Naciismo/III
LA MODERNA NACIISMO
La Nacio aŭ Patrio
Post la forfalo de l’ Roma Imperio estis diversaj provoj por restarigi vastan politikan unuon. Neniu sukcesis reatingi la staton, ekzistantan en la unuaj jarcentoj p.K.
Dum la t.n. Feŭda Reĝimo plej granda parto el Eŭropo estis en plena ĥaoso. Kio ĉefe karakterizis tiun epokon, estis la fakto, ke princoj, dukoj, baronoj kaj eĉ simplaj kavaliroj celis regi tute sendepende, ĉiu sur sia pli malpli granda bieno. Tiuj nobeloj plej ofte kondutis kiel rabistoj kaj priŝtelis vojaĝantojn kaj komercistojn. Tial la naskiĝanta burĝaro kaj la kamparanaro subtenis la klopodojn de reĝoj por limigi la «sendependecon» kaj arbitron de la nobeloj.
Estas vere, ke urboj povis ankaŭ stariĝi sendependaj kiel malgrandaj respublikoj. Kelkaj eĉ spertis grandan prosperon. Tie ekfloris artoj kaj sciencoj, kiel en la antikvaj grekaj civitoj. Sed tiuj sendependaj ŝtatetoj ankaŭ batalis unuj kontraŭ aliajn, kaj finfine ili devis, kiel la nobeloj, rezigni sian sendependecon kaj eniri la kadron de pli granda politika unuo. Tiel kreiĝis reĝlandoj, kiuj konsistigis la ĝeneralan fizionomion de Eŭropo ĝis la Franca Revolucio, en 1789.
La povo de la reĝo estis senlima, tial ke li ricevis ĝin de dio mem kaj ne de la konsento de la regatoj. Tio evidentiĝis el la longdaŭra ceremonio, kiu okazis ĉe la konsekro al la reĝo.
Antaŭ ol ricevi la sanktan ŝmiraĵon, li estis kvazaŭ dormanta. La ekleziaj altranguloj vekis la elektiton kaj sciigis la volon de dio pri lia investado en la reĝan postenon. Estis kvazaŭ miraklo. Per tio la reĝo eĉ akiris la povon kuraci malsanulojn. Ekzemple, Ludoviko la XVI, tiu sama kies kolon oni fortranĉis pli poste, devis tuj post sia konsekro, mantuŝi 2400 skrofolulojn!…
En la unua ĉapitro, ni jam vidis, ke post la aliiĝo de la primitivaj, senestraj klanoj, kiam naskiĝis la estreco, ĉi tiu lasta devis sin apogi ne nur sur ekonomia bazo (la potlaĥo), sed ankaŭ sur ia mistika forto per sankta malprofaniĝo en kunfrataro. La konsekrado al reĝo de ekleziaj altranguloj estis (ankoraŭ estas) la daŭrigo, sub pli pompa kaj aliigita formo, de la kutimoj ekzistantaj ĉe primitivaj triboj.
Ĉiam kaj ĉie ni do povas konstati la ekziston de du fortoj, kelkfoje inter si batalantaj[1], kiuj influas la historian evoluon. Unu rilatas al la teknika menso, devenanta el la neceso ĉasi, kapti, konstrui, inventi por vivi kaj fari la vivon pli kaj pli komforta; la alia rilatas al la mistika menso, kiu fantazie celas doni klarigojn pri la mondo.
Reĝlando fakte ne reprezentis teritorian kaj administran homogenon. Ĝi estis stranga kuniĝo de feŭdoj sub sama reĝeco, kiu ofte rezultis el la hazardo de edziĝoj, de heredoj aŭ konkeroj.
Ne ekzistis naciaj armeoj. La reĝo plejparte uzis dungitojn por militi. Tial la regantoj ofte tute indiferentiĝis pri la venkoj aŭ malvenkoj de tiaj armeoj. Ekzemple, Volter[2] povis gratuli la reĝon de Prusio pro lia venko super la francaj armeoj. La fama verkisto ne kompromitis sian popularon per tio. Tute male. Ne ekzistis tiutempe nacia, sed nur provinca patriotismo.
Ne ekzistis ankoraŭ nacio, laŭ la hodiaŭa signifo de l’ vorto.
La unua tia nacio kreiĝis en Francio post la Revolucio. La feŭdaj rajtoj estis nuligataj; la kamparano, la metiisto, la burĝo akiris la plenan posedrajton de siaj bienoj aŭ entreprenoj. La senposedigitaj nobeloj kuniĝis kun la fremdaj princoj kaj provis restarigi la malnovan ordon. Ĉe tia danĝero la diversaj provincanoj forgesis pri sia aŭtonomio kaj solidare batalis por defendi la ĵus akiritajn rajtojn.
Kiuj jam posedis bienojn, tiuj volonte soldatiĝis, aŭ instigis siajn filojn aliĝi la armeon. Sed ne ĉiuj civitanoj estis bienposedantoj. Por varbi la senbienulojn oni promesis, ke tuj ĉe la fino de l’ milito ili ricevos sian parton el la miliardo, kiun liveros la vendo de bienoj konfiskitaj ĉe la forkurintaj nobeloj kaj ĉe la Eklezio. La miliardo por la defendantoj de l’ patrio treege efikis sur la spiriton de la soldatoj el la unuaj revoluciaj armeoj. Kompreneble okazis, ĉefe en la urboj, multaj rekrutiĝoj nur pro entuziasmo por la libero.
La konfiskitaj bienoj ne povis esti vendataj pro manko de aĉetantoj. La mono senvaloriĝis. Tial la miliardo ne povis esti pagata al la volontuloj. Sed ĉi tiuj lastaj ne forgesis la promeson. Pli ol unu fojon ili postulis la pagon. Babeŭf utiligis tiun postulon en sia fama konspiro de la Egaluloj.
Fransis Delezi[3], kiu mencias tiun fakton en sia libro «La Kontraŭecoj de l’ moderna Mondo», donas jenan klarigon pri la tiutempaj militoj:
«Tial ke oni ne povis hejmen resendi la soldatojn, ne doninte al ili bienon aŭ monon, oni daŭrigis la militon por ne malmobilizi. Ĉefe pro tio la packontrakto de Basel kaj tiu de Amjens[4] (1801) estis nur interpacoj, kaj Napoleono povis senhalte konduki siajn venkantajn armeojn tra Eŭropo.
«Post dudek jaroj, rezultis, ke ĉiuj malnovaj volontuloj estis mortigitaj, aŭ fariĝis generaloj, marŝaloj, eĉ reĝoj en Svedio, ĉe Napoli ktp. Kiuj ne scipovis legi, tiuj konsistigis la «grumblemulojn» de la malnova gvardio. Kiam Ludoviko la XVIII decidis pagi al la soldatoj nur duonan salajron, neniu plu pensis pri la promesoj de la Leĝdonanta Kunvenantaro. Ili tamen multe efikis sur la tutan eksteran politikon de la Konvencio kaj de la Imperio…
«…Fundamente la tuta dramo de la Revolucio estis, je la vidpunkto de la amasoj, grandega penado daŭrigata dum kvarona jarcento por realigi novan agraran regularon, kiun ebligis la nuligo de feŭdaj rajtoj.
«En 1792/95, ne plu estis armeo el «soldatoj», batalanta pro pago, por apartaj interesoj de princo. Ĝi estis armeo el civitanoj unuiĝintaj por defendi komunan grundon, kiu apartenis al ili, kaj kiun ili deziris translasi al siaj infanoj. Tio estas ĝuste la principo de la romana civito. Tial, tute nature, ili retrovis la antikvan esprimmanieron. Kaj jen super la duon-brigadoj de Hoŝ[5] kaj de Marso[6], resonas la malnova vorto, forgesita depost dudek jarcentoj, je kies nomo militiris la hoplitoj el Ateno kaj la romanaj legianoj: Filoj de la PATRIO, antaŭen!
«Tiun tagon la Nacio anstataŭis la reĝlandon.»
Venkinte per sanga revolucio la nobelan kaj ekleziulan klasojn, la francia burĝaro devis krei trompan ideologion por firmigi sian regadon super la senbienuloj. Tial naskiĝis la naciismo en sia hodiaŭa formo.
Por surbazigi la novan ideologion, oni sin apogis sur historiaj, etnografiaj, juraj, rasaj, filozofiaj kaj ceteraj konceptoj. Estis facile al la reganta klaso trovi apologiistojn. Tiel sub la nomo patrio aŭ nacio kreiĝis la moderna religio, la mito, kiu disvastiĝis tra tuta Eŭropo, ĉie kie la feŭdaj rajtoj estas forigitaj. La patrio fariĝis vera idolo, kiun adori devas ĉiu civitano, idolo, al kiu ĉiu devas ĉiam esti preta oferi sian propran vivon.
Dum malaperis ĉe multaj personoj la kredo je dio, dum malfortiĝis la influo de la diversaj eklezioj en la politika vivo de l’ popoloj, tiam pligrandiĝis la influo de l’ nacia religio.
Oni eĉ povis konstati, ke la pastroj el ĉiuj religioj fariĝis ankaŭ fervoraj apologiistoj kaj propagandistoj de l’ patriotismo.
Post kiam tiu religio estas infektinta Eŭropon, ĝi nun disvastiĝas tra la tuta mondo, ĉie kie indiĝena burĝa klaso celas akiri la regadon. Kelkokaze la patriotismo eĉ ludas revolucian rolon, en tiu senco, ke ĝi vekas dormantajn popolojn al nova vivo.
Tre trafan ekzemplon pri tio oni povas nuntempe observi en Hindio. La tiea popolo, de jarcentoj dormanta en la kastaj kaj tradiciaj vindoj, ekvekiĝas ĉe la instigoj de sia burĝaro, kiu ne plu volas dividi la profitojn de sia ekspluatado super la proletaro kun la angla burĝaro, invadinta la landon antaŭ du jarcentoj.
En la revuo Eŭropo[7] Romen Rolan[8] skribis jenon:
«Nenio estas pli emociiga ol vidi, en Hindio, la grandegan flamon el religia kolektiva halucino, kiu regis tiujn tri cent milionojn da homoj, subite aliiĝi en formon de Patrio! La Patrino Hindio, kiun prikantas, en sia Marsejezo de Hindio, Bankim Ŝandra, la Ruĵe de Lil[9] el Bengalio, estas la patrino Kali, reenkarnigita en la korpo de la Nacio.»
Kredeble la naciismo reprezentas etapon, kiun trapasi devas la historia procezo. Ni nun simple notu la fakton, klarigante ĝin al ni per la jam faritaj konstatoj, nome, ke la mistikaj fortoj, la ideologiaj faktoroj ludas grandan, ofte negativan rolon en tiu procezo.
En la antaŭaj ĉapitroj ni vidis, ke la patrio havis en la antikvo materian bazon, ke ĝi rilatis al io konkreta: la malgranda bieno, kie naskiĝis, vivis, mortis kaj diiĝis la patroj. La tiutempaj patriotoj havis do realan intereson en la defendo de sia patrio, ĉar ili fakte defendis la teron, kiun ili kulturis, la bienon, kiu donis al ili ĉiujn vivrimedojn.
Ni ankaŭ konstatis, ke la ideologio, kiu stariĝis sur tiu materia bazo, baldaŭ fariĝis baro al plilarĝigo de sociaj unuoj. Tiu plilarĝiĝo, postulita de novaj ekonomiaj kondiĉoj, povis sekve okazi nur per bataloj, per sangaj militoj. La hodiaŭa patriotismo estas same danĝera ideologio.
Ni ekzamenos pli poste kelkajn el la argumentoj, per kiuj nuntempaj apologiistoj de l’ patriotismo provas pravigi la ekziston de nacioj.
Diversaj difinoj pri la vortoj “patrio”, “nacio” kaj “nacieco”
La difinoj, kiujn oni trovas en vortaroj, pri la vorto patrio, estas mallongaj kaj ĝenerale nur mencias la etimologian signifon de l’ vorto. Se oni ne kontentiĝas per tiaj difinoj kaj serĉas en verkoj de patri-apologiistoj, oni tuj konstatas ilian embarason; ĝi montriĝas per granda neprecizo en la klarigoj.
Kelkaj aŭtoroj multe penadis por montri la ekziston de nuancoj inter la vortoj patrio, nacio, lando, ŝtato. Ni ne perdos tempon nek inkon por vidigi la vanon de tiaj subtiloj. Praktike tiuj terminoj rilatas al la sama objekto kaj estas samsignifaj.
Tion ankaŭ asertas Emilo Durkhejm en La Sociologia Jaro (France: L'Année Sociologique, 1915): «Iu nacieco estas homa grupo, kies membroj, pro etnologiaj aŭ simple historiaj motivoj, volas vivi sub samaj leĝoj, formi komunan Ŝtaton, ne gravas, ĉu grandan aŭ malgrandan; kaj tio estas hodiaŭ iu principo, inter la civilizitaj nacioj, ke tia komuna volo, kiam gi estas persiste montrata, rajtas esti respektata, ke ĝi eĉ estas la sola solida fundamento de la Ŝtatoj.»
Por nia instruo ni citu do kelkajn difinojn de aŭtoritataj patriotoj kaj naciistoj. Sed tuj unu rimarkon: Kiam parolas militisto, li ne maskas la realon kaj montras malkaŝe la vizaĝon de la patrio sub ĝia ĝusta aspekto:
«La nuntempa patriotismo ne povas malkonfesi la tradiciojn, kiuj, malrapide, dum la daŭro de l’ jarcentoj, kunigis ĉiujn fragmentojn de la tero de l’ prauloj kaj daŭrigis ties sendependecon; tamen, nova faktoro aldoniĝis. Same kiel ĉe la tempo de la Roma civito, la kulto al la institucioj prenis lokon en la ideo pri patrio.
«La moderna patrio, ĝi estas la nacio; ĝi estas la suverena popolo, mastro de sia sorto, fariĝinta, mem, posedanto de granda parto el la nobelaj bienaroj, aŭ vivanta libere per la produktoj de sia laboro[10].»
La aŭtoro, konstatinte, ke ne ĉiuj nacianoj posedas bienon, ke ne ĉiuj povas vivi libere per la produkto de sia laboro, tute malkaŝe konfesas, ke la patrio ĉefe ekzistas por la bonstato de iu klaso:
«La libero, la egalo, la frateco… estas altruistaj virtoj, kiujn oni devas, sendube, kontraŭstarigi al la malnova leĝo de egoismo kaj ordonpovo, sed ilia kompleta triumfo okazigus la dekadencon kaj, baldaŭ, la ekstermiĝon de la ideo pri patrio… Tiom longe, kiom nacio ekzistas, ĝi konsistas el du klasoj, kiujn neniu dislima linio apartigas, sed kies kontraŭecaj tendencoj ekvilibriĝas[11].»
Laŭ tiu aŭtoro ni do notu: se ne ekzistus klasoj, ankaŭ ne ekzistus patrioj. Konsentite!…
Aŭdinte la opinion de aŭtoritata maristo, ni nun aŭskultu tiun de generalo:
«Ĉiu vivanto estas luktanto, kiu utiligas ciujn siajn kapablojn por konservi kaj pliintensigi sian vivon; la nacioj estas vivaj organismoj[12], kiuj senĉese, senripoze serĉas plibonigi la kondiĉojn de sia ekzistado. Por la socioj kiel por la individuoj, la lukto estas necesa kondiĉo de perfektiĝo; ĝi pliforligas kaj hardas la karakterojn, ĝi donas sukceson al la fortuloj[13].»
Tiaj instruoj pri la patrio taŭgas nur por la filoj de la reganta klaso. Por mistifiki la simplajn spiritojn de la proletoj, ekzistas pli subtilaj kaj ruzaj apologiistoj:
«La homo ŝuldas ĉion, kion li havas, al sia patrino. La civitano ŝuldas ĉion, kion li havas, al la influo de sia patrio…
«… Nia libero rezultas el la suferoj de milionoj da kreitoj, kiuj batalis por ĝin certigi al ni; nia trankvilo kuŝas sur grandega disĵetita amaso da martiroj, kiuj donacis sian sangon por ĝin prepari; nia arto, nia scienco, nia bonstato estas la fruktoj de la maldormoj, de la senĉesaj laboroj, de la amasigita geniaĵo de multegaj kreintoj, kiuj penegis por riĉigi nin per siaj eltrovoj kaj laboroj[14].»
Per tia sofisma dialektiko oni pli facile sukcesas trompi la naivan popolon. En la «demokrate» regataj landoj, la laboristoj ja havas la iluzion esti liberaj — tial ke ili rajtas voĉdoni en la balotoj por elekti reprezentantojn. Se tian «liberon» ili ŝuldas al la patrio, same kiel ili ŝuldas la vivon al sia patrino, nu, por ĝin defendi ĉu ili povus rifuzi oferi sian vivon?…
Jen alia pli lerta, eĉ pli subtila difino:
«Nacio estas animo, spirita principo. Du aferoj, kiuj, verdire, estas nur unu sama, konsistigas tiun animon, tiun spiritan principon. Unu kuŝas en la pasinta tempo, la alia en la estanta. Unu estas la komuna posedo de riĉa heredaĵo el memoraĵoj, la alia estas la reciproka konsento, la deziro vivi kune, la volo daŭrige produktigi la heredaĵon, kiun nedividita ni ricevis. La kulto al la prauloj estas el ĉiuj la plej prava; la prauloj faris nin tiaj, kiaj ni estas. Pasinto el gloro, eminentaj homoj, jen la socia kapitalo, sur kiu oni starigas nacian ideon. Posedi komunajn glorojn en la pasinta tempo, komunan volon en la estanta, esti kune farinta grandaĵojn kaj voli fari aliajn, jen la ĉefaj kondiĉoj por esti popolo. Oni amas proporcie al la oferoj, kiujn oni faris, al la malfeliĉoj, kiujn oni suferis. Oni amas la domon, kiun oni konstruis, kaj kiun oni transdonas. La sparta kanto: ni estas tio, kio vi estis, ni estos tio, kio vi estas, tre simple resumas la himnon de ĉiu patrio…[15].»
Ni preskaŭ konsentus kun la klarigoj de la fama franca filologo kaj verkisto, se oni rilatigus ilin al la tutmonda Proletaro, anstataŭ al la kunmiksaĵo el diversaj klasoj, kiuj konsistigas nacion.
La Proletaro en sia senĉesa batalo por emancipiĝi kreas ja tiun komunan heredaĵon el gloroj. Ĝi jam posedas sufiĉe longan tradicion. En la tutmondo, ekzemple, oni rememoras kaj gloras la Parizan Komunon, la Sovetan Revolucion. Sur ĉiuj kontinentoj oni kantas la Internacio-n kaj la Unua de Majo estas la komuna fest- aŭ depostul-tago de la klaskonsciaj laboristoj. Ili havas komunajn heroojn: Karl Marks, Kropotkin, Ĵores, Libkneĥt, Lenin k.a. malpli famaj.
La klaskonsciaj proletoj jam faris heroaĵojn kaj deziras fari aliajn. Ili plie havas samajn interesojn. Tamen ili ne konsistigas patrion, kaj tio montras, ke la idealista difino de Renan estas senbaza kaj povas utili nur al la burĝa klaso por trompi la laboristojn.
Ne mirinde! Renan estis ja unu el la plej eminentaj reprezentantoj de tiu klaso kaj sekve ludis sian rolon en la kreado de ideologio, kapabla entuziasmigi la simplan animon de la senheredigitoj kaj instigi ilin defendi la interesojn de la naciprofitantoj.
S-ro Ramze Mjur, profesoro ĉe la Universitato de Manĉester, donas jenan difinon:
«La nacio estas aro da personoj, kiuj sentas sin nature kunligitaj per iaj parencecoj, kiuj estas por ili tiom fortaj kaj realaj, ke tiuj personoj povas vivi kune kun kontento, ke ili malkontentas, kiam oni disigas ilin, kaj kiuj ne povas toleri la regatiĝon kun loĝantaro, al kiu ili ne sentas sin same ligitaj…[16]».
Ĉu tiu cito ne montras klare la embarason, en kiu troviĝas ortodoksaj universitatanoj — kiuj ignoras la klasojn — kiam ili penas liveri difinon pri nacio? Oni ja vane serĉus en la realo vere fundamentitajn faktojn por apogi tian klarigon, kaj oni trovus multajn, kiuj montrus ties senbazecon.
Alia eminentulo, s-ro Inazo Nitobe, profesoro ĉe la Universitato de Tokio, instruas jene:
«Por ni (Japanoj) la Patrio estas io pli supera ol la tero, io pli supera ol la grundo el kiu oni elfosas oron aŭ rikoltas grenon: ĝi estas la sankta restadejo de la dioj, de la animoj de niaj prapatroj; por ni, la imperiestro superas la Arĥi-Ĉefmarŝalon de iu Rechtstaat (Jurŝtato) aŭ la Majstron de iu Kulturstaat (Kulturŝtato): li estas la homa reprezentanto de la Ĉielo sur la tero, kunigante en sian personon la ĉielan potencon kaj la pardonemon[17].»
Kvankam nekompleta, ĉar ĝi ne montras la klasan materian bazon de la patrio, tiu difino tamen ŝajnas al ni sufiĉe ĝusta. Ĝi bone montras la mistikan, religiecan konsiston de l’ patriotismo.
Bona franca patrioto kaj priscienca verkisto faras similan konfeson: «La patriotismo konsistas el hereda eco el mistika kaj ne racia speco. Kiu estus patrioto pro racia motivo, tiu estus tia nur malbone kaj ne longdaŭre…[18].»
Kelkaj aŭtoroj provas pravigi la ekziston kaj ĉiamecon de la patrioj per rasaj, geografiaj, lingvaj kaj eĉ religiaj konsideroj.
Al tiu kategorio apartenas s-ro Ivanof. En sia verko (1919): La Bulgaroj antaŭ la porpaca kongreso, li diras:
«Iu nacieco estas kolektivo el homoj, havantaj fizikan kaj spiritan individuecon, komunajn tradiciojn kaj aspirojn. La elementoj, kiuj konsistigas kaj pluigas la nacian individuecon, estas: la rasa unueco, la geografiaj limoj, la lingvo, la religio, la politika unueco, la historio kaj la tradicioj, la literaturo, la vivmaniero kaj la kulturaj komunaj produktoj; ju pli evidentaj estas ties elementoj kaj unuecaj la organismoj, despli la nacia sento, kiu ĝin animas, estas arda kaj vigla.»
Longe pripensadi ne necesas por konvinkiĝi, ke tia difino estas adaptiĝebla al neniu el la nun ekzistantaj nacioj. Ĝi estas pure ideala, kaj oni ne vidas, ke la historiaj fortoj, kiuj prilaboras la homan materialon, puŝas ĝin al tiu direkto. Tute male.
En neniu nacio ekzistas je pura stato la fizikaj kaj spiritaj individuecoj, pri kiuj parolas la aŭtoro. Kaj tio estas precipe vera, parolante pri Bulgario. La nuntempaj historiistoj eĉ ne ankoraŭ interkonsentis pri la deveno de l’ bulgara popolo. Almenaŭ estas bone konate, ke ĝia nuna konsisto rezultas el tre diversaj elementoj, inter kiuj eble superas la turko-tatara, pli malpli slaviĝinta.
Cetere la tuta Balkana duoninsulo ĉiam estis vera mozaiko el popoloj. En la antikva tempo ĝi apartenis al la tre kosmopolita Roma Imperio. Oni povas facile konvinkiĝi, ke en tiaj historiaj kondiĉoj la diversaj gentoj, kiuj interpuŝiĝis en tiu mondparto, ankaŭ intermiksiĝis kaj sekve oni ne povas prave paroli pri la «rasa unueco» de la Bulgaroj.
Rilate al iliaj «komunaj aspiroj», ni diru, ke tio estas simpla ŝerco, kiam furiozas en Bulgario la klasbatalo; kiam tieaj laboristoj kaj kamparanoj estas amase persekutataj, malliberigataj kaj murdataj. Ne utilus insisti: la idealista difino de s-ro Ivanof estas tute subjektiva elpensaĵo, neniel rilatanta al realo.
Plie ni rimarkigu, ke en plej freŝdataj verkoj estas konfesite, ke «la antropologiaj esploroj ne tiom progresis kiom dezirinde… Ekzistas malpli da homaj rasoj — la vorto raso estis tiom malavare uzata! — ol unuavide oni povus kredi. La Antropologio ne povas ankoraŭ sciigi ilian seneraran nombron, tial ke ĝiaj enketoj ne estas sufiĉe multnombraj nek sufiĉe precizaj. La katalogoj pri rasoj, kiuj, ĝis nun, estas starigitaj, havas plej ofte nur konvencian valoron; ĉiuokaze ili reprezentas nur provizoran staton de niaj konoj…[19].»
Do jen fakulo, kiu konfesas, ke la nuna stato de la scienco eĉ ne permesas precize paroli pri rasoj. Tia konfeso sekve subfosas tute la vidpunkton de la patri-apologiistoj, kiuj bazas sian argumentadon sur rasaj konsideroj.
La sama aŭtoro ankaŭ montras la facilanimecon de tiuj, kiuj erarigas la publikon per fantaziaj asertoj pri lingvo kaj raso:
«Tro ofte oni samigis la rason kun la lingvo. Bedaŭrinde, hodiaŭ ankoraŭ, en la kutimaj esprimoj, en multaj lernolibroj, en ĵurnalista prozo, estas parolite pri «latinaj rasoj», pri «germanaj rasoj», pri «slavaj rasoj», ktp. Mi supozas, ke la aŭtoroj de tiuj lernolibroj bone scias, ke tiaj «rasoj» ne ekzistas. Ĝi estas, ili diras, nur procedo por faciligi al la lernantoj iajn disdividojn de popoloj, parolantaj la saman lingvon. Mi forcedas. Sed ĉu tia procedo ne havas la gravan malbonon profunde fiksi eraron en la spirito de multaj personoj? Ĉu ne estus saĝe ĝin forlasi? Ni ja vidas ĉiutage politikajn verkistojn, ĵurnalistojn, paroli kun naiva — kaj danĝera — aplombo pri tiuj supozitaj rasoj, kvazaŭ ili havus la eblon doni, per vorto, al ĉiuj samlingvanoj de iu ŝtato la saman antropologian fizionomion! Eĉ historiistoj iafoje utiligis tiajn difinojn, ne analizante ilin. Tio estas riproĉinda…[20].»
Ankaŭ la unueco de lingvo tute ne povas pravigi la ekziston de patrio. Ni ja konstatas, ekzemple, ke ne ĉiuj anglolingvanoj estas sampatrianoj. Saman rimarkon oni povus fari rilate aliajn lingvojn. Kaj aliparte ni vidas, ke en la malgranda Svisio ekzistas tri malsamaj oficialaj lingvoj. Tamen ĉiu svisa patrioto, ĉu franclingva, germanlingva, aŭ itallingva, sentas sin forte ligita al unu sama patrio.
Ĉu estas atentinda la argumento, kiu penas pravigi la ekziston de nacioj per tio, ke ekzistas geografiaj, naturaj limoj? Ni opinias, ke ne. Estas ja vere, ke granda rivero, alta monto ofte ludis gravan rolon en la bataloj, kies rezultoj efikis sur la kreiĝon de nacioj. Tamen sufiĉas rigardi karton por tuj ekvidi, ke la landlimoj ne ĉie koincidas kun rivero aŭ kun monto. Cetere, riveroj eĉ maroj ofte ludis kunigan kaj ne apartigan rolon.
La montoj ja ĝis nun estis baroj inter la popoloj, sed pli kaj pli ili ĉesos ludi tiun rolon en nia epoko de aerveturado kaj senfadena telegrafio.
Ĉu paroli pri samo de religio? Per tio oni ankaŭ ne povus starigi ĝeneralan, ĉie aplikeblan principon. Se en kelkaj landoj la sampatrianoj estas ankaŭ sameklezianoj, ne ĉie estas tiel. En multaj nacioj kunvivas anoj de diversaj religioj kune kun liberpensuloj kaj ateistoj. Kaj dum la lasta mondmilito tre patriote sin interbuĉis katolikoj de malsamaj nacioj; same faris anoj de aliaj eklezioj. La naciaj dioj estis pli potencaj ol la ekleziaj.
La nacioj, la patrioj estas rezultaĵo de historiaj faktoroj; ili reprezentas ian provizoran ekvilibron inter diversaj ekonomiaj fortoj. Nacioj povas esti konsiderataj kiel komercaj firmoj, kiuj konkurencas unuj la aliajn. — Sed jam ni eniris la epokon de la trustoj, kies celo estas forigi konkurencon!…
Estroj de komercaj firmoj volas havi obeemajn, servemajn kaj fidelajn oficistojn. Same ankaŭ la regantoj de la nacioj tre zorge edukas anojn, ĉiam pretajn oferi sian vivon por defendi la patrian firmon. Per ideologio, kies origino radikas ĝis la klana totemo, oni mistifikas ilin. La tuta edukado celas fari el la patrio ian miton, ian fetiĉon.
Ĉe funda analizo oni ja trovas, ke la nacioj havas materian, klasan bazon. Sed tio ne klarigas, kial homoj milionope konsentas mortigi kaj mortiĝi pro la patrio. Tia konsento havas religian radikon; ĝi rilatas al la mistikismo, kiu ankoraŭ regas la plej grandan parton el la homoj.
Ekzistas ankaŭ ateistaj patriotoj, eble rebatos iu. Ne. Ekzistas eble patriotoj, kiuj ne kredas je la ekzisto de iu dio reganta en la ĉielo, sed ili estas tamen dianoj, ĉar ili faras diaĵon el la sanga idolo patrio. Jam delonge la fama filozofo Niĉe[21] diris, ke «niaj (t.e. la nuntempaj) ateistoj estas piaj homoj.» Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas ja rimarki, kiel kondutas la t.n. ateistoj, kiam mortas unu el iliaj amikoj aŭ parencoj. Ja ne mankas «ateistaj» tomboj kaj maŭzoleoj!…
Oni kelkfoje legas en agitecaj artikoloj, ke la reprezentantoj de la reganta klaso ne partoprenis la militon. Tio estas ne tute vera. Estas citeblaj multe da ekzemploj pri burĝoj, kiuj oferis sian vivon sur la patria altaro. Eĉ burĝa franca patrino, kies kvar filoj estis buĉitaj dum la lasta mondmilito, malgraŭ sia granda ĉagreno bedaŭris ne havi kvinan por oferi al la patrio…
Kiel klarigi al si tian monstran spiritostaton, se oni ne scias, ke ĝi radikas ĝis la barbaraj epokoj, kiam racieco apenaŭ eniris la cerbon de homoj; kiam la superstiĉo ĉiurilate regis la spiritojn.
Cetere tiun neraciecan karakteron konfesas eĉ la inteligentaj kaj kleraj patriotoj, kiam, okaze, ili sincere kaj malkaŝe parolas. Unu el ili, Brüntjer[22], sufiĉe fama profesoro kaj kritikisto franca, direktoro de la grava Revuo de la du Mondoj[23], parolis jene en siaj Probatalaj Paroladoj[24]:
«…la ideo pri patrio havas unue naturan fundamenton… ĝi havas tradician bazon, historian fundamenton; ĝi havas fine, kaj ni kuraĝu tion diri, mistikan fundamenton… tiu tiom forta ligilo, kiu ligas unuj al la aliaj ĉiujn infanojn el la sama grundo, ĝi ne estas la intereso, nek la cirkonstancoj, kiuj kreis ĝin, ĝi ne estas la kutimo, ĝi estas la instinkto; kaj kio estas la instinkto, se ne la atesto aŭ la pruvo pri io alia ol ni, kio vivas kaj agas en ni.»
Tiu «io alia», kiu vivas kaj agas ĉe ĉiu nuntempa patrioto, estas sendube tio, kion la «sovaĝuloj» nomas mana-o. Ni retrovas tiel la ĉeneron, kiu ligas la hodiaŭan naciismon al la pratempa totemismo.
La naciismo ja estas esence religia, mistika, malracia. Al tiu konkludo alvenas ĉiuj pensuloj, kiuj profunde ekzamenis la demandon. Ni citu ankoraŭ unu ateston pri tio:
«Estas neeble esprimi aliel ol sub mita formo la ideojn, kiuj rilatas al la patrio… Tuj kiam ni komencas konsideri la patrion, la tradicion, kaj tiel transpasi la limojn de nia jura aktiveco por prikonsideri la politikon, tiam ni renkontas «ion religian kaj dian» (Renan) — t.e. ion, kio estas fremda al la naturscienco kaj al la juro. Ni ĉiuj konscias, ke ni ne laboras nur por havigi al ni la kiel eble plej grandan sumon da feliĉo kaj ke, sekve, la politika socio estas alio ol asocio el profitemuloj… Estas la diigo je la politika forto, kiu klarigas la ideon pri patrio.
«Laŭ Tamen[25] en sia verko (Sankta Ambrozo kaj la kristana moralo): «La romana ŝtato estas la konkreta formo, sub kiun li (Cicerono) metas la filozofian ideon pri homa solidaro. Kion li postulas de la stoikismo, tio estas la pravigo, la teoriigo je sia patriotismo. La amo al la patrio superas ĉiujn aliajn amojn kaj, en okazo de konflikto inter ili, ĝi devas havi la unuan lokon.
«Sajnas al mi, ke se la moderna sociologio ne kapablas ion krei, tio rezultas, grandparte, el la fakto, ke ĝi ne ekkonis la mitan karakteron de multe da elementaj konoj, kiujn ĝi esploras kaj pretendas klarigi en scienca lingvaĵo, kiu ne taŭgas por ili: el tio rezultas stranga malnormalaĵo, kiu ofte igas la sociologojn paroli kiel somnambuloj[26].»
Esplorante funde la demandon, oni ja alvenas al ĉi tiu konkludo, ke la nuntempa naciismo havas pure mitan fundamenton. Ĝi estas ideologia superstrukturo, kies materia bazo jam ne plu ekzistas en multaj landoj kaj estas en stato de malaperado en aliaj. Sed la ordinara naciano ne konscias pri tio. Aĉetante panon, ekzemple, la bakisto ne diras al li, ke la faruno, el kiu li knedis la paston, venas el alia kontinento. Cetere, li mem
plej ofte ne scias tion, ĉar por aĉeti tiun farunon, li nur bezonis telefoni al iu pogranda pera firmo. Tute same okazas rilate al tajloro aŭ ŝuisto. Neniu scias, el kie venas la materialoj, kiujn li prilaboras.
Nek la kamparano, nek la urbano prezentas al si klare la nunan staton el komplikaj, pli kaj pli densiĝantaj retaroj el diversaj komunikiloj (fervojoj, ŝipoj, bankoj, borsoj, telegrafo, telefono k.t.p.), kiuj ĉirkaŭligas nian planedon kaj signas la
interdependecon de ĉiuj ĝiaj partoj. Tial la menso de naciano estas apenaŭ influata de la grandaj ŝanĝiĝoj, kiuj okazis de la tempo, kiam la nacio iel povis esti reale sendependa kaj ne nur formale kiel hodiaŭ; tial la naciisma ideologio mite transvivas
la epokon, dum kiu ĝi havis materian fundamenton.
Kiel oni kreas naciecan ideologion
Nuntempe oni kvazaŭ ĉeestas la naskiĝon de novaj nacioj. Kaj la patriotismo estas la religio, kiu plej bone kaj facile disvastiĝas en ĉiuj mondpartoj. Per laŭcela edukado, la ŝtatoj de Sud-Ameriko, ekzemple, kreas patriotisman senton, kies malbonefikeco baldaŭ estos komparinda kun tiu jam delonge ekzistanta en la Eŭropaj landoj. Estas vere mirige konstati, kiel filoj de italoj, de francoj, de irlandanoj, de turkoj aŭ de orientanoj fariĝas bonaj patriotoj — ĉiliaj, peruaj, kolombiaj, braziliaj, argentinaj k.c.
La fakto estis tre bone raportita de s-ro Alfredo Bernje[27], korespondanto de la burĝa Pariza ĵurnalo «La Tempo»[28]. Tiu ĵurnalisto kompreneble tre simpatias al la patriotismo; sekve por nia tezo lia atesto estas despli atentinda kaj valora:
«Kie la tradicioj ne ankoraŭ ekzistas, kie la historio estas apenaŭ cent-dudek-jara, tie popolo povas ekzisti kun nacia unueco nur kondiĉe, ke konstanta edukada penado anstataŭu la mankantan pasintaĵon per intensa kulturado de ĉi tiu idealo: la patrio. Tion bone komprenis la regantoj…
«La instruado, kiel ĉie, dividiĝas en tri periodojn… Precipe dum la unua periodo, kiu daŭras ses jarojn, la juna lernanto ricevas sian patriotan edukadon; la edukanto ja bone scias, ke la sentoj enradikigitaj dum tiu delikata aĝo estas por la estonto la plej fruktodonaj semoj. Tuj ĉe lia eniro en la lernejo, la knabo samtempe lernas legi kaj kanti la nacian himnon. Ĉiutage oni parolas al li pri la heroaĵoj kaj meritoj de la grandaj liberigantoj de 1810, pri la furiozaj bataloj por la sendependiĝo; la nomoj de San-Martin, Moreno, Belgrano, ktp. por ĉiam gravuriĝas en lian memoron; oni kondukas la estontajn civitanojn per pia pilgrimado antaŭ la statuojn de tiuj herooj, kiuj staras sur preskaŭ ĉiuj placoj de Bonaero[29] kaj de la aliaj plej gravaj urboj; iu oratoro laŭdegadas ilian vivon, kiu estis tute dediĉita al la sola servado al la patrio, kaj tiel la knaboj, nenion sciantaj pri la aliaj gloroj el la mondo, akiras la nedetrueblan konvinkon, ke Argentino estas la plej bela, la plej fama el ĉiuj nacioj. Sendube tio estas iom troa, sed tio donas fruktojn kaj tre belajn fruktojn.
«Nur la historio pri Argentino estas instruata en la unuagradaj lernejoj, la instruado pri ĝenerala historio okazas ekskluzive en la duagradaj kaj superaj lernejoj (t.e. ke nur la elementoj, kiuj konsistigos la regantan klason, havos pli objektivan mondpercepton. E.L.). Tiele edukita, la knabo plej forte akiras tre fieran ideon pri sia naskiĝlando kaj ties grandaj homoj, kiuj ĝin glorigis. Ĉiutage li kantas: Al gran pueblo argentino, salud! (Al la granda popolo argentina, saluton!).»
La aŭtoro detale priskribas ĉiujn rimedojn, uzatajn de la tieaj regantoj por encerbigi profunde patriotismon. Estas ceremonioj, manifestacioj, procesioj ktp. okaze de la naciaj festoj. Li notas, ke, kvankam la konstitucio de la lando konsentas la presliberon, tamen ekzistas opinio konsiderata kiel nepre puninda: la patri-ofendo. Kun aprobo nia burĝo notas konklude:
«Post ses jaroj da instruado tiom intensiva, la knabo estas varbita por Argentino, kaj la ideo pri patrio superregas en lia spirito ĉiujn aliajn konceptojn de lia juna cerbo; dum la marŝado de l’ tempo tiu patriota sento ankoraŭ pligrandiĝos kaj fine, kun la fierego de Romano: civis romanus sum, li diros: «Mi estas Argentinano!»
La citita ekzemplo tre trafe montras, kiel estas eble krei artifike ian ajn ideologion. Oni ja povas fari budhismanon, aŭ hinduismanon, judismanon, islamanon, katolikon ktp. el kiu ajn infano. Simile kreiĝas angla patrioto, aŭ argentina, franca, germana, japana ktp.
La edukado estas granda potenco.
Sendube ĉe ilia naskiĝo la ideoj ĉiam havas materian bazon, konkretan subtenilon. Ni jam vidis, ke la pripatria ideo havis ĉe la komenco realan signifon, ĉar ĝi rilatis al la terpeco, kie la «patroj» estis entombigitaj. Sed kiam la ideoj estas naskiĝintaj, ŝajnas, ke ili daŭre vivas per si mem; ili sin nutras kvazaŭ el sia propra substanco, sen la helpo de la jam delonge formalaperinta materia bazo; ili evoluadas, transformiĝas kaj fariĝas iloj en la manoj de la klaso, kiu havas intereson ilin utiligi por siaj apartaj celoj.
La naciisma edukado povas sukcesi, tial ke en la grandega plimulto el la cerboj regas ankoraŭ la dekomenca, absurda mistika tendenco. La esenco de l’ patriotismo estas ja pure mistika, superstiĉa. Tio montriĝas per la absoluto de ĝia moralo. La naciismo estas eĉ la sola religio, kiu ankoraŭ postulas de la homo vivoferon.
Post jarcentoj da luktado, la homoj en la pli malpli kulturitaj landoj akiris la rajton aparteni aŭ ne al iu eklezio, la liberon ĉeesti aŭ ne religiajn ceremoniojn. Sed neniu povas senpune rifuzi partopreni en la sangaj ceremonioj, la militoj, kiujn periode okazigas la diversaj naciismoj.
La patriotismo estas nuntempe la plej potenca ideologio; ĝi pasiege superregas la spiritojn kaj kapablas fari el pacemaj, bonkoraj homoj batalemajn kaj sangavidajn bestojn.
La dekkvin milionoj da buĉitoj el la lasta mondmilito ne sufiĉis por satigi la monstron. La naciismo daŭre minacas la homaron.
La Milito
Ekzistas bonkoraj, idealistaj homoj, kiuj havas la konvinkon, ke ilia patriotismo neniel minacas al la aliaj patrioj: ili ja nur deziras pacon kaj interkonsenton inter ĉiuj nacioj!…
Tia speco de patriotoj estas eble la plej danĝera. Ilia mistikemo malhelpas, ke ili komprenu la ĝustan signifon de l’ naciismo, ke ili vidu la veran vizaĝon de l’ patrio; ili sekve estas bonaj instrumentoj en la manoj de la patriprofitantoj; ili ĉiam estas pretaj oferi sur la altaro de l’ dio Marso…
Ni jam montris, ke la nacioj estas la rezulto de historiaj faktoroj, ke ili naskiĝis per militoj kaj reprezentas nur provizoran ekvilibron inter konkurantaj fortoj.
Ĉio en la mondo evoluas, ŝanĝiĝas. Venas do nepre la tempo, kiam la ekvilibro rompiĝas. Milito sekve okazas por restarigi novan… provizoran ekvilibron. Tion instruas la Historio. Tion konfesas eĉ realistaj naciistoj[30].
Ni ankaŭ vidis, ke la tendenco de la historia evoluado estas starigi pli kaj pli grandajn politikajn unuojn. Por ke tiu tendenco ne estu kontraŭstarata, por ke la evoluado povu okazi pace, necesus, ke la racio regu en la cerboj de l’ homoj, ke ili kapablu senpasie kaj tute objektive observadi kaj ekkoni, kiu forto estas la pli granda kaj sekve devas ordigi la mondon. Unuvorte ne devus ekzisti patriotoj, kredantoj je la sankto kaj ĉiameco de sia kara patrio.
Sed, tial ke ĉiu patriota firmo estas devigata por sia prospero krei absurdan ideologion, kiun per edukado ĝi encerbigas al la homoj, nur la forto, nur la milito povas decidi, kiu el la diversaj patrioj devas venke detrui la aliajn kaj superregi.
Kio karakterizas la spiritostaton de kiu ajn patrioto estas, ĉu la fakto, ke li estas ĝisoste konvinkita, ke lia «kara lando» indas pli ol la aliaj superregadi, aŭ ke ĝia kulturo, genio (legu: diaĵo) estas eterna, nedetruebla kaj defendinda eĉ per ofero de sia propra vivo. La patriotoj vole nevole, konscie aŭ nekonscie estas do oferantoj aŭ oferitoj; ili cetere plej ofte ludas ambaŭ rolojn.
La patriotismo eble ne okazigas militojn, sed ĝi almenaŭ tutcerte ebligas ilin. Por ke homoj konsentu mortigi kaj mortiĝi, ili bezonas ian moralan subtenilon; ili bezonas kredi, ke iliaj faroj estas justaj kaj laŭdindaj. Por ke tio, kio estas ĝenerale malaprobegata kaj konsiderata kiel krimo, estu akceptata de la konscienco, necesas, ke ĉi lastan superregu iu pasiega forto, kaj tia forto ne povas trovi fundamenton en la racio. La milito devas esti konsiderata de la militistoj kiel io sankta, kiel io dia. Kaj sekve tute pravas la apologiistoj de l’ milito, kiam ili asertas, ke ĝi estas el dia esenco:
«Fakte la milito estas religia ago plenumita de popolo, kiu fidas al sia estonto; ĝi estas nekomprenebla al tiuj, kiuj rezignis ĉiun idealon; ĝi ŝajnas barbara al tiu kategorio da pozitivistoj, kies ĉefaj zorgoj celas la plibonigon de la materiaj kondiĉoj de l’ vivo. Senreligieca popolo nekapablus milltadi; la plej kuraĝe vigla nacio, kiu havus la malfeliĉon fali sub la estradon de registaro kun ateista politiko, estus duone senarmigita antaŭ ol esti batalanta[31]…»
Aŭdinte la opinion de franca generalo, nun ni aŭskultu tiun de marŝalo de Moltke:
«La milito estas unu el la elementoj de la ordo starigita de Dio en la mondo. La plej noblaj virtoj de l’ homo elvolviĝas dum la milito. Sen ĝi, la mondo degenerus kaj falus en marĉon el materialismo[32].»
Ni povus plenigi multajn paĝojn per tiaj citoj. Ni ĉiam konstatus, ke la milit-apologiistoj starigas sian argumentadon sur religia aŭ religieca bazo. La racio ja ne povas pravigi naciecajn militojn.
Oni devas distingi inter la aŭtoroj, kiuj konsideras la militon kvazaŭ naturan leĝon kaj tiuj, kiuj vidas en la sangaj oferoj ian punrimedon por elaĉeto de pekoj. Al tiu kategorio apartenas ĉefe la pastroj. Ilia sangosoifanta dio, pro venĝo kontraŭ la pekuloj, eksplodigas militojn de tempo al tempo. Kiel Kristo elaĉetis la pekojn de l’ homaro per sia ofero sur la kruco, same la soldatoj oferas sian vivon sur la altaro de l’ patrio por elaĉeti la pekojn de kelkaj generacioj.
La diferenco inter la du konceptoj ne estas tamen granda; ĝi precipe kuŝas en la formo, sed restas esence la sama. Ambaŭokaze la milito rezultas el tio, ke en la cerbo de l’ homoj la mistika tendenco estas ankoraŭ pli forta ol la racia tendenco.
Kiam oni konas la materian, klasan bazon, sur kiu stariĝis la nacioj; kiam oni komprenis, ke la klaso, kiu profitas el la patrio bezonas, por certigi siajn privilegiojn, krei artifike patriotan ideologion, oni ne povas esperi, ke ĉesos la militoj pro la propagando de bonintencaj pacifistoj, kiuj cetere plejparte konservas ian kulton por sia patrio.
Novaj militoj nepre okazos. Sed kredeble ne plu estos militoj inter la nuntempaj patrioj; estos militoj inter kontinentoj: Eŭropo kontraŭ Ameriko; aŭ interrasaj militoj: blankuloj kontraŭ flavuloj. Tiel la kadro de la nacioj krevos; la eŭropaj nacioj devos unuiĝi; kreiĝos eŭropa patriotismo, kies unuaj signoj cetere montriĝetas jam nun. La Ligo de Nacioj estas unu el tiuj signoj; alia, la tuteŭropisma movado. Kelkaj klarvidaj burĝaj patriotoj jam antaŭvidas ĉi tiujn estontajn gigantajn militojn:
«Krizoj montriĝas ĉi tie kaj tie. Apud ni kiel transmare okazas senbrue aliiĝoj, kiuj preparas, se ne por nia generacio, almenaŭ por la venontaj, furiozajn atakojn. Pro tio mi havas la konvinkon, ke la stariĝo de «eŭropa naciismo» sin trudos, en kiu la apartaj naciismoj trovos interkonsentojn[33].»
La historia procezo ja ne haltas; malgraŭ la blindaj patriotoj kaj eĉ per ilia helpo la homaro marŝas en sango kaj suferoj al neevitebla unueco.
Ni ne provis pentri la abomenindaĵojn de l’ milito. Tio estas jam delonge sufiĉe farita en ĉiuj lingvoj de multege da talentaj verkistoj. Temis nur montri, ke la milito estas neevitebla; ke oni ne povas esperi eviti tian katastrofon, tiom longe, kiom la spirito de la homoj estos regata de religia, mistika kredo.
Ĉar la racio ne regas, oni sekve povas iel konsenti kun la aŭtoroj, kiuj opinias, ke la milito estas la leĝo de la homa progreso. Ne ĉiuj militoj havis en la historio tian karakteron; sed oni ja devas konstati, ke dank’ al militoj la homaro transiris el la klana stadio al la hodiaŭa, kaj tio efektive reprezentas grandan progreson.
Se estas pruvite, ke la milito estas neevitebla; se oni opinias, ke kelkaj militoj estis progresigaj, dum aliaj estis regresaj[34], tiam stariĝas jena demando: Kia estu la devo de tiu, kiu konsentas pri tiuj du punktoj? Kiel la Proletaro rilatu al tiu problemo?
La Nacio kaj la Proletaro
Dum la daŭro de ĉi tiu studado ni vidis, kiel naskiĝis la patrioj, kiel ili evoluis, kiel ili tendencas al senĉesa plilarĝiĝo. Ni akiris la konvinkon, ke la nuntempaj nacioj estas kvazaŭ komercaj firmoj kaj reprezentas nur la interesojn de la burĝa reganta klaso.
Kio karakterizas la rilatojn inter komercaj firmoj estas la konkurenco. Ĝi havas egoisman bazon. La milito estas nur unu el la diversaj formoj de ekonomia konkurenco inter la nacioj. Ĉiu firmo por venki siajn konkurantojn ĉiel provas malaltigi la prezojn de siaj varoj. Tiucele ĝi pagas kiel eble plej malaltan salajron al siaj dungitoj aŭ pliperfektigas la teknikon en la fabrikoj.
Tiu perfektigo cetere rezultas grandparte de la postulemo de la laboristoj. Kie la homa laborforto estas abunda kaj malkara, tie la mastroj ne estas instigataj starigi novajn, pli perfektajn maŝinojn. Kie la laboristoj ne estas organizitaj, ne estas klaskonsciaj kaj postulemaj, tie iliaj labor- kaj vivkondiĉoj estas malbonaj, eĉ se «ilia» nacio estas politike tute sendependa. Nacia sendependeco profitas nur al la burĝa klaso.
Pro manko de klero, de komforto; pro troa laborado en senhigienaj kondiĉoj; pro senlaboreco kaj mizero, la proletoj ne povas eĉ ĝui la tiom ŝatatan kaj laŭdatan nacian kulturon. Ili posedas neniun bienon; ili ne ĝuas alte salajratan oficon en la ŝtataparato; ili estas ekspluatataj kaj trompataj de la reganta klaso. Ili sekve havas nenian intereson defendi la nacian firmon.
Se la proletoj ne estus mistifikataj per la lernejo, la preĝejo, la presejo, ili starigus al si jene la demandon, kiam temas partopreni militon por defendi la nacion:
«Ĉu la fremdaj regantoj ne bezonos niajn servojn por mastrumi la landon? Ĉu nia laborforto ne estos bezonata por funkciigi la fabrikojn kaj sekve, ĉu ni ne ricevos vivrimedojn kiel nun? Unuvorte ĉu domaĝos al ni, se nia nuna mastraro perdos la regadon?»
Tiel starigante la problemon, la proletoj certe konkludus, ke estas tute indiferente al ili, ĉu fremdaj aŭ samnaciaj mastroj ekspluatas ilin; ili konvinkiĝus, kiom stulte, trompe estas oferi sian vivon por defendi la interesojn de siaj hodiaŭaj ekspluatantoj. Ili plie starigus jenajn aliajn demandojn:
«Ĉu do niaj samklasanoj el la aliaj malamikaj nacioj ne estas ankaŭ same kiel ni eksplŭatataj? Sekve, ĉu ili ne havas la saman intereson organiziĝi kaj batali kune kun ni por akiri pli kaj pli decajn labor- kaj vivkondiĉojn? La vivo ĉiutage instruas al ni, ke iuj ajn mastroj cedas al niaj depostuloj nur se ni kapablas trudi ilin per striko kaj organizita agado. Al la novaj mastroj ni scios montri nian batalemon, nian kuraĝon. Sur la klasbatala kampo ni pretas eĉ esti heroaj, sed ni rifuzas partopreni militon por defendi interesojn al ni fremdajn. Se ni devas oferi nian vivon, nu, tio okazu en batalo por nia emancipo.
«For la trompon! La armiloj, kiujn la mastroj metos en niajn manojn, ni uzos por la klasbatalo…»
Tiel parolus la proletoj, se ili kapablus rezoni racie, se ilian cerbon ne infektus la naciisma mikrobo.
Bedaŭrinde aliel estas.
Ĉe la komenco de aŭgusto 1914, oni ja konstatis, ke la grandega plimulto da diverslandaj proletoj entuziasme ekpartoprenis la militon kaj dum jaroj elportis plej terurajn suferojn por defendi la interesojn de siaj ekspluatantoj. Krom malmulte da esceptoj, la laboristaj partioj kaj sindikat-organizoj subtenis siajn registarojn. Gvidantoj fariĝis propagandistoj de la nacia vidpunkto. Aliaj, pli bravaj, aliĝis kiel volontuloj en la armeon.
Internaciistoj forgesis la «Internacion» kaj ekkantis naciajn himnojn. Tuta Eŭropo kvazaŭ ebriiĝis pro patriotisma febro. Racie pensantaj homoj (kiom malmultaj!) apenaŭ povis kredi je tio, kion ili vidis, kion ili aŭdis. Kelkfoje ili eĉ ekdubis pri sia propra saĝo:
«Ĉu ni mem ne estas la frenezaj kaj la milionoj da patriotoj kaj mortigistoj la saĝaj?»
Ekzistas homoj, kiuj ankoraŭ nun apenaŭ povas kredi, ke la lasta mondbuĉado, kiun ili travivis, estis realaĵo kaj ne inkubsonĝo…
Sendube la kaŭzoj de tiu milito estis ekonomiaj; temis scii ĉu Germanio venkos definitive sur la mondmerkato; ĉu la Brita Imperio konservos sian superregadon.
Sed, ĉu estus ebla tia kruela buĉado kaj stulta detruado, se la homojn ne frenezigus la patriotismo? Se la simplaj proletoj kaj kamparanoj ne estus trompataj per la edukado? Certe ne. Tial unu el la plej urĝaj kaj gravaj taskoj estas kontraŭbatali kaj ĝisradike detrui la patriotan ideologion.
La lasta mondmilito apartenas al la kategorio da regresaj militoj. Ĝi ja ne havis kiel rezulton plilarĝigi kelkajn naciojn kaj detrui aliajn. Male, el la forfalo de la aŭstra kaj rusa imperioj naskiĝis aŭ reviviĝis malgrandaj nacioj. Tial la politika ekvilibro en Eŭropo estas tre ŝanceliĝa, provizora kaj donas al la kapitalistaj gvidantoj tiom da zorgoj kaj klopodoj. La packontrakto de Versaj estas ega sensencaĵo; ĝi ignoras la ekonomiajn leĝojn, kaj oni ne bezonas esti profeto por antaŭdiri, ke ne pasos multaj jaroj antaŭ kiam ĝi fariĝos tute kaduka.
La malgrandaj politikaj unuoj kreitaj de la registaroj de «Entente» ne havas vivkapablon. Cetere, ĝis nova milito okazos por starigi pli firman kaj racian ekvilibron, la sendependeco de Estonio, Latvio, Litovio, Hungario, Rumanio, Bulgario kaj ceteraj similaj ŝtatetoj povos esti nur ŝajna, formala. Fakte ili estas sub la financa dependeco de la grandaj ŝtatoj. Sed la burĝaro de tiuj nacietoj ludas rolon; ĝiaj reprezentantoj okupas bonajn postenojn, ĝuas honorojn kaj sekve havas intereson en la konservado de la nacia sendependeco.
Sed ĉu la laboristoj el tiuj «sendependaj» landoj profitas je tio? Ĉu ilia sorto estas pli bona ol antaŭe? Al tiuj demandoj elokvente respondas la faktoj. Neniam antaŭe ekzistis tie pli da senlaboreco, pli da mizero; neniam antaŭe la tieaj laboristoj estis malpli liberaj. En la «liberaj» nacioj regas diktaturo kaj teroro; la malliberejoj kaj karceroj estas plenplenaj. Ĉiuj laboristaj gazetoj raportas abunde pri la persekutoj, ekzekutoj kaj fimortigoj al laboristoj postulantaj pli bonajn vivkondiĉojn.
En Italio, kie la naciismaj principoj estas plej severe aplikataj, kie la patriotisma ideologio estas plej laŭdata, plej entuziasme akceptata, la klaskonscia laboristaro estas pli kruele traktata ol ĝi estus, post nacia malvenko, sub la regado de fremdaj estroj. La ekzisto de faŝista diktaturo estas fakta argumento plej bona por pruvi, ke la patriotismo spegulas nur la interesojn de la burĝa klaso.
La postmilita historio de la sendependiĝintaj nacioj estas ĉiupaĝe verkita per la sango kaj martiriĝo de la proleta klaso. La konsentigo al proletoj partopreni en la t.n. liberiga nacia milito estas la plej granda mistifiko, la plej senskrupula trompo, kiun oni povas prezenti al si.
Tia fakto estus neklarigebla, se oni ne scius pri la religia esenco de l’ patriotismo.
Karl Marks diris, ke la proletoj ne havas patrion. Bedaŭrinde, jes, ili havas; tiu ento[35] ekzistas en ilia spirito. Oni ofte povas konstati, kiom laboristoj fieras pri sia nacio, kiom malŝateme ili parolas pri alilandaj samklasanoj.
Patrioj ekzistas; dioj ekzistas. Atestas pri tio la kazernoj kaj preĝejoj. Sed la homoj kreis la patriojn kaj la diojn; ili sekve ankaŭ povas detrui ilin. Sufiĉas por tio, ke ili lernu pensi racie, ke ili senigu sian menson je ĉia senbaza mistikemo.
Al tio helpas la scienco, la senĉese malvolviĝanta tekniko. La produktofortoj mondskale aliiĝas, ampleksiĝas, unueciĝas; tial ankaŭ la menso de la homoj nepre aliiĝos kaj unueciĝos.
Dume la militoj restas la solaj rimedoj por krei ian provizoran ekvilibron inter la multaj nacioj, ĉar la mondo estas plenigita de patriotoj. Kiam eksplodas milito, kiam furiozas patriotismo, la racie pensantaj homoj povas nur provi per ĉiuj rimedoj savi sian vivon, se ne ekzistas eblo aliigi la militon en revolucian batalon.
Ne domaĝas, ke patriotoj mortigu patriotojn. Nur per batoj tiaspeculoj povas lerni pensi racie. En 1914, la patrioto-volontulo Henriko Barbüs[36] kuraciĝis ĉe la fronto kaj fariĝis internaciisto.
Oni povus citi multajn similajn ekzemplojn. Estas bone konate, ke la nekuraceblaj patriotoj troviĝis precipe ekster la fronto.
Kvankam la lasta mondmilito havis regresan karakteron, ĝi estis tamen sufice instrua. Jam nun, eĉ en la burĝa reganta klaso, aperas homoj, patriotoj, kiuj ekkonscias, ke la severa aplikado de la naciismaj principoj, la absoluta suvereneco de la ŝtatoj ne plu povas akordiĝi kun la ekonomiaj leĝoj. Ili provas trovi kompromison inter la naciismoj. Tiel la internaciismo rekrutas senĉese novajn adeptojn.
Tiu doktrino jam delonge estas agnoskata de laboristaj partioj kaj sindikatorganizoj. En alia studo ni ekzamenos, ĉu ĝi liveras kontentigan solvon al la problemo.
Piednotoj
[redakti]- ↑ La longdaŭra batalo inter la papoj kaj la germanaj imperiestroj pro la investituroj dum mezepoko estas pri tio tre trafa ekzemplo.
- ↑ France: Voltaire.
- ↑ France: Francis Delaisi, «Les Contradictions du Monde Moderne» (1925).
- ↑ France: Amiens.
- ↑ France: Hoche.
- ↑ France: Marceau.
- ↑ № de novembro 1929.
- ↑ France: Romain Rolland.
- ↑ France: Rouget de Lisle, aŭtoro de la «Marseillaise».
- ↑ Ŝipkapitano Renato le Nepvu de Karfor en «La pravo de l’ milito». 1914. (France: René le Nepvou de Carfort «La guerre légitime»).
- ↑ Ibidem.
- ↑ La substreko estas de ni.
- ↑ Generalo Kesler en «La Milito». France: «La Guerre» (1913).
- ↑ Abato Gafr en «La leĝo de amo — La patrio». France: Gafre «La loi d’amour — La patrie».
- ↑ Ernesto Renan. France: «Qu’est-ce qu’une Nation?». Kio estas nacio? Parolado farita en la Pariza Universitato la 11 marto 1882.
- ↑ Angle: Ramsay Muir en «Nationalism and Internationalism». (Naciismo kaj Internaciismo) (1918).
- ↑ La Fontoj de Buŝido (1927) laŭ la franca eldono.
- ↑ Gustavo Lebon. Psikologiaj instruoj de la Eŭropa Milito (1916). France: Les enseignements psychologiques de la guerre européenne.
- ↑ Eŭgeno Pitar, profesoro pri antropologio ĉe la Ĝeneva Universitato. France: E. Pittard «Les Races et l’Histoire». (La Rasoj kaj la Historio (1924). Biblioteko de historia sintezo.
- ↑ Ibidem.
- ↑ Germane: Nietzsche.
- ↑ France: Brunetière (1849-1907).
- ↑ «Revue des deux Mondes.»
- ↑ Discours de Combat.
- ↑ France: Thamin: «Saint Ambroise et la Morale chrétienne».
- ↑ Georgo Sorel (La Ruiniĝo de la Antikva Mondo). France: La Ruine du Monde Antique.
- ↑ France: Bernier.
- ↑ «Le Temps», julio 1926.
- ↑ Buenos-Aires.
- ↑ «Sendube venos la tago, kiam la nuntempaj patrioj ankoraŭ plilarĝiĝos; sed vidu kiom da jarcentoj estis necesaj por atingi la nunan staton kaj taksu la penadon estontan kaj la longon de la vojo surpaŝita. Ne revu pri patrio pli vasta, kiu estus la tuta homaro; atendu, ke la nacio estu firme kaj definitive starigita, ke ĉiu popolo estu vere realiginta sian internan unuecon, ekvilibrinta siajn interesojn, akordiginta la kutimojn, forgesinta la malnovajn klas- kaj religiajn disputojn». — Renato le Nepvu de Karfort. (La Pravo de l’ Milito), pĝ. 74 (1914).
- ↑ Generalo Kesler, France: «La Guerre» (La Milito), pĝ. 9 (1913).
- ↑ El letero de marŝalo de Moltke al Bruntschli (1871), citita de kolonelo Dupuis en (France): «L’Epoque des casernes». (La epoko de la Kazernoj), pĝ. 18.
- ↑ Vladimir d’Ormeson. (La Tempo) (Paris, 4. julio 1925). France: «Le Temps».
- ↑ Ekz. al tiu kategorio, laŭ ni, apartenas la militoj de la antikvaj Barbaroj por detrui la Roman Imperion.
- ↑ Tuto de la ecoj, kiuj konsistigas la esencon de estaĵo.
- ↑ France: Henri Barbusse.