Natan la Saĝulo/Akto dua
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H., Berlin kaj Dresden (p. 49-88)
Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/51 SITTAH
Neniel helpas! — Mi nun movas. — Jen
Por vi la sama stato!
SALADIN
Mi eliros
El tiu embaras’ ne sen ŝtonperdo.
Nu, bone! prenu la ĉevalon!
SITTAH
Ne!
Mi preterŝovos.
SALADIN
Tio min ne savas.
La movo pli valoras ol ĉevalo.
SITTAH
Jes, eble.
SALADIN
Sen la mastro vi kalkulon
Ne faru! — Jen! — Ĉi tion vi ja ne
Supozis!
SITTAH
Fakte ne! Mi ne supozis,
Ke vi ne plie gardos la reĝinon!
SALADIN
Mi, la reĝinon?
SITTAH
Vere mi jam vidas,
Ke mi hodiaŭ ree gajnos mil
Denarojn, kaj ne nazerinon nur.
SALADIN
Do kial?
Nu, ĉar vi ja nepre volas
Malgajni. — Tamen tio tute ne
Min kontentigas. — Ĉar krom tio, ke
Tiela ludo tute ne amuzas:
Ĉu mi ne pleje gajnis, kiam vi
Min venkis? Ĉu ne ĉiam vi
Al mi duoblan enmetaĵon pagis,
Por min konsoli pro perdita ludo?
SALADIN
Do ŝajne vi intence eĉ malvenkis,
Se en la lud’ vi malsukcesis, franjo?
SITTAH
Almenaŭ via donacemo estas
Kialo, kara frato, se mi ne
Pli bone lernis tiun ĉi ludaĵon.
SALADIN
Ni deflankiĝas de la ludo. — Finu!
SITTAH
Ĉu restas? — Bone: ŝak’, duoble ŝak’!
SALADIN
Nu, fakte: mi ne vidis tiun ĉi
Duoblan ŝakon, renversantan mian
Reĝinon!
SITTAH
Ĉu ĝi estis evitebla?
Ni vidu.
SALADIN
Ne! Forprenu la reĝinon.
Kun tiu ŝton’ neniam mi sukcesis.
SITTAH
Nur kun la ŝtono?
Lacigajn? — Ĉu mi ludis kun la Iman?[1]
Ha ba! Malgajn’ pretekston volas. — Ne
La ŝtonoj mortaj, Sittah, estas, kiuj
Perdigis min, sed via arto, via
Percept’ rapida, kalma…
SITTAH
Ho, vi volas
De l’ perdo la pikilon malakrigi.
Vi estis neatenta — pli ol mi.
SALADIN
Ol vi? — Kaj kio distritigis vin?
SITTAH
Ne via distriteco! — Kiam ni
Denove tiel diligente ludos?
SALADIN
Ni ree ludos do des pli avide![2]
Vi pensas, ĉar rekomenciĝos? — Estu! —
Ne mi ja faris la unuan movon.
Mi tre volonte volis plilongigi
La halton; mi al mia Sittah volis
Havigi bonan edzon ja samtempe;
Kaj estu frato de Rikardo: li
Ja estas lia frato.
SITTAH
Se vi nur
Rikardon laŭdi povas!
Kaj se Melek,
La frato nia, havus de Rikardo
Fratinon: kia familio estus!
Plej bona famili’ el la plej bonaj! —
Vi aŭdas, ke min eĉ ne ĝenas, laŭdi
Min mem. — Mi taksas inda min je miaj
Amikoj. — Homojn tio ja estigus!
SITTAH
La belan revon mi ja tuj priridis!
Sed vi ne konas la kristanojn, ilin
Ne koni volas. Ili celas, esti
Kristan’, ne homo. Kio superstiĉon
Spicadas per homeco — de post Kristo —
Eĉ tion ili amas, ne ĉar homa
Ĝi estas, sed ĉar Kristo mem ĝin faris. —
Ho, ĝoju ili, ke li estis tia
Bonul’! ke ili povas kredi lian
Virtecon! — Sed ne lia virto, ne:
La nomo devas disvastiĝi ĉie
Kaj gluti kaj malhonorigi ĉiujn
Aliajn bonajn nomojn. Nur la nomon,
La nomon ili celas.
SALADIN
Kaj vi pensas,
Ke ili tial nur postulas, ke
Aliaj, vi kaj Melek, kristaniĝu,
Por povi geedziĝi kun kristano?
SITTAH
Jes! Kvazaŭ nur kristan’ kaj kristanino
La rajton havus al la am’, donita
De la Plejalta ja al vir’ kaj ino!
Kristanoj kredas multajn mizeraĵojn;
Pro kio ili do ne kredu tiun? —
Kaj tamen vi eraras. — La Templanoj,
Ne la kristanoj estas kulpaj — kiel
Templanoj, ne kristanoj; ili nur
Malhelpas la aferon. Ili ja
Pri Akka ne rezignas, kiu devus
La doto esti de l’ fratino de
Rikard’ al Melek. — Por ke la profito
De l’ kavalir’ ne kuru riskon, ili
Monaĥon stultan ludas. Kaj por ke
Sukcesu krome bona rabo, ili
Apenaŭ povis priatendi l’ finon
De l’ batalhalto. — Bone! Do daŭrigu!
Sinjoroj, do daŭrigu! — Mi konsentas! —
Se ĉio kroma nur funkcius.
SITTAH
Nu?
Kaj kio krome vin turmentas? Kio
Do krome povus vin eksciti?
SALADIN
Kio
Min ĉiam forte ja jam ekscitegis:
Sur Libanon mi estis, ĉe la patro.
Ankoraŭ lin sieĝas zorgoj…
SITTAH
Ve!
SALADIN
De l’ embaras’ eliron li ne vidas.
Ja ĉie mankas…
SITTAH
Mankas ? Kio mankas ?
Envii? — Vi ja scias.
SITTAH
Bst! Hafi!
HAFI
Al vi mem ĝin malenviu!
SITTAH
Al-Hafi, bst!
HAFI
La blankaj estis viaj?
Vi diras: „ŝak’!“
SITTAH
Feliĉe li ne aŭdas!
HAFI
Nun sekvos lia movo.
SITTAH
Diru do,
Ke mi la monon povas havi.
HAFI
Jes!
Vi ĝin ricevos, kiel jam kutime.
SITTAH
Ho, frenezul’!
HAFI
La ludo ja ne ĉesis!
Ankoraŭ vi ne perdis, Saladin!
SALADIN
Jes! Tamen! Pagu! Pagu!
Pagu! Pagu!
Jen via la reĝino.
SALADIN
Ne validas;
Eksiĝis el la ludo.
SITTAH
Fine diru,
Ke mi la monon tuj prenigi povas.
HAFI
Jes, certe! kiel ĉiam! — Tamen: eĉ
Se la reĝino ne valoras plu,
Vi tamen ne jam perdis.
SALADIN
Jes, mi perdis;
Mi volas!
HAFI
Tial! — Ludo kiel gajno!
Kaj gajno kiel pago!
SALADIN
Kio estas?
SITTAH
Nenio! Li volonte kontraŭstaras;
Li ŝajne estas iom enviema.
SALADIN
Nu? Ĉu pri vi? — Pri mia fratineto?
Vi, Hafi, estas enviema?
Eble!
Mi volus nomi mia ŝian cerbon,
Boneca esti tiom, kiel ŝi.
SITTAH
Sed ĉiam li korekte al mi pagis.
Li ankaŭ pagos nun. Do lasu lin! —
Foriru, Hafi! Mi serviston sendos
Pro mia mono!
HAFI
Ne! mi ne daŭrigos
La komedion! Li, sen tio, iam
Ĝin scios.
SALADIN
Kion? Kion do?
SITTAH
Al-Hafi!
Nu, kion vi promesis? — Ho, respektu
La vorton vian!
HAFI
Ĉu mi ja supozis,
Ke tio ĉi okazos?
SALADIN
Min sciigu!
SITTAH
Mi petas vin, Al-Hafi, modestiĝu.
SALADIN
Jen strange! — Kian intimaĵon varman,
Solenan, Sittah povus kun fremdulo,
Eĉ kun derviŝ’, prefere havi ol
Kun mi, kun sia frat’ samsanga? — Hafi,
Derviŝ’! Nun mi ordonas! Ekparolu!
Ho, frato mia, malgravaĵo tuŝu
Vin ne pli multe, ol ĝi ja valoras.
Vi scias, ke mi gajnis kelkajn fojojn
De vi la saman sumon, ŝakludante.
Kaj ĉar mi nun la monon ne bezonas;
Ĉar nun en via kaso ja la mono
Ne estas tro abunde, mi enlasis
La sumojn. Tamen vi pro ĝi ne zorgu.
Mi ja intencas ĝin donaci nek
Al vi, nek al la kaso, nek al Hafi.
HAFI
Ho, se nur estus tio!
SITTAH
Eĉ kromaĵo:
Eĉ tio restis en la kaso, kion
Krom tio iam vi por mi destinis.
Ĝi restis en la kaso de monatoj.
HAFI
Kaj krome?
SALADIN
Kio? — Tuj parolu!
HAFI
De kiam de l’ Egiptoj ni atendas
La monon,…
SITTAH
Ne aŭskultu!
HAFI
…ŝi ne nur
Neniom prenis…
SALADIN
Bonulin’! — Sed eĉ
Pruntdonis, jes?
Kortegon tutan ŝi
Subtenis, kaj vivkoston vian sola
Ŝi pagis.
SALADIN
Ha! Jen mia fratineto! Li ĉirkaŭprenas ŝin
SITTAH
Ja vi nur, frato, tiom min riĉigis,
Por tion povi.
HAFI
Kaj li ŝin estigos
Samgrade malriĉega, kiel estas
Li mem.
SALADIN
Malriĉa, mi? Ho, kiam mi
Pli multe havis, kiam pli malmulte?
Ĉevalo, vesto, glav’ kaj — unu Dio!
Sufiĉas tio! Kiam tio mankos?
Kaj tamen, Hafi, mi pro vi koleras.
SITTAH
Ho, ne koleru. — Kial mi ne povas
La patron tiel same senzorgigi?
SALADIN
Ha, Sittah, nun vi ree subpremegas
Gajecon mian! — Jes, al mi, por mi
Nenio mankas, povas manki. — Sed
Ja li malhavas, kaj ni ĉiuj sekve. —
Ho, diru, kion fari! — Egiptujo
Nin atendigos eble longe. — Kial,
Nur scias Di’. — La land’ kvieta estas. —
Limiĝi, ŝpari, ĉion mi ja volas,
Suferi eĉ, se tio tuŝas nur
Min mem, min mem nur, kaj se ne alia
Pro ĝi suferas. — Sed al kio helpos?
Ĉevalon, veston, glavon mi bezonas;
Kaj eĉ kun Di’ marĉandi mi ne povas.
Li jam sen tio nur malmulte havas:
Nur mian koron. — Sed kun la abundo
De via kaso, Hafi, mi treege
Kalkulis.
HAFI
Ha? Abundo? — Diru mem,
Ĉu vi ne estus ponardinta min,
Aŭ eĉ min sufokinta, se vi min
Trovinta estus kun abundo. Jes,
Kun tromporabo! tio estus ebla.
Do: kion ni nun faru? — Ĉu vi ne
Alie povis pruntepreni, ol
Ĉe Sittah?
SITTAH
Ĉu mi volis lasi preni
De mi privilegion tiun, frato?
Eĉ nun mi ĝin defendas. Mia kaso
Ne estas elĉerpita jam.
SALADIN
Pro Dio!
Ne tio! Ne! — Rapidu, Hafi, iru!
Pruntprenu kie ajn, de kiu ajn!
Promesu! garantiu! — Nur ne plu
De tiuj pruntu, kiujn mi riĉigis.
De tiuj prunti, ŝajnus repostulo.
Vizitu la plejavarulojn: ili
Volonte donos; ili bone scias,
Ke inter miaj manoj mon’ kreskegas.
Mi tiajn ja ne konas.
SITTAH
Mi ĵus pensis,
Ke laŭ la famo, Hafi, ja revenis
Amiko via.
HAFI
Kiu do amiko?
Do kiu estas?
SITTAH
La glorata judo!
HAFI
Glorata judo? Kaj de mi glorata?
SITTAH
Vi diris — mi tre bone rememoras
Esprimon vian — ke Kardio lia
El ĉiuj valoraĵoj al li donis
Abunde la plej grandan kaj la plej
Malgrandan.
HAFI
Mi ĝin diris? — Kion mi
Esprimi volis?
SITTAH
Saĝo: la plej granda.
La plej malgranda: Riĉo.
HAFI
Kio? Mi?
Pri judo? Mi? Pri judo mi ĝin diris?
SITTAH
Ĉu eble vi pri via Natan ne
Ĝin diris?
Jes! pri li! pri Natan! Jes! —
Mi ĵus pri li ne pensis. — Fakte? Li
Nun fine hejmen venis? — Sekve lia
Situacio ne malbona ŝajnas!
Jes: lin popolo nomis „la Saĝul’“
Kaj „la Riĉul’!“
SITTAH
„Riĉul’“ lin oni nomas
Nun pli ol iam. Tuta urbo laŭdas
La valoraĵojn, la trezorojn, kiujn
Kunportis li.
HAFI
Se ree li „Riĉulo“,
Li ree ankaŭ estas „la Saĝulo“.
SITTAH
Se eble, Hafi, vi kun li parolus?
HAFI
Pri kio? — Eble eĉ pri pruntedono?
Vi lin ne konas! — Prunti? — Lia saĝo
Ja estas, ke li ne pruntdonas.
SITTAH
Iam
Pri li vi pentris tutalian bildon.
HAFI
Li eble al vi pruntedonos varojn.
Sed monon? — Monon? ne! — Li estas judo
Ja tia, kiaj judoj ne ekzistas
Tre multaj. Nu, li estas saĝa, scias
Vivadi, bone ludas ŝakon. Sed
Laŭ bono kaj malbon’ li diferencas
Malmulte de aliaj judoj. — Lin
Ne priesperu. — Li al malriĉuloj
Ja donas, donas malgraŭ Saladin;
Ne tiom multe, sed tutsamvolonte
Kaj sen prefero. Li egalmezuras
Kristanon, judon, islamanon kaj
Eĉ parson[3].
SITTAH
Tia homo…
SALADIN
Kial do
Neniam mi pri tiu viro aŭdis?
SITTAH
…al Saladin ne pruntedonus? Ne
Al li, nur bezonanta por aliaj,
Ne por si mem?
HAFI
Ja judo Natan estas,
Malinda judo! — Ĝin al mi do kredu! —
Li tiom vin envias, eĉ ĵaluzas,
Ĉar vi donadas! Tute por si mem
Li volas ĉiun „Di’-vin-rekompencu“
De l’ tuta mond’. Nur tial li ne pruntas,
Ke ĉiam li donaci povu. Ĉar
La leĝ’ mildecon nur ordonas, ne
Komplezon, mildo lin estigas la plej granda
Malkomplezul’ de l’ mondo. Ni ja estas
De kelka temp’ ne plu amikoj bonaj;
Ne pensu tamen, ke pro tio eble
Mi juĝas lin maljuste. Certe ne!
Al ĉio ajn li taŭgas, jes! sed ne
Al tio; fakte ne. — Mi iru tuj,
Aliajn pordojn frapi. — Mi ekpensas
Pri unu maŭro, kiu estas riĉa
Kaj avarega. — Tuj mi iros, tuj!
Aŭ de malindulo!Kaj lia font’ pli havodona estas,
Kaj pli neelĉerpebla ol ĉerkejo
Monplena.
SALADIN
Li komercas, laŭ la famo.
SITTAH
Sombesto[4] lia paŝas ĉiujn vojojn,
Dezertojn ĉiujn; liaj ŝipoj naĝas
En ĉiuj akvoj. Iam tion diris
Al-Hafi mem, kaj rave li aldonis,
Ke tiom saĝe, bone tiu viro
Disponas pri la mono, kiun li
Saĝece, diligente enspezigas;
Ke plena estas de justeco lia
Spirito, kaj de virto lia koro,
Kaj ke li mem plenplena de belamo.
SALADIN
Kaj nun Al-Hafi juĝis tiel strange,
Malvarme.
SITTAH
Ne malvarme, embarase.
Li ŝajne timis, pri li diri laŭdon,
Kaj tamen volis ne mallaŭdi lin.
Aŭ ĉu de tiu gent’ eĉ plejbonulo
Ne povas malkonfesi sian genton?
Ĉu tio fakte estas? Ĉu Al-Hafi
Do ĉi-rilate devas honti pri
Amiko sia? — Estu kiel ajn! —
Li estu pli ol jud’ aŭ malpli! Se
Li estas riĉa: tio nin sufiĉas!
Ŝi eble ne jam vidis nin…
RECHA
Nun ŝi
Nin vidas.
NATAN
Kaj jam pli rapide paŝas.
Do nun kalmiĝu!
RECHA
Ĉu vi ekdezirus
Filinon, kiu nun ja estus kalma?
Kaj ne sopirus lin, al kiu ŝi
La vivon dankas? tial al ŝi karan
Nur, ĉar al vi unue ŝi ĝin dankas.
NATAN
Mi volus ne alia vin, ol tia;
Eĉ se mi scius, ke en via koro
Troviĝus io tut-alia.
RECHA
Kio,
Ho patro?
NATAN
Vi demandas? tiom honte?
Ho, kio ajn en via koro kuŝas,
Natur’ ĝi estas kaj virgec’. — Ne zorgu.
Mi ankaŭ ja ne zorgas. Nur promesu:
Se iam via koro sin deklaros
Pli klare: Recha, ĝin al mi ne kaŝu!
Recha
Eĉ la ideo, eble al vi kaŝi
La senton mian, ege min tremigas.
NATAN
Sufiĉas! — Glatigite kaj finite! —
Jen estas Daja. Kion vi sciigas?
Ankoraŭ sub la palmoj li promenas,
Sed tuj li tiun muron ĉirkaŭiros. —
Jen li!
RECHA
Kaj ŝajne li ne scias, kien?
Ĉu rekte? ĉu malsupren? ĉu maldekstren?
Ĉu dekstren?
DAJA
Ne; li certe ĉirkaŭiros
La monaĥejon, kaj li tiukaze
Ĉi-preterpaŝos.
RECHA
Prave! — Ĉu vi lin
Parolis? — Kiel li kondutis?
DAJA
Same.
NATAN
Plej bone estos, se li vin ne vidos.
Ekstaru malantaŭe; aŭ, pli bone,
Eniru.
RECHA
Unu vidon nur! — Barilo
Lin kaŝas, ho!
DAJA
La patro estas prava:
Envenu! Tuj! Se li vin vidos, eble
Li tuj reiros.
RECHA
Ha, la plektbarilo!
NATAN
Kaj se subite li el ĝi elpaŝos:
Ne estas eble, ke li vin ne vidos.
Do iru for!
Jes, venu! De fenestro
Ni povos ilin rigardadi.
RECHA
Jes? Ambaŭ eniras
5a SCENO NATAN kaj baldaŭ poste la TEMPLANO.
NATAN Mi preskaŭ timas la strangulon. Preskaŭ Min frapas lia kruda virto. — Strange, Ke unu homo tiom embarasas Alian! — Ha, li venas. — Jes, je Dio! Junulo kvazaŭ viro. AI mi plaĉas La bona, spita vid’! la forta paŝo! La ŝel’ maldolĉa povas esti, sed La kerno, ne! — Sed kiam mi jam vidis…? Pardonu, nobla Franko ...
TEMPLANO He? NATAN Permesu . .. TEMPLANO Do kion, judo? Nu? NATAN Ke mi arogas,
Al vi paroli. TEMPLANO Tio min ne tuŝas!
Do kio?
71 NATAN
Ne grimacu kaj ne paŝu
Fiere, malestime preter viro,
Ŝuldanta al vi dankon ĝis la morto.
TEMPLANO
Pro kio ? — Mi divenas! Ĉu vi estas…?
NATAN
Mi estas Natan, patro de l’ knabino,
Savita el la fajr’ per via faro.
Mi venas…
TEMPLANO
Ne por danki, mi vin petas.
Pro tiu malgravaĵo mi jam devis
Toleri tro da dank’. — Precipe vi
Al mi neniom ŝuldas. — Ĉu mi sciis,
Ke estas la knabin’ filino via?
La devo estas de Templano, helpi
Al kiu ajn estanta en danĝero.
Kaj krome: mia vivo tiutempe
Min nur malhelpis. Kaj volonte mi
Ekkaptis la okazon, por ĝin riski
Por san’ kaj vivo de alia homo;
De hom’ alia, eĉ se tiu estis
Nur judidino.
NATAN
Grande! — Grande, jes,
Kaj abomene! — Sed la sekvo estas
Ja klara: la grandec’ modesta savas
Sin post la abomenon por eviti
Admiratecon. — Kaj se ĝi tiome
Malŝatas, esti admirata: kion
Ĝi malpli do malŝatos? — Ho, sinjoro,
Se vi ne estus fremda kaj kaptita,
Mi ne arogus, tiel vin demandi.
Sinjoro, ho, ordonu, diru: kiel
Mi povus servi vin?
TEMPLANO
Neniel!
NATAN
Mi
Riĉulo estas.
TEMPLANO
Riĉa jud’ pro tio
Ne estas judo bona.
NATAN
Ĉu vi tial
Ne povas uzi tion, kion bonan
Li havas? uzi la riĉaĵojn liajn?
TEMPLANO
Nu, tion mi ne volas tute nei,
Jam pro mantelo mia. — Iam, kiam
Ĝi estos tute eluzita kaj
Nek drapo, nek kunkudro plu valoros,
Mi venos, por de vi pruntpreni monon
Aŭ drapon. — Ne rigardu malbonmiene! —
Mi ne jam celas vian poŝon! Mia
Mantelo ja ankoraŭ iom taŭgas.
Nur tiu ĉi angulo jam posedas
Makulon; estas eta bruldifekto.
Kaj ĝi estiĝis, kiam mi elportis
Filinon vian el la fajro.
NATAN
Strange:
Makulo tia, tia bruldifekto
Atestas pli favore eĉ pri viro,
Ol lia propra buŝ’! — Mi volus kisi
Makulon tiun! — — Estis malgraŭvole!
TEMPLANO
Nu kio?
NATAN
Larmo sur ĝin falis.
TEMPLANO
Lasu!
Surfalis multaj gutoj jam. (Sed preskaŭ
La jud’ min embarasas!)
NATAN
Ĉu vi ne
Bonvolus foje sendi la mantelon
Al mia filineto?
TEMPLANO
Kaj pro kio?
NATAN
Ŝi ankaŭ sian buŝon sur ĝin premu.
Ĉar brakĉirkaŭi la genuojn viajn
Ŝi certe vane nur deziras.
TEMPLANO
Judo! —
Ĉu — Natan? — Vere, Natan, vi esprimas
Bonege — akre — viajn pensojn — tre
Akrege — vi min embarasas — mi…
NATAN
Ho, ŝajnu kaj ŝajnigu kiel ajn —
Mi tamen konas vin. Vi estas tro
Honesta, bona por ĝentila esti.
Knabino — sentoplene; senditino —
Serveme; kaj la patro — malproksime.
Vi zorgis pro reputacio ŝia,
Evitis ŝian dankon por — ne venki.
Pro tio mian dankon —
TEMPLANO
Mi konfesas,
Ke vi la pensojn de Templanoj konas.
NATAN
Nur de Templanoj? nur ĉar ĝin postulas
La regularo de ordeno sankta?
Mi scias, kiel pensas bonaj homoj,
Kaj ke posedas tiajn ĉiuj landoj.
TEMPLANO
Kun diferencoj, kompreneble.
NATAN
Jes.
Pri vest’, kolor’, staturo diferencoj.
TEMPLANO
Kaj diference tie kaj ĉi tie.
NATAN
Ho, jen ne granda diferenco, tamen.
Bezonas vastan ejon grandkorulo,
Kaj multaj, tro proksimaj, reciproke
Disbatas siajn branĉojn. — Mezbonuloj
De nia speco ĉie multaj estas.
Nur: unu ne kritiku la alian;
Tubero ne malamu ŝvelitaĵon;
Kaj la monteto ne forgesu, ke
Ĝi estas ja ne sola sur la tero.
Komparoj bonaj! — Sed ĉu vi ne konas
Popolon, kiu tiel kritikadis
Unua? — Ĉu vi scias, kiu gento
Unua nomis sin la elektita?
Kaj se mi — kvankam mi popolon tiun
Ne malamegas — tamen malestimas
Ĝin pro fiero jena, kiun ĝi
Transdonis al kristan’ kaj islamano —:
Nur ĝia Dio estas vera Dio —? —
Vi miras, ke kristano, mi, Templano,
Parolas tiel? — Kiam do kaj kie
Fanatikeco tiu: havi Dion
Plej bonan kaj surpremi lin al ĉiuj,
En formo plej terura, montris sin
Pli ol ĉi tie, pli ol nun? — Al kiu
La vido nun, ĉi tie ne klariĝas…
Sed kiel ajn! — Forgesu la parolojn
Kaj lasu min! Li volas foriri
NATAN
Ho, nun eĉ pli proksime
Mi ligos min al vi! — Ni nepre devas
Ekamikiĝi! — Kiom ajn malamu
Popolon mian! — Nian genton ni
Ja ne elektis. — Ĉu ni estas nia
Popolo? — Kio do: popolo?
Ĉu judo kaj kristan’ ne estas homo
Pli frue ol kristan’ kaj judo? — Ho!
Vi estas unu inter tiuj ja,
Al kiuj jam sufiĉas, esti homo!
TEMPLANO
Jes, tia estas mi! — Ho, donu manon!
Mi hontas, ke mi vin ne tuj ekkonis!
Kaj mi pri ĝi fieras! — Nur vulgaron
Malofte ni malkonas.
TEMPLANO
Kaj la raron
Malsimple ni forgesas. — Natan,
Ni devas, devas amikiĝi!
NATAN
Jam
Okazis. — Kiom ĝojos mia Recha! —
Kaj kian gajan perspektivon vidas
Okulo mia! — Ho, nur konu ŝin!
TEMPLANO
Mi tion sopiregas! — Kiu jen
Elkuras vian domon? — Ĉu ne Daja?
NATAN
Jes, jes! Sed tiom time?
TEMPLANO
Ĉu al Recha
Okazis io?
6a SCENO LA SAMAJ kaj DAJA, rapidece.
DAJA Natan! Natan! NATAN Nu? DAJA Pardonu, via moŝto, ke mi vin Malhelpas. NATAN Kio estas?
77 TEMPLANO
Kio estas?
DAJA
Sultano sendis. La sultano volas
Paroli vin. — Ho, la sultano!
NATAN
Min?
Li volos scii, kion novan mi
Alportis. — Diru, ke malmulte aŭ
Nenion ja ĝis nun mi elpakigis.
DAJA
Ne, li ne volas vidi, sed paroli
Kun vi persone kaj plejplej rapide.
NATAN
Mi venos. — Ree nun foriru, Daja.
DAJA
Ne ekkoleru, ho sinjora moŝto. —
Ni tiom ĉagreniĝas: kion la
Sultano volas? Ŝi eniras
NATAN
Mi ĝin baldaŭ scios.
7a SCENO NATAN kaj la TEMPLANO.
TEMPLANO Cu vi lin do ne konas? tio estas: Persone? NATAN Saladin? Ne jam. — Mi ne Evitis, nek klopodis, lin ekkoni.
La famo tro lin laŭdis tiel, keMi pli volonte volis kredi, ol
Mem vidi. — Tamen nun — ĉar fakto pruvas —
Li per indulg’ al via vivo…
TEMPLANO
Jes!
Jen vere fakto. — Mia vivo estas
Donaco lia ja.
NATAN
Per kiu li
Al mi donacis du-, trioblan vivon.
Jen kio ŝanĝis ĉion inter ni,
Kaj ĉirkaŭ min ŝnuregon ĵetis, kiu
Al li ĝismorte min katenas. — Mi
Apenaŭ povas priatendi, kion
Unue li al mi ordonos. Mi
Je ĉio estas preta, ja, eĉ preta
Konfesi, ke pro vi mi tia estas.
TEMPLANO
Ĝis nun mi mem ne povis al li danki.
Mi tamen ofte penis, lin renkonti.
Al li impreso mia venis same
Rapide, kiel ĝi remalaperis.
Li eble eĉ pri mi jam ne memoras;
Kaj tamen: unufoje li almenaŭ
Pri mi memori devos, por decidi
Pri mia sorto. — Ne sufiĉas, ke
Pro li ankoraŭ mi ekzistas, vivas
Per lia volo: nun mi atendadu,
Laŭ kies volo mi vivadi devos.
NATAN
Jes, prave. — Des pli multe mi rapidu. —
La interparolado eble eĉ
Ebligos, vin mencii. — Do pardonu:
Mi kuras. — Kiam, kiam ni vin vidos
Ĉe ni?
TEMPLANO
Laŭ via volo.
NATAN
Ne, laŭ via!
TEMPLANO
Hodiaŭ jam.
NATAN
Kaj via nom’, mi petas?
TEMPLANO
Ĝi estis — estas Kurd von Staŭffen — Kurd.
NATAN
Von Staŭffen? — Staŭffen? — Staŭffen?
TEMPLANO
Kial ĝi
Vin frapas?
NATAN
Staŭffen? — Ĉu de tiu gent’
Jam kelkaj…?
TEMPLANO
Jes! Ĉi tie estis, putras
Jam kelkaj idoj de ĉi tiu gento;
Eĉ mia onklo — ne! eĉ mia patro. —
Sed kial do vi min rigardas pli
Kaj pli fiksege?
Ho, nenial! Ĉu min
Lacigi povas, vin rigardi?
TEMPLANO
Mi
Do iros for! — Rigard’ de esploranto
Eltrovis ofte pli ol li intencis.
Mi tion timas, Natan. — Ni nin konu
Per tempodaŭro, ne per scivolemo. Li iras for
NATAN
„La esploranto trovis ofte pli
Ol li intencis“. — Fakte ŝajnas, kvazaŭ
En mia kor’ li legus. — Fakte jes,
Jen kio povus eĉ al mi okazi. —
Ne nur statur’ kaj paŝ’ de Wolf; eĉ voĉo!
Ekzakte tiel Wolf la kapon tenis;
Eĉ same li la glavon kaptis; kaj
Eĉ tiel Wolf ekpalpis siajn brovojn,
Por kvazaŭ kaŝi de l’ okul’ la fajron. —
Kaj tiaj bildoj enbatitaj povas
En ni dormadi longan tempon, ĝis
Ke sono, vorto ilin vekas! —
Von Staŭffen! — Jes! — Filnek kaj Staŭffen.
Ho, baldaŭ pli ekzakte mi ĝin scios.
Sed nun al Saladin. — Sed kio? ĉu
Jen Daja ne aŭskultas? — Venu, Daja!
Ke vi nun estas lia defterdar’.
Mi vin kompatas. — Sed mi ne ĉeestu!
Mi tuj foriros. — Vi jam scias, kien.
Vi konas mian vojon. — Ĉu mi ion
Por vi aranĝu sur la vojo? Vi
Pri mi disponu. — Sed ne estu plio,
Ol kion povas porti tutnudulo.
Parolu tuj, mi iros.
NATAN
Ne forgesu,
Al-Hafi, ke mi ja neniom scias.
Pri kio vi babilas?
HAFI
Vi do tuj
Kunportos viajn sakojn?
NATAN
Sakojn?
HAFI
Nu,
La monon, kiun vi al li pruntdonu.
NATAN
Nenio kroma?
HAFI
Ĉu mi do ĉeestu,
Ke tagon li post tago vin elĉerpos
Ĝis la piedfingroj? Ĉu mi do ĉeestu,
Ke malŝparemo pruntas, pruntas, pruntas
De la aliatempe ĉiam plena
Garbejo de la saĝa mildo, ĝis
Ke eĉ en ĝi naskita mus’ malriĉa
Ekmortmalsatas? — Ne al vi imagu,
Ke tiu, kiu volas vian monon,
Konsilon vian sekvos! — Li, kaj sekvi
Konsilon! — Kiam Saladin permesis,
Ke oni lin konsilu? — Aŭdu, kio
Ĵus ekokazis.
NATAN
Nu? — Mi vin aŭskultas.
HAFI
Mi al li venas, kaj li ĝuste ŝakon
Kun la fratino ludis. — Sittah ludas
Bonete, kaj la ludo, kiun li
Jam kredis, jam deklaris eĉ perdita,
Ankoraŭ tie staras. — Mi rigardas
Kaj vidas, ke ĝi tute ne jam estas
Perdita!
NATAN
Jen por vi eltrovitaĵo!
HAFI
Li nur bezonis movi per la reĝo
Al la soldato, kaj — se mi nur povus
Al vi ĝin montri!
NATAN
Ho, mi vin ja kredas!
HAFI
La tur’ libera estus, kaj ŝi perdus.
Mi ĉion tion al li montri volas
Kaj lin alvokas.
NATAN
Sed li ne konsentas?
Eĉ ne aŭskultas! Male: malestime
Li ĉion kuneĵetas!
NATAN
Ĉu do eble?
HAFI
Li diras, ke li volas esti mat’!
Li volas! Ĉu jen ludo?
NATAN
Certe ne!
Jen ludo per la ludo.
HAFI
Tamen ili
Ne ludis bagatele.
NATAN
Kio: mono?
Jen malgravaĵo. Sed vin tute ne
Aŭskulti! — Pri afero tiom grava
Vin tute ne aŭskulti! — Ne admiri
Vidsenton vian kvazaŭ ja aglecan!
Jen la venĝinda faro, ha! — Ĉu ne?
HAFI
Ja, ne! Mi tion nur rakontas, por ke
Vi vidu, kian kapon li posedas. —
Nu, unuvorte, mi ĝin ne eltenas!
Al ĉiuj kotaj maŭroj jen mi kuras,
Por vidi, kiu iom pruntedonos.
Mi, kiu por mi mem neniam petis,
Por li nun prunteprenu. Pruntepreni
Ne estas pli’ ol almozpeti: same,
Tutsame kiel pruntedon’ uzura
Nur estas ŝtelo. — Inter miaj anoj
Ĉe l’ Ganges mi ĉi ĉion ne bezonas,
Eĉ ne peranto estas. — Ĉe la Ganges,
Ĉe l’ Ganges nur ekzistas homoj. Sed
Ĉi tie vi nur sola estas inda,
Vivadi ĉe la Ganges. — Ĉu vi volas? —
Al li postlasu simple la rubaĵon
De li celatan. — Iom li post iom
Sen tio ĝin ja rabos. — Mi al vi
Havigos delkon[5]. — Venu!
NATAN
Nu, mi pensas,
Ĉi ĉio restos ja por fari. — Sed
Mi ĝin pripensos.
HAFI
Kio do? — Pripensi? —
Ne pripensote estas!
NATAN
Nur ĝis kiam
Mi de l’ sultan’ revenis; ĝis ke mi
Adiaŭdiris…
HAFI
Kiu pripensadas,
Motivojn serĉas, por ne fari. — Kiu
Ne tuj decidas, vivi per si mem,
Jen kiu vivas sklavo de aliaj
Ĝis morto. — Tamen: kiel ajn! — Adiaŭ! —
Laŭ plaĉo agu. — Nia voj’ disiĝas.
NATAN
Al-Hafi, ĉu antaŭe vi ne volas
Glatigi vian konton?
Sensencaĵo!
La kaso kalkuladon ne valoras;
La konton garantios — vi kaj Sittah. Li foriras
NATAN
Mi garantios! — Bona, nobla, brava —
Do kiel mi lin nomu? — Vera reĝo
Nur sole estas vera almozulo!
- ↑ Al la ortodoksaj Islamanoj estas malpermesite, formi bildojn. Tial ili ankaŭ ne uzas ŝakfigurojn, sed ŝtonojn, kiuj havas surskribojn montrantajn la valoron. Tiajn ŝtonojn ĝenerale uzis Saladin, ludante kun la Iman, la kantoro de la moskeo. Ankaŭ ĉi-foje, por la ludo kun la fratino, oni donis al li ĉi tiujn ŝtonojn, kiuj postulas pli multe da atento, ol ŝakfiguroj.
- ↑ La senco de ĉi tiu verso ankaŭ en la Germana teksto ne estas klara.
- ↑ parso = fajro-adoranto.
- ↑ sombesto = G: Saumtier; A: sumpter horse; F: bête de somme; I: bestia da soma.
- ↑ Vesto de derviŝo.