tio verŝajne rezultis la hejma religio kaj la propraĵrajto. La spiritostato de la tiutempuloj estante ne racia, sed male superstiĉa, religia, kreis iun sensencan ideologion. Kaj tiu ideologia superstrukturo fariĝis realaĵo, kiu poste efikis forte sur la spiritojn; ĝi ludis tre gravan rolon en la rilatoj inter la homoj kaj ofte metis fortan baron al la normala evoluado de la socio.
Ekzemple, ĉe la komenco, bieno ne povis esti vendata. Kaj poste, kiam la ekonomia neceso devigis vendi kampon, la vendanto tamen konservis la posedon de la tombo, kiu troviĝis en la kampo kaj la ĉiaman rajton ĝin trapasi por iri plenumi la religiajn ceremoniojn. Alia ekzemplo: Du domoj ne povis tuŝi unu la alian. Komuna muro por du domoj estis io tute ne ebla. Ĉe Romo, la leĝo difinis spacon de du kaj duono da futoj inter ĉiu domo. Ĉiu familio, posedanta siajn proprajn diojn kaj kulton, bezonis nepre havi izolitan loĝejon, templon, kie ĉiame brulis la sankta fajro kaj vivis la animo de la prauloj.
«La propraĵrajto estis starigita por plenumi heredan kulton. Pro tio ne estis eble, ke tiu rajto malaperu post la mallonga ekzisto de individuo. La homo mortas, la kulto restas; la fajro ne devas estingiĝi nek la tombo esti forlasata. Ĉar daŭras la hejma religio, la propraĵrajto devas daŭri ankaŭ.
«Du aferoj estis intime ligitaj en la kredoj same kiel en la leĝoj de la antikvuloj: la kulto (ceremoniaro) de familio kaj la propraĵrajto de tiu familio. Tiel estis senescepta regulo, en la greka juro same kiel en la roma juro, ke oni ne povis akiri la propraĵon sen la kulto, nek la kulton sen la propraĵo[3].»
Por ke la bieno restu nedividita, necesis, ke nur unu persono heredu. El tiu neceso sekvis la hereda rajto de la unuenaskito. Li estris la familion post la morto de la patro, kaj daŭrigis la prizorgadon de la hejma kulto al la prauloj kaj al la sankta fajro. Sed tio ne signifis, ke la aliaj gefiloj estis senigitaj je la komuna propraĵo. Ili restis en la familio sub la estrado de la pliaĝa filo, kiu ankaŭ devis prizorgi iliajn vivbezonojn. La hereda rajto de la unuenaskito ĉiam entenis komunan vivon kun la aliaj anoj de la familio.
Komence ĉi tiu lasta konsistis ordinare el patro, patrino, gefiloj kaj sklavoj. Hodiaŭ ŝajnas al ni tre strange, ke sklavo povis esti konsiderata kiel ano de familio. Tiel tamen estis. Ni ne forgesu, ke ĉiu domo estis ia templo, kiun eniri ne povis ajna fremdulo. Kiam oni akceptis sklavon, okazis ia religia ceremonio; oni prezentis lin al la hejmaj dioj; sur lian kapon oni verŝis purigan akvon, kaj manĝinte kelkajn kukojn kaj fruktojn kun la anoj de la familio, li estis adoptata. De tiu momento la sklavo ĉeestis la religiajn ceremoniojn kaj ĝuis la protekton de la hejmaj dioj. Kiam li mortis, lia kadavro estis metata en la familian tombon.
La konsisto de la tiutempa familio treege malsimilis la hodiaŭan. Kaj ĉi-okaze ni notu, ke la signifo de la vorto familio tiam signifis: apudestanto de la fajrujo, aŭ: propraĵo. Ankaŭ la vorto pater (patro), kiu troviĝas en la greka, latina kaj sanskrita lingvoj, ne havis en la antikvo la nunan sencon. La pater estis la estro, la pastro, la juĝisto de la familio. Kiam temis pri patreco en la hodiaŭa senco, la antikvuloj uzis la vorton naskiganto.
Per la fakto, ke iu estis adoptita en la familion kaj sekve rajtigita apudesti la sanktan fajron, li por ĉiam perdis sian liberon; li estis ligita ĝis la morto al iu difinita hejmo kun ĝiaj religio kaj estro. Kelkokaze la familiestro povis iel «liberigi» la sklavon; tiam ĉi tiu lasta fariĝis «kliento», sed restis tamen ligita al la familio per la hejma kulto. La kliento ĝuis ian liberon, sed ne plenan; li ekzemple ne povis edziĝi sen la permeso de la familiestro, kaj ankaŭ liaj infanoj devis obei ĉi tiun lastan. Kompense, la familiestro devis ĉiurimede protekti siajn klientojn, «per la preĝoj kiel pastro, per la lanco kiel militisto, per sia leĝo kiel juĝisto». (Füstel de Kulanj).
Kiel oni vidas, en la praantikva familio kun siaj postnaskitaj branĉoj, kun siaj sklavoj kaj klientoj povis konsisti el sufiĉe granda nombro da personoj. Atinginte tian stadion de malvolviĝo, la familio sin nomis gento. Ĝi formis ian malgrandan ŝtaton, ian patrion tute sendependan, kies estro tenis en siaj manoj la tutan regpovon.
Ĉe la antikvuloj la terra patria ne estis do ia abstraktaĵo kiel ĝi estas por la nuntempuloj kaj ĉefe por la proletoj. La patrio ja estis la grundo, kiun la hejma religio sanktigis, la tero, kie kuŝis la ostoj de la patroj kaj kiun okupis iliaj animoj; la patrio konsistis el tuta aro da lokaj diaĵoj, al kiuj oni devis ĉiutage kulti. Tiutempe la patriotismo logike povis esti la plej alta kaj necesa virto. Ĉio, kio estis la plej kara al la homo, miksiĝis kun la patrio. En ĝi li ja trovis sian bienon, sian sendanĝerecon, sian rajton, sian kredon. La privata intereso tute akordiĝis kun la ĝenerala intereso.
Tia patrio ne estis por la antikvulo nur loĝejo. Li forlasu tiujn sanktajn murojn, li transiru la sanktajn limojn de sia bieno kaj ne plu ekzistos por li religio, nek ia socia ligilo. Ĉie alie ol en sia patrio li estas ekstere de la regula vivo kaj de la juro; ĉie alie li estas sen dio kaj ekster la morala vivo. Nur en la patrio li havas sian indon kaj siajn devojn.
La patrio tenis la homon per sanktaj ligiloj. Defendi la patrion estis vere batali por protekti sian hejmon, sian fajrujon. Kio estas hodiaŭ nur trompo kaj mistifiko, tio estis tiutempe tute logika kaj natura.
Fratrio, Tribo, Civito
Necesas noti, ke la skizita organizformo laŭfamilia ekzistis dum epoko, pri kiŭ la historiistoj ne povas liveri precizajn datojn. Oni tamen scias sŭfiĉe da faktoj kaj argumentoj por povi kun verŝajneco aserti, ke nur tiaj malgrandaj homgrupiĝoj[4] ekzistis dum kelkaj jarcentoj.
La tiutempa produktado, kiu konsistis preskaŭ nur el kamplaboro, preparis la kondiĉojn por ekzistado de tiaj patrietoj. Kiam estiĝis elementa industrio, kiam interŝanĝado de produktoj fariĝis necesa kaj estis pli ofta, tiam kreiĝis kondiĉoj por plilarĝiĝo de la homaj grupiĝoj. Sed la reganta ideologio ne permesis kunfandiĝon de kelkaj gentoj. Necesis do ia kompromisa aranĝo inter la ekonomia neceso kaj la religia ideologio, kiu forte influis la spiritojn kaj malhelpis racian evoluadon. La hejma religio ja malpermesis, ke du familioj kunfandiĝu. Estis nur eble, ke ili kuniĝŭu konservante ĉiu sian propran kulton kaj sendependecon. El tio rezultis nova organizformo, kiun oni nomis fratrio ĉe la grekoj kaj kurio ĉe la italoj.
Memkompreneble, tiu plilarĝigita grupiĝo bezonis ian religian ligilon. Tial estiĝis supera diaĵo komuna al ĉiuj familioj kuniĝintaj en pli larĝa asocio. Ĉiu fratrio, ĉiu kurio havis sian kulton, sian altaron kun sankta fajro. La ceremoniaro similis tiun de la familio kaj konsistis ĉefe el komuna manĝado. Oni buĉis oferiton, kies karno estis kuirata sur la sankta fajro. Oni manĝis kaj eldiris kelkajn preĝojn al la dio, kiu kompreneble ricevis sian parton el la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
Ĉiu fratrio aŭ kurio okazigis kunvenojn, ĉe kiuj povis esti farataj gravaj decidoj kaj kiujn obei devis ĉiuj anoj de la asocio. Tiu plilarĝigita patrio do havis sian dion, sian kulton, sian registaron, sian estron tute same kiel la gento.
Nature tiu nova plilarĝiĝinta organizformo ne haltis ĉe tiu stadio. Kelkaj fratrioj aŭ kurioj sammaniere kuniĝis kaj formis tribon.
La tribo ankaŭ havis sian religion, sian komunan sanktejon kun altaro kaj protektanta dio. La dio de la tribo havis ordinare similan devenon kiel tiu de la fratrio aŭ tiu de la familio. Li estis iu diigita viro, iu heroo. Li donis sian nomon al la tribo, tial la grekoj nomis lin nomdonanta heroo. Ĉiujare okazis je lia honoro religia festo, kies ĉefa ceremonio konsistis ankaŭ el komuna manĝado, kiun partoprenis la tribo.
Ĉi tiu lasta, kiel la fratrio kaj la kurio, havis siajn kunvenojn kaj eldonis dekretojn, kiujn devis obei ĉiuj anoj de la tribo. Ĝi havis tribunalon kaj juĝrajton kontraŭ siaj membroj. Ĝi havis estron, nomitan tribunus.
Sed ni ne forgesu, ke tiu juĝrajto rilatis nur al la aferoj komunaj al ĉiuj membroj de la tribo. La gentestro daŭrigis havi plenan regecon rilate al la interna vivo de la gento. Li povis kondamni je morto sian edzinon, sian filon, sian sklavon aŭ sian klienton.
Por prezenti al si la antikvan civilizon — kaj eĉ la nuntempan — necesas neniam forgesi, ke la menso de la antikvuloj — ankaŭ tiu de la granda plimulto el la nuntempuloj — estis la rezulto de plej fantaziaj, mistikaj ideoj. Kaj por kompreni kiel povis okazi ŝanĝoj en la homa intelekto, estas necese ne malatenti la fakton, ke la kruda neceso ekonomia devigis la homon konstrui domojn, fabriki diversajn objektojn aŭ ilojn.
Sur tiu kampo regas ia leĝo, kiu forigas ĉian mistikon. Sorĉaj procedoj ja ne efikas en la tekniko. Necesas apliki raciajn procedojn, obei naturajn leĝojn kaj ne fantazii. Kiu manipulas ilojn aŭ kondukas maŝinon, tiu ne atendas de ili miraklon. Metiisto, kiu sukcesas en sia laboro, ne dankas pro tio al dio; se li malsukcesas, li ne akuzas diablon, sed simple diras: «Mi estis mallerta». En okazo de malsukceso, inĝeniero same deklaras, ke li eraris en siaj kalkuloj, aŭ ke li maltrafis vidi ion gravan.
Tiel samtempe kaj paralele kun la mistika menso kreiĝis alia, kiun oni povus nomi teknika menso, kaj al kiu ni ŝuldas ĉiun progreson, ĉiun antaŭenpaŝon.
Sed ekster sia teknika laboro, la homo ofte refalas en fantazian mondon; li kreas al si diojn, kiujn li adoras, religiojn kaj kutimojn plej strangajn, al kiuj li sklave obeas. Okazas eĉ, ke li metas la teknikon je la servo de siaj mistikaj kredoj. Racio kaj mistiko povas ja kunekzisti en la cerbo de sama individuo. Tial ni vidas hodiaŭ scienculojn kaj teknikistojn, kiuj estas ankaŭ mistikemuloj.
Tamen por ni ne estas dubo, ke la «teknika menso» pli kaj pli disvolviĝos malprofite al la mistika. Pli kaj pli la tekniko invados ĉiujn kampojn de la homa vivo, kaj sekve pli kaj pli la teknika, racia pensmaniero forigos la mistikan.
Se oni ne akceptas tiun vidpunkton, ŝajnas al ni neeble kompreni kaj klarigi la historian evoluadon.
Tiu mallonga temodekliniĝo helpos komprenigi la kunekziston ĉe la antikvuloj de du malsamspecaj religioj. Kaj ni konstatos, ke la religio, kiu rilatis al konkretoj, al la naturaj elementoj fariĝis pli kaj pli potenca kaj finfine forpuŝis la religion el pure spekulativaj ideoj.
Ni jam vidis, ke la antikvulo pense vivis meze de siaj hejmaj dioj. Sed tio ne sufiĉis al li. Lia fantazio estis tre aktiva; ĝi kreis aliajn diaĵojn, kies karaktero estis malpli persona, pli ĝenerala kaj sekve pli kapabla utili kiel idea ligilo por pli larĝa grupiĝo. La homo diigis la elementojn de la naturo, en kies manoj estis lia vivo. Li timis la fulmon kaj samtempe sopiris al la nubo, kiu alportas akvon por fruktodonigi lian rikolton. Li spertis senĉese ian miksaĵon el timo kaj respektego por tiuj potencaj fortoj: li ĝuis la lumon kaj timis la nokton; la suno, la luno, la riveroj, la maro ŝajnis al li vivantaj estaĵoj, kiuj povas fari ĉu bonon, ĉu malbonon. Tial li preĝis kaj adoris ilin kiel diojn. Kaj tiel naskiĝis Zeŭso, Ateneo, Junono kaj multege da aliaj malpli famaj dioj, kiuj loĝatigis la helenan Olimpon aŭ la roman Kapitolon.
«En tiu raso, la religia ideo sin prezentis sub du malsamaj formoj. Unuflanke, la homo ligis la diecon al la nevidebla principo, al la inteligento, al tio, kion li videtis pri la animo, al tio, kion li sentis sankta en si. Aliflanke, li aplikis sian ideon pri dieco al la eksteraj objektoj, kiujn li ĝue rigardadis, kiujn li amis aŭ timis, al la fizikaj fortoj, kiuj estis la mastroj de lia feliĉo kaj de lia vivo.
«Tiuj du klasoj da kredoj estigis du religiojn, kiuj daŭris tiom longe, kiom la grekaj kaj italaj socioj. Ili ne interbatalis; ili eĉ vivis akorde kaj dividis inter si la regadon super la homo; sed neniam ili intermiksiĝis. Ili ĉiam havis diferencajn dogmojn, ofte kontraŭdirajn, ceremoniojn kaj kutimojn absolute malsamajn. La kulto al la dioj de Olimpo kaj tiu al la herooj kaj mortintoj neniam havis inter si ion komunan. Kiu el tiuj du religioj estis la pli antikva? Neeble respondi. Oni eĉ ne povas aserti, ke unu antaŭis la alian. Kio estas certa, tio estas, ke la religio pri la mortintoj, kiu kreiĝis en tre malproksima tempo, restis ĉiam senŝanĝa en siaj kutimoj, dum ĝiaj dogmoj iom post iom foriĝis. La alia religio, tiu pri la fizika naturo, estis pli progresema kaj libere malvolviĝis, tra la jarcentoj, modifante iom post iom siajn legendojn kaj siajn doktrinojn, kaj senĉese pligrandigante sian aŭtoritaton super la homo…
«… Komence tiu religio sin ŝirmis en la familioj, sub la protektado de l’hejma fajrujo. Tie la nova dio sukcesis ricevi malgrandan lokon, mallarĝan cella (ĉambreto, ĉelo), kontraŭ aŭ apud la respektegata altaro, por ke iom da adoro, kiun la homoj
havis por la fajrujo, transiru al la dio. Iom post iom la dio, akirinte pli da aŭtoritato super la animo, rezignis je tia protekto; li forlasis la hejman fajrujon; li akiris propran loĝejon kaj ricevis proprajn oferojn. Tiu loĝejo cetere estis konstruita
laŭ la modelo de la malnova sanktejo; estis, kiel antaŭe, cella kontraŭ fajrujo; sed la cella plilarĝiĝis, plibeliĝis, fariĝis templo. La fajrujo restis ĉe la enirejo de la domo de la dio, sed ĝi ŝajnis tre malgranda kompare kun la templo mem. La fajrujo, kiu unue estis la ĉefaĵo, fariĝis nur la akcesoraĵo. Ĝi ĉesis esti la dio kaj malaltiĝis ĝis la rango de altaro por la dio, de instrumento por la oferado. Ĝi ricevis kiel taskon kuiri la karnon de la oferito kaj porti la oferon kun la preĝo de la homo al la
majesta diaĵo, kies statuo estis en la templo.
«Kiam oni vidas tiujn templojn stariĝi kaj malfermi siajn pordojn al la amaso da adorantoj, oni havas la certon, ke jam delonge la homa inteligento kaj la socio pligrandiĝis[5].»
La civito stariĝis laŭ la samaj procedoj kiel la antaŭaj malpli grandaj grupoj: unue kelkaj familioj aŭ gentoj kuniĝis kaj formis fratrion; per kuniĝo de kelkaj fratrioj estiĝis la tribo; same kelkaj triboj kreis la civiton. Civito kaj urbo ne estis tiutempe samsignifaj vortoj. La civito estis la religia kaj politika asocio de la familioj kaj triboj; la urbo estis la kunvenloko kaj precipe la sanktejo de tiu asocio.
Ĉe la antikvuloj, la civito estis la lasta stadio de tiu procezo. Neniam la civitoj sukcesis kuniĝi por formi pli grandan unuon. Okazis ja inter ili aliancoj por militi, sed neniam la civitoj daŭre kuniĝis sub saman regadon. Tion malebligis la patriotisma ideologio, kiu jam fortege baris al normala plua evoluo.
En la kadro de la civito, ĉiu gento, ĉiu fratrio, ĉiu tribo povis daŭre plenumi la ritojn de sia aparta kulto, kaj samtempe ĉeesti la religiajn ceremoniojn komunajn al ĉiuj civitanoj. Unu el tiuj ceremonioj — kaj la ĉefa — estis la komuna manĝado. La partoprenado al tiu ceremonio estis deviga por ĉiuj civitanoj. Ĉe Sparto, ekzemple, la civitano, kiu ne ĉeestis la publikan manĝadon, eĉ se tio okazis kontraŭ lia volo, perdis per tio sian civitanecon. Ĉe Romo, necesis esti partopreninta la sanktan ceremonion de la purigado (latine: lustratio) por ĝui la politikajn rajtojn. Kiu ial ne povis ĉeesti, tiu ĉesis esti civitano ĝis la venonta purigado.
Ni ne forgesu, ke la manĝado konsistis el la karno de oferitoj, kiu devis esti kuirita sur la sankta fajrujo de la pritaneo (templo de la dioj protektantaj la civiton). Tiu karno estis dispartigata inter ĉiuj civitanoj. Kompreneble la dioj ne estis forgesataj, ili ricevis la plej bonajn partojn. Estis ia komuniiĝo. Kaj la antikvuloj firme kredis, ke la bonstato kaj sendanĝereco de la civito dependis nepre de la akurata plenumo de tiu ceremonio.
Nature neniu povis partopreni la kulton de civito, al kiu li estis fremda. La civitaj dioj ja protektis nur siajn proprajn civitanojn kaj akceptis nur de ili oferojn.
Pro tiaj kredoj estis do tre malfacile, ke civito kuniĝu kun alia por formi pli grandan unuon. Tute same kiel hodiaŭ francaj kaj germanaj patriotoj, ekzemple, neniam povus konsenti pri kunfandiĝo de ambaŭ nacioj. Kaj tamen la socia vivo nepre postulis plilarĝiĝon.
Estas progresoj, kiuj nerimarkite okazas kaj kiuj fine rezultigas aliiĝon de l’ socio. Ĉirkaŭ la sesa jarcento a.K. la nura terkulturado ne plu sufiĉis en Grekio kaj Italio por kontentigi la bezonojn de l’ homo. Aperis nova fonto de riĉoj. En la malgranda civita kadro naskiĝis industrio. Kreiĝis moveblaj riĉoj; oni eldonis monerojn. Komerco okazadis inter proksimaj civitoj. Ŝipoj konstruiĝis; marveturado estiĝis kaj interligis relative malproksimajn urbojn.
En kelkaj civitoj ekfloris literaturo, filozofio kaj mirinde bela arto. La grekaj artistoj ja ne estas ĝis nun superitaj. Iliaj ĉefverkoj kaŭzas ankoraŭ nuntempe ĉies admiron.
La apero de mono estis granda revolucio. Ni jam vidis, ke bieno ne povis esti vendata, ĉar en ĝi kuŝis la tomboj de diiĝintaj prauloj, kiuj postulis de la posteuloj konstantan kulton. Sed la mono estis res nec mancipi, t. e. ke ĝi povis iri de iuj manoj en aliajn, sen ia religia formalaĵo. Estiĝis metiistoj, maristoj, industriĉefoj, komercistoj. Inter ili aperis riĉuloj. Stranga novaĵo! Ja, antaŭe nur gentestroj povis esti posedantoj. Sed nun klientoj kaj plebanoj ankaŭ povis fariĝi riĉaj. Okazis eĉ en multaj civitoj, ke aristokratoj malriĉiĝis.
Unuvorte novaj produktokondiĉoj kreis novajn klasojn, kiuj tre ofte interbatalis. La grekoj kaj romanoj spertis ĉiujn regsistemojn. Jen regis aristokrataro, jen demokrataro; jen reĝo, jen tirano[6], jen demagogo, jen konsulo, jen magistro akiris la estrecon.
En Grekio, la monarkio estis plurfoje renversita kaj restarigita; sed la novaj monarkoj neniam opiniis havi la rajton sin nomi reĝo; ili kontentiĝis esti nomataj tirano. Kio faris diferencon inter tiuj du nomoj, tio ne estas la pli aŭ malpli granda moraleco ekzistanta ĉe la suvereno; oni ne nomis reĝo bonan princon kaj tirano malbonan; estis precipe la religio, kiu distingis unu de la alia. La primitivaj reĝoj plenumis pastrajn funkciojn kaj tenis sian aŭtoritaton de la fajrujo; la tiranoj de la primitiva epoko estis nur politikaj estroj kaj akiris la regadon ĉu per balotado, ĉu perforte.
Ĉar sensenca patriota ideologio baris al racia kaj paca evoluado, kompreneble intervenis perforto por solvi la intercivitajn konfliktojn. La tuta historio de antikvaj grekoj kaj romanoj estas plena je sangaj militoj. Ĉe Romo, la templo de Jano, kiu devis esti fermita dum paca tempo, restis malfermita kvin jarcentojn seninterrompe. Dum unu miljaro ĝi estis fermita nur naŭ fojojn.
Aleksandro la Granda sukcesis dum mallonga tempo unuigi la grekajn civitojn por batali kontraŭ la persoj. Sed post la morto de la fama konkerinto, lia imperio baldaŭ forfalis kaj la militoj
inter la civitoj rekomenciĝis. Du jarcentojn pli poste la konkero Grekion de la romanoj estigis denove ian perfortan unuecon, kiu ebligis pli malpli normalajn rilatojn inter la popoloj.
La Roma Imperio
Unuflanke la patriotismo malebligis la kunfandiĝon de civitoj en pli larĝan unuon; aliflanke la ekonomio postulis tion. En tiaj kondiĉoj, nur la perforto, la milito povis solvi la problemon.
Ne utilas bedaŭri kaj ĉagreniĝi ĉe la konstato, ke la historio de ĉiuj popoloj estas plena je sangaj bataloj. Se la homoj havus racian menson anstataŭ superstiĉan, la socia evoluo povus kredeble okazi pace. Bedaŭrinde ne estas tiel. La racia, la «teknika» menso tre malrapide elvolviĝas kaj senĉese konfliktas kun la religia aŭ superstiĉa menso. Ni eĉ notis, ke ambaŭ mensoj povas kunekzisti en la cerbo de sama individuo.
Feliĉe, la unua pli kaj pli uzurpas la kampon de la dua. Oni do povas esperi, ke venos la tago, kiam estos for ĉiaj superstiĉoj; tiam povos la socio evolui normale, racie, t. e. sen sangaj bataloj.
Dume ni vidu, kiel kreiĝis la romana imperio. Ŝajnas strange, ke inter milo da malgrandaj nacioj (civitoj) en Italio kaj Grekio troviĝis unu, kiu povis servutigi la aliajn.
Ĉe la komenco, kiam la patriotisma ideologio estis tre forta kaj blinde regis la spiritojn, Romo malfacile povis trudi sian regadon al la aliaj civitoj. Milito tiutempe signifis ofte kompletan ekstermon al la venkitoj kaj transformon de riĉa regiono en dezerton. Ekzemple, Romo ekstermadis la dudek Volskajn civitojn kaj ilialoke estiĝis marĉoj; ĝi fordetruis kvindek tri urbojn en Latio (latine: Latium). Laŭ Tito-Livio kaj Plinio, en Samnio (Samnium) dum longa tempo oni povis pli bone ekkoni la lokojn, kiujn trapasis la romaj armeoj, per la dezerteco, kiu regis en la ĉirkaŭo, ol per la postsignoj de iliaj tendaroj.
La venkinto tamen ne ĉiam ekstermis la venkitojn; okazis, ke li fordetruis nur iliajn civitojn t. e. iliajn religiajn kaj politikajn asociojn. Tiam ĉesis la kultoj al la hejmaj kaj civitaj dioj. Kun la malapero de la kulto ankaŭ malaperis la leĝoj, la rajtoj, la familio, unuvorte ĉio, kio sin apogis sur la religio. La venkito ofte fariĝis sklavo kaj sekve devis alpreni la religion de sia mastro. Milito inter du civitoj signifis militon inter du religioj. Unu nepre devis malaperi.
Okazis ankaŭ, ke unu armeo ne povis tute forvenki la alian. Laŭ la kredo de la antikvuloj, tio signifis, ke la dioj de ambaŭ civitoj deziris aliancon inter la du popoloj. Por atesti tiun aliancon, civitoj iafoje sin rajtigis ĉeesti reciproke siajn sanktajn festojn. Kelkafoje ili kontrakte promesis interŝanĝi en siaj temploj religiajn ritojn. En tiuj okazoj, temis precipe pri la kulto al dioj, kiuj personigis fizikajn fortojn. Kiel ni jam rimarkigis, tiu religio estis pli evoluema ol la alia, kiu rilatis nur al la hejmaj dioj.
Estas interese noti, ke Romo estis komence kolonio de Albo. Tio signifas, ke la kolonianoj kunportis el Albo iom da fajro el la sankta fajrujo, kaj pro tio estis en la religia dependeco de la «civito-patrino». Estas supozeble, ke sub tiu religia vualo sin kaŝis ekonomiaj prerogativoj, pri kiuj la historiistoj ne sufiĉe informas nin.
Kiam Albo estis detruita, Romo batalis dum longa tempo por akiri la religian superregecon, kiun havis la «civito-patrino» super la trideko da kolonioj ekzistantaj en Latio. Romo celis nepre fariĝi la metropolo kaj ludi la rolon de la detruita urbo. Ĝi starigis komunan kulton kaj devigis la latojn kaj sabenojn ĝin partopreni. Tiel pligrandiĝis ĝia potenco, plifortiĝis ĝia superregado. Jen tio, kion diras Füstel de Kulanĵ pri tiu demando:
«Romo estis la sola civito, kiu scipovis milite plinombrigi sian loĝantaron. Ĝi faris politikon tute alian ol tiun de la aliaj civitoj en Italio kaj Grekio; ĝi ligis al si ĉion, kion ĝi militakiris. Ĝi venigis al si la loĝantojn de la konkeritaj urboj, kaj el la venkitoj ĝi faris romanojn. Plie Romo sendis kolonianojn en la konkeritajn landojn kaj tiele ĝi kvazaŭ sin disŝutis ĉien. Kvankam la kolonianoj formis je politika vidpunkto apartajn civitojn, ili tamen gardis religiajn ligilojn kun la metropolo: nu, tio sufiĉis por ke ili estu devigitaj dependigi sian politikon de tiu de Romo, obei al ĝi kaj ĝin helpi en ĝiaj militoj.
«Unu el la rimarkindaj trajtoj de la Roma politiko estas, ke ĝi altiris al si ĉiujn kultojn de la najbaraj civitoj. Ĝi kaptis iun Junonon de Veio, iun Jupiteron de Prenesto, iun Minervon de Faliskuo, iun Junonon de Lanuvio, iun Venuson de la Samnoj kaj multajn aliajn, kiujn ni ne konas. Romo kutimis, diras Cincio, akcepti la religiojn de la venkitaj urboj; foje ĝi disdonis ilin inter siaj gentoj, kaj foje ĝi donis al ili lokon en sia nacia religio.
«…Kiel ĉiuj aliaj urboj, Romo havis sian civitan religion, kiu estis la fonto de ĝia patriotismo; sed ĝi estis la sola urbo, kiu utiligis tiun religion por sia pligrandigo. Dum, per la religio, la aliaj urboj vivis izole, Romo havis la lerton aŭ la ŝancon utiligi la religion por altiri ĉion al si kaj ĉion superregi[7].»
En la daŭro de kelkaj jarcentoj, Romo malrapide sed konstante plilarĝigis sian agadkampon; ĝi trudis sian regadon al senĉese pligrandiĝanta nombro da popoloj; ĝi ankaŭ konstruadis vojojn, pontojn, akvokondukilojn. La komunikoj inter la diversaj konkeritaj popoloj fariĝis pli regulaj kaj pli oftaj. Ĉesis la militoj inter la civitoj. Grandskala komercado mara kaj tera kreiĝis. Interligiĝis Okcidento kaj Oriento.
Kaj je la V-a jarcento, ano el la «venkitaj» popoloj, la Gallo Rutilius Namatianus, kantis per belaj latinaj versoj la civilizan verkon de Romo:
Fecisti patriam diversis, gentibus unam;
Profuit injustis, te dominante, capi[8].
La unuaj sennacianoj
La malvolviĝo de la produktaj fortoj postulis senĉesan plilarĝiĝon de la Roma Imperio. Tia nova stato de reciprokaj rilatoj inter Oriento kaj Okcidento devis, kompreneble, efiki sur la menson de la tiamuloj. Tio okazis unue kaj precipe en Grekio, kie la spekulativa filozofio kaj la intelekta vivo estis atingintaj tre altan nivelon. Plie en multaj civitoj de Grekio kaj Italio la bataloj inter la klasoj iom post iom detruis la hejman patriotismon. La malnovaj religiaj kredoj konstante perdis influon. La hejmaj dioj ne plu estis adorataj kun la sama fervoro kiel dum la primitiva epoko. Pro kutimo oni ja daŭre kultis al tiuj malnoviĝintaj diaĵoj, sed vera kredo forestis. Laŭgrade kiel plilarĝiĝis kaj oftiĝis la rilatoj inter la diversaj popoloj, foriĝis la malnova ideologio. Vera revolucio intelekta okazis. Kelkaj spiritoj konceptis la ideon pri ekzisto de nur unu sola dio. Eĉ la materialismo havis tiuepoke adeptojn en la personoj de Demokrito, de Epikuro, de Lukrecio kaj de aliaj malpli famaj pensuloj.
En Grekio la indiferento pri patriotismo estis jam sufiĉe disvastiĝinta, kiam envenis la romanoj.
Unue Pitagoro malatentis la civitan religion kaj havis pli malpli klaran ideon pri iu dio-reganto de la universo.
Anaksagoro ne plenumis siajn civitajn devojn kaj rifuzis akcepti oficialajn postenojn. Pro tio la ateneanoj kondamnis lin je morto.
Poste la sofistoj aŭ retoroj, inter kiuj la plej famaj estis Protagoro, Gorgo kaj Prodiko el Keoso, senkompate batalis kontraŭ la antaŭjuĝoj. Ili sentime esploris kaj kritikis la leĝojn, kiuj regis ankoraŭ la familion kaj la ŝtaton. Oni akuzis ilin pri senmoraleco kaj senpatriotismo.
Verdire ili ne havis difinitan doktrinon kaj celis ĉefe instrui la arton rezonadi logike; ili direktis la sagojn de sia sprito kaj elokvento kontraŭ la tradicion. Vane la ateneanoj forpelis Protagoron kaj bruligis liajn skribojn; la instruado de la sofistoj estis multefika. Forfalis la malnovaj kredoj kaj estiĝis liberpensado.
Sokrato ankaŭ malakceptis la tradiciajn leĝojn kaj argumentis, ke la kondutreguloj estas gravuritaj en la konscienco de l’ homo. Li instruis, ke la principo de la devo kuŝas en la animo de l’homo. Kvankam li daŭre ĉeestis la religiajn festojn kaj partoprenis la oferojn, li tamen estis akuzita pri senreligieco kaj kondamnita trinki cikuton. Li do pereis pro siaj atakoj kontraŭ la malnova tradicio. Tamen venkis la novaj ideoj. La greka socio ĉiam pliliberiĝis el la malnovaj kredoj kaj institucioj.
Post la morto de Sokrato, la filozofoj tute libere diskutadis pri la principoj kaj reguloj de la homa socio.
Plato proklamis, kiel la sofistoj kaj Sokrato, ke la reguloj de moralo kaj politiko kuŝas en la racio, ke la tradicio estas nenio kaj ke la leĝoj estas justaj nur se ili estas raciaj.
Aristotelo pli precize diris: «La leĝo, ĝi estas la racio». Li malkonfesis la religian originon de la homa socio kaj instruis, ke la ŝtato devas esti asocio de egaluloj, kiuj celas senpenan kaj feliĉan ekzistadon.
Kaj fine la cinikula skolo malkonfesis ĉian patrion. Diogeno sin gloris pro tio, ke nenie li havis civitanan rajton.
Krateso diris, ke lia patrio konsistas el la malŝato, kiun li havas por la opinio de ceteraj individuoj.
La cinikuloj instruis, ke la homo estas civitano de la universo, ke la patrio tute ne estas ia mallarĝa urblimo. Ili konsideris la civitan patriotismon kiel nepre forigendan antaŭjuĝon.
Zenono kaj liaj disĉiploj ankaŭ instruis, ke ĉiuj homoj devas sin konsideri kiel samregnanoj. Per tio, ke ili plilarĝigis la homan socion, la stoikuloj emancipis la individuon. Same kiel ili malakceptis la civitan religion, ili ankaŭ rifuzis konsenti pri ia ajn civitana servuteco. La homo ne devas esti oferata al la ŝtato. Ekzistas aliaj devoj ol tiuj al la ŝtato.
Zenono proklamis, ke la homo havas per si mem dignon, ke la pleja devo ne estas morti por ia ŝtato, sed virte vivi.
Tiaj estis la ideoj en Grekio du jarcentojn a.K. La civita religio, t.e. la patriotismo tiutempa estingiĝis. La ĝenerala spiritostato alcelis unuecon kaj tio klarigas, kial la grekoj ne havis por Romo malamon. Male ili admiris la grandan civiton; ili starigis al ĝi templojn kiel al ia diaĵo.
Urboj forgesis sian civitanan religion kaj anstataŭe adoris la diinon Romo kaj la dion Cezaro.
Ĉiu homo klopodis fariĝi Roma civitano. Unuj akiris tiun rajton per mono aŭ per bonaj servoj al la imperiestro. Kiu fariĝis Roma civitano, tiu ne plu apartenis politike al sia naskiĝa urbo. Li ne plu dependis de ĝiaj leĝoj.
Post kiam deko da generacioj sopiris al la akiro de la Roma civitaneco, estis eldonata dekreto, kiu donis tiun titolon al ĉiuj liberaj homoj. Nur la sklavoj ne povis profiti je tiu privilegio. Tiam de la rivero Eŭfrato ĝis Hispanio, de Britio ĝis Saharo,
ekzistis nur unu sama popolo, nur unu sola ŝtato. Ĉiuj malgrandaj patrioj iom post iom estis malaperintaj.
Kelkaj konsideroj pri la Roma Imperio kaj la tiutempa naciismo
La stariĝo kaj forfalo de tiom granda kaj potenca imperio estas temo, pri kiu diskutadis kaj ankoraŭ nuntempe diskutadas historiistoj kaj filozofoj. Multege da dikaj libroj estas jam verkitaj por respondi la demandon: ĉu la venko de la Romanoj bonefikis aŭ ne sur la evoluon de la homaro. Ĉu, ekzemple, la romana kulturo, kiu sin trudis al la Galloj, al la Bretonoj kaj multaj aliaj popoloj, ne premsufokis ilian propran genion? Ĉu tiuj popoloj ne sukcesus akiri per siaj propraj rimedoj originalan kulturon, kiu eble multe superus tiun de la Romanoj? Kaj ĉu do ne estas bedaŭrinde, ke popolo kiel la greka, kiu estis pli kulturita, pli delikatigita ol la romana, lasis sin venki de tiu lasta?
Tia debato ŝajnas al ni tute vana. Fakto restas fakto. Ne utilas diskuti pri tio, kio okazus, se la rado de la Historio turniĝus en alian direkton. En la fakto, ke grandaj imperioj ekzistis en la Antikvo, ni simple vidas ian naturan leĝon ekonomian, kiu kvazaŭ ordonas al la homoj, ke ili pli kaj pli larĝigu siajn sociojn.
La homo ĉiam deziris akiri pli kaj pli da komforto, da bonstato. Tiu deziro instigis lin inventi, produkti, interŝanĝi. Tial estiĝis Ekonomio, kiu havas siajn proprajn leĝojn, al kiuj obei devas la homo. Latenta solidaro ja kunligas ĉiujn partojn de l’ mondo. La produktoj de iu regiono mankas en alia. Interŝanĝado fariĝas necesa. Se popolo ne volas aŭ ne kapablas ekspluati la naturajn riĉojn de sia regiono, okazas malekvilibro en la Ekonomio. Kaj plej ofte milito sekvas por restarigi la ekvilibron.
Sendube aliaj faktoroj ludas rolon. La homa ambicio ekzemple ne estas malatentinda forto. Ĝi estas tamen akcesora kaj eĉ povus nenion fari, se mankus objektivaj kondiĉoj favoraj.
Ni konsideru iomete la demandon pri la «venkitaj» Grekoj. Kio rezultis el tiu venko? Ĉu malaperis ilia pli delikata kulturo? Tute ne. Okazis male, ke la «venkitoj» trudis sian kulturon al la venkintoj mem:
«La malnova arto de Romo estis tiu de Etrurio, tiu de Kampanio kaj de Norda Italio, kiun, laŭ la daŭro de siaj historio kaj konkeroj ĝi alproprigis al si. Estante ĉefurbo de Italio, ĝi sintezigis la genion de la tuta duoninsulo. Dum la daŭro de la II-a jarcento, la italiaj tradicioj iom post iom cedis la lokon al tiuj de la tiutempa Grekio. Ĉe la I-a jarcento, la revolucio efektiviĝis kaj la romana arto fariĝis tute greka.
«Okazis ĉe Romo, tiutempe, fenomeno analogia al tiu konstatebla en Francio je la XVI-a jarcento. Principoj pri nova arto subite invadis la landon, forpuŝante la malnovajn formojn, subpremante ilin aŭ almenaŭ lasante al ili nur latentan vivon. La efiko de la romanaj militiroj en Grekion kaj Azion povas esti komparata al tiu de la francaj militiroj en Italion, kiuj naskis Renesancon…
«… Komence, la Romanoj miregis; poste ili admiris kaj ŝatis tiujn belaĵojn, per la glavo akiritajn… Sed ne nur artaĵoj alfluis Romon, sed ankaŭ artistoj… Cetere ne estis unuopaj artistoj, sed tutaj aroj da artistoj, kiuj venis al Romo kaj tie instaliĝis… Kun ili la greka arto sin trudis, enradikiĝis kun siaj temoj, kun sia stilo kaj siaj teorioj. En la arto, same kiel en la sciencoj, en la retoriko, en la poezio, la greka tekniko sin trudis[9].»
Kiel oni vidas per tiu cito, eĉ eraras la sinceraj patriotoj de la plej evoluintaj nacioj, kiam ili predikas pri neceso defendi la kulturon kontraŭ malpli evoluintaj popoloj. Kiam vera, reala supereco ekzistas sur iu ajn kampo, tiam nepre venkas tiu supereco.
La armila, precipe la organiza supereco de la Romanoj donis al ili objektivan rajton ordigi, regadi la mondon. La malgrandaj civitoj, senĉese inter si batalantaj, ne povis sukcese kontraŭstari al la bandoj da rabistoj, kiuj ĝenis kaj ofte tute malhelpis la teran kaj maran komercadon. La laboremaj popoloj sopiris ordon kaj sendanĝerecon. Kaj pro tio ne malofte okazis, ke kelkaj sin turnis mem al Romo, petante helpon kaj subtenon. La Senato pli ol unu fojon ŝanceliĝis pri novaj konkerotaĵoj. Plej ofte nur la neceso protekti la komercadon decidigis la Romanojn entrepreni militirojn. La Roma Imperio estis tiutempe ekonomia necesaĵo. Ĝi sekve estis progresiga forto en la homa evoluo.
Sed la kulturo de la Romanoj malsuperis tiun de la Grekoj, kaj pro tio tiuj lastaj venkis senarmile sur la arta, literatura kaj scienca kampoj.
Dum pli ol tri jarcentoj la Romana Imperio konservis sian geografian unuecon en la Mediteranea baseno kaj preskaŭ sian tutan amplekson. Tiu fakto estas unika en la Historio.
La Imperio de Aleksandro ja apenaŭ starigita tuj disfalis. La invadoj de la Araboj ankaŭ kreis Islaman Imperion, sed ĝi ne estis longdaŭra kaj baldaŭ dispeciĝis inter kelkaj kalifoj. La mezepoka t.n. Sankta Imperio estis nur fiktivaĵo, ekster la
germana bloko. La Brita Imperio nuntempa ankaŭ ne povas esti komparata al la Romana. Ĝiaj teritorioj estas disaj; unuj estas loĝataj grandparte de elmigrintoj kaj aspektas kvazaŭ disŝiritaj
pecoj el Britio; aliuj konsistas el popoloj, kies moroj kaj sociaranĝoj estas tute malsamaj je tiuj de la Metropolo.
Aliparte, estas tre notinde, ke neniu indiĝeno el la kolonioj anglaj ludis gravan rolon en la historio de Britio. La reĝo ja estas pure brita kaj ne hinda aŭ afrikana. Male dum la ekzisto de la Romana Imperio regis la hispano Trajano, la numido Severo, poste Sirianoj kaj Ilirianoj.
Tiuj simplaj faktoj bone montras la gradon de unueco, kiun atingis tiu giganta politika konstruo, ne komparebla kun iu alia. Kompreneble kreiĝis sur tiu ekonomia kaj politika substrukturo ia unueca ideologio: nova patriotismo. Kiel ĉiam kaj ĉie ĝi estis esence religia:
«Kvankam en siaj koroj la Romanoj ĉesis respektegi siajn diojn, ili tamen daŭrigis tre akurate kulti al ili. Pli ol iam, dum ĉiu religia sento estingiĝis, la ritoj al la naciaj dioj kaj la diaj honoroj al Romo kaj al la imperiestro aperis kiel la simbolo kaj la signo de la romana patriotismo. La religio fariĝis ia nacieco[10].»
La Romanaj regantoj bezonis tian mistikon por firmigi sian potencon. La atingita unueco ja ne sin bazis sur la reala intereso de ĉiuj regatoj. Ekzistis klasoj. Kaj la tuta politiko de Romo sin apogis nur sur la aristokrata klaso. En ĉiuj konkeritaj landoj la demokrataj tendencoj estis severe subpremataj. La patriotisma religio estis do, kiel nuntempe, nepre necesa por trompi la ekspluatatan klason. Kaj tiutempe jam aŭdiĝis akraj voĉoj, kiuj senmaskigis la trompon:
«La sovaĝaj bestoj posedas almenaŭ kuŝejon, dum tiuj, kiuj mortas pro la defendo de Italio, ne havas alian bienon ol la aeron, kiun ili spiras. Sen tegmento por sin ŝirmi, ili vagas kun siaj edzinoj kaj infanoj. La generaloj trompe parolas, kiam ili instigas vin al batalo por defendo de viaj temploj, de viaj dioj, de la tomboj de viaj patroj. El tiom da Romanoj, ĉu estas unu, kiu havas sian hejman altaron kaj sian familian tombon? Vi batalas kaj mortas por krei la riĉegon kaj lukson de aliuloj. Oni nomas vin mastroj de l’ mondo, kaj vi ne posedas eĉ terbulon[11].»
Unu el la plej efikaj kaŭzoj de malekvilibro en la granda politika konstruo, kia estis la Romana Imperio, certe estis la ekzisto de klasoj inter si batalantaj. La ĉefaj kaŭzoj de disfalo kuŝis en la limoj mem de la Imperio. Dum tuta jarcento militoj okazis inter la pretendantoj al la imperia estreco. Kaj estas notinde, ke en tiuj militoj partoprenis pli grandaj kontingentoj ol en la militoj kontraŭ la Barbaroj.
La Imperio sin mortigis mem; ĝia interna malfortiĝo antaŭis tiun de ĝiaj limoj, ĝi pereis precipe de siaj propraj vundoj kaj ne de eksteraj atakoj. Ne povis aliel okazi, ĉar gi reprezentis la plej grandan potencon en la mondo.
Oni ankaŭ ne devas forgesi, ke la submetiĝo de kelkaj popoloj estis nur ŝajna; la kredo, ke Romo estis nevenkebla, kaŭzis tiun submetiĝon. Kiam, kaŭze de interna malordo, foriĝis tiu kredo, indiĝenaj ĉefoj ribelis. Tiam, anstataŭ celi fariĝi imperiestroj, ili nur batalis por esti reĝoj en iu provinco.
La kultura unueco estis ankaŭ sufiĉe supraĵa. Ne ĉiuj regatoj, sed nur la aristokrataro bone scipovis la latinan lingvon. En la provincoj oni parolis la tiean dialekton[12]. Unuvorte, malestis la firmaj kondiĉoj necesaj por ĉiamigi politikan unuecon.
Sed, konsidere la tiutempajn kondiĉojn kaj cirkonstancojn, kiam ne ekzistis fervojoj, vaporŝipoj, presmaŝinoj kaj aliaj kulturiloj, oni ne povas ne admiri la grandiozan entreprenon de la antikvuloj. La Romana Imperio estas mirinda ekzemplo je volo, energio, lerto kaj organizkapablo. Ĝia influo efikas ankoraŭ nuntempe en la jura kaj politika kampoj. Kio cetere estas bedaŭrinda, ĉar tio signifas influon de aristokrata koncepto pri rilatoj inter la homoj.
La ekzisto kaj malapero de tiu granda politika unuo trudas al ni jenajn konsiderojn:
Plej potenca politika konstruo, kiu sin bazas sur la ekspluatado de unu klaso kontraŭ alian estas ĉiam minacata je disfalo.
Kvankam la Romana Imperio estis grandega, ĝi tamen reprezentis nur malgrandan parton el la Tero. Ĉe la limoj, Alamanoj, Frankoj, Gotoj, Skitoj, Partoj k. a. barbaroj senĉese provis invadi kaj kelkfoje sukcesis. El tio oni devas konkludi, ke paco kaj ordo povos definitive regi nur kiam ekzistos politika mondunueco.
La fakto, ke la Imperio kunligis kaj unuecigis multajn popolojn, kiuj antaŭe interbatalis, kreis objektivan kondiĉon por ke povu estiĝi kosmopolitisma ideologio.
La senpatriotismo de kelkaj grekaj filozofoj ja ne povus naskiĝi, se ne jam ekzistus la imperio de Aleksandro.
Similan fakton ni konstatas ĉe la ekzisto de la Romana Imperio. La unuaj kristanoj estis ankaŭ sennacianoj. Sankta Paŭlo, la vera fondinto de l’ katolikismo, apartenis al la ekspluatata klaso kaj estis Romana civitano. Tiun civitanecon li cetere malkonfesis: «Ni ne havas civiton, ni atendas tiun, kiu devas stariĝi.»
La unuaj kristanoj atendis la «Civiton de Dio», kiu ampleksos ĉiujn popolojn, ĉiujn rasojn, la tutan mondon; ili sopiris al la civito, kie forestos sklavoj, riĉuloj kaj malriĉuloj, kie estos nur egaluloj, fratoj. Bedaŭrinde la forfalo de l’ Romana Imperio detruis la materian bazon, por ke tia ideologio povu esti alio ol revo.
Dum tri jarcentoj, la kristanoj estis konsiderataj kiel revoluciuloj, kiuj danĝerigas la sociordon, kaj pro tio ili estis persekutataj. Sed dum tiu longa tempo, iliaj gvidantoj, la episkopoj, akiris aŭtoritaton kaj sufiĉe bonan pozicion.
Unu lerta imperiestro, Konstanteno, komprenis, ke la kristana religio, kiel la aliaj, povas esti ankaŭ helpilo por la regado. Li ĉesigis la persekutojn kaj eĉ subtenis la novan religion. De tiu tempo la kristanismo tute perdis sian dekomencan karakteron kaj fariĝis nova trompilo por servutigi la popolon.
Tamen la katolikismo ankoraŭ nuntempe celas tutmondan spiritan superregadon, kaj lertaj apologiistoj per belaj frazoj sukcesas akordigi la kulton al la patrio, t.e. al nacieca religio, kun la kulto al unu sola universala dio. La «Civito de Dio» ekzistas en la transmondo; ĉiu bona, obeema kredulo ĝuos postmortan feliĉon. Dume li devas elporti ĉiujn surterajn maljustojn…
La forfalo de la Romana Imperio metis en la
historion, dum 1000 jaroj, nigran makulon. Sed en
la 14-a jarcento reviviĝis en Italio la antikva kulturo. Ekfloris la movado nomita Renesanco, kiu
venke disvastiĝis tra tuta Eŭropo. De tiu tempo
la homaro rekomencis sian antaŭeniradon al senĉesa pligrandiĝo de politikaj unuoj.
Piednotoj
[redakti]- ↑ France: La Cité Antique.
- ↑ Laŭ Makrobo.
- ↑ Füstel de Kulanĵ.
- ↑ Familio aŭ gento povis tamen enteni kelkajn milojn da homoj.
- ↑ Füstel de Kulanĵ en «La Antikva Civito».
- ↑ Tiu vorto ankaŭ ne havis la nuntempan sencon; ĝi signifis: gvidanto de la civito.
- ↑ La Antikva Civito.
- ↑ «Al la diversaj popoloj ci donacis komunan patrion; sub cia superregado la malbonuloj profitis de sia malvenko (Itinerarium).
- ↑ Alberto Grenje. (La Romana genio en la Religio, la Penso kaj la Arto). Biblioteko de historia sintezo (1925). France: A. Grenier, Le Génie Romain dans la Religion, la Pensée et l’Art.
- ↑ Ibidem.
- ↑ Tiberio Grakho (m. 133 a.K.), citita de Plutarko.
- ↑ La imperiestro Septimo-Severo naskiĝis en Tripolitanio. Kiam lia fratino venis al Romo por lin viziti, li estis tre hontigata pro tio, ke ŝi ne scipovis paroli latine.