Natan la Saĝulo/Akto unua
Damasko plej zorgeme mem elektis
Por vin ĝojigi.
DAJA
Se vi donaci nur, donaci povas!
NATAN
Akceptu same ĝoje — kaj silentu!
DAJA
„Silentu“! — Kiu dubas, ke vi estas
La honesteco kaj bonfaro mem?
Kaj tamen…
NATAN
Jen via penso!
DAJA
Pli bone scias.
NATAN
Do silentu!
DAJA
Por punindaĵ’, ĉi tie okazanta,
Kaj kiun mi ne povas aliigi
Kaj ne malhelpi, vi respondu!
NATAN
Sed kie nun ŝi estas, restas? — Daja,
Se vi min trompis! — Ĉu do Recha scias,
Ke mi alvenis?
DAJA
Ankoraŭ tremas ĉiu ĝia nervo,
Kaj ĝia fantazio pentras fajron
Al ĉiu pens’. En dormo ŝi maldormas,
Kaj en maldorm’ spirito ŝia viglas:
Jen eĉ ne besto, jen pli ol anĝelo!
NATAN
Ho, kompatinda! Kio estas homo!
DAJA
Longtempe, kun okul’ fermita, kuŝis
Ŝi ĉi-matene, kvazaŭ morta. Eke
Ŝi kriis: „Jen de l’ patro la kameloj!
Aŭskultu! Jen eĉ kara voĉo lia!“
Kaj ree obtuziĝis ŝia vido.
La kapo, senigita de apogo,
Sur la kusenon falis. — Mi elkuris!
Kaj jen! vi fakte venis, fakte venis!
Ne estas strange! La animo ŝia
Ja estis nur ĉe vi — kaj li.
NATAN
Ĉe kia „li“?
DAJA
Ŝin savis.
NATAN
Ho, kiu savis mian Recha’n? Kiu?
DAJA
Templano juna estas; venigita
Kaptito tien ĉi malmultajn tagojn
Antaŭe. — Saladin lin amnestiis.
NATAN
Templano, kiun la sultano lasis
Vivanta? Per miraklo malpli granda
Ne estis ŝi savebla? Dio!
Ne estus li riskinta l’ vivon propran,
Ŝi estus sian per la fajr’ perdinta.
NATAN
Do kie, Daja, estas la noblulo?
Ho kie? Gvidu min al liaj piedoj.
Vi espereble al li donis ĉiujn
Trezorojn, kiujn mi postlasis? Ĉiujn!
Promesis kromajn?
DAJA
Ne! Ni ja ne povis.
NATAN
Ne?
DAJA
Foriris li: kaj ni ne scias, kien.
Sen scio pri la dom’, nur direktate
De l’ aŭdo; kun mantelo disiĝanta
Tra flam’ kaj fum’ li saltis al la voĉo,
Vokanta nin por helpo. Jam ni kredis
Lin pereinta, sed el flam’ kaj fumo
Subite li alpaŝis nin, portante
Ŝin sur la fortaj brakoj. Ne tuŝate
De la ĝojkrioj niaj dankaj, li nun
Demetas ŝin, ŝoviĝas inter l’ homojn —
Kaj malaperas!
NATAN
Sed vi lin revidis?
DAJA
La postajn tagojn li ja promenadis
Sub tiuj palmoj, kiuj ombrumadas
De la Savinto sankta la tombejon.
Mi ĝoje proksimiĝis, dankis, petis;
Proponis unufoje nur revidi
La pian kreitaĵon, kiu estas
Sen trankvilec’, ĝis ke ŝi plori povis
Por danko ĉe piedoj liaj.
NATAN
Kaj?
DAJA
Sed vane! Li la petojn malatentis;
Per sarkasmaĵoj nur li min verŝumis.
NATAN
Kaj fortimigis vin…
DAJA
Mi ĉiutage ree proksimiĝis
Kaj lasis min primoki ĉiutage.
Ho, kiom mi suferis! Kaj volonte
Mi estus suferinta multe pli!
Sed jam de longa temp’ li ne plu venas
Viziti la tombejon de l’ Savinto.
Neniu scias, kie nun li estas. —
Vi miras? Vi meditas?
NATAN
L’ efikon de ĉi ĉio sur l’ animon
De mia Recha. Esti forpuŝata
Kaj tamen altirata! — Kor’ kaj kapo
Tutcerte disputadas, ĉu malamo
Aŭ ĉu melankolio fine venkos.
Neniu ofte venkas: Fantazio
Aliĝas kaj revulojn faras,
Ĉe kiuj jen la kapo ludas rolon
De koro, jen la kor’ de l’ kap’ la rolon.
Malbona ŝanĝo! Se mi ne eraras,
La lasto jam okazis: Recha revas!
DAJA
Sed tiom pie, ĉarme!
NATAN
Sed ŝi revas!
DAJA
Precipe unu, nu — kapricon ŝi ja
Dorlotas: La Templano, ŝi asertas,
Ne estas hom’ surtera, ne homido;
El la anĝeloj — sub, protekto, kies
De l’ infaneco la koreto ŝia
Jam kredas esti — unu ekelpaŝis
En formo de Templan’ el nubo sia,
Kaŝanta ĝenerale lin, ŝvebanta
Eĉ ĉirkaŭ ŝi en fajr’. Ne ridu! Lasu
Al ŝi revaĵon tiun, ridetante,
Pri kiu jud’, kristan’ kaj islamano
Samopinias — la revaĵon dolĉan.
NATAN
Al mi eĉ dolĉan! — Iru, Daja, vidu,
ĉu ŝi bonfartas, min paroli povas.
Kaj poste mi elserĉos la kaprican
Protekt-anĝelon. Kaj se li bonvolas
Ankoraŭ esti inter ni surtere
Kaj montri tian strangan templanecon,
Mi certe trovos lin kaj alvenigos.
DAJA
Ne tro esperu!
La dolĉa revo al pli dolĉa vero,
Ho, tiam…! Daja, kredu min: la homo
Preferas ĉiam homon al anĝelo. —
Vi certe ne koleros ja pri mi,
Se prianĝela revantin’ saniĝos.
DAJA
Bonulo kaj samtempe malbonulo!
Mi iros! — Aŭdu! vidu! — Jen, ŝi mem!
En akvo morti al mi ŝajnas savo,
Plezuro, refreŝiĝo. — Sed ja vi
Ne dronis! Kaj ja mi, mi ne mortbrulis!
Ho, kiom ĝoju ni kaj gloru Dion!
Li portis vin kaj portis la boaton
Sur la flugiloj de la nevideblaj
Anĝeloj trans riverojn la perfidajn.
Li igis la anĝelon mian porti
Videble min tra fajro sur la blankaj
Flugiloj siaj.
NATAN
Jes, la mantelo blanka disiĝanta
De la Templan’.
RECHA
Min porti tra la fajro per flugiloj
La siaj. — Jes, vizaĝ’ kontraŭ vizaĝo
Anĝelon elizean vidis mi,
Anĝelon mian!
NATAN
Kaj ne plibelon vidus vi sur li,
Ol li sur vi.
RECHA
Al la anĝelo aŭ al vi?
NATAN
Se homo nur natura, ĉiutaga
Al vi farinta estus tiun servon:
Por vi li devus ja anĝel’ fariĝi!
Anĝel’ ne tia! Ne! Anĝelo vera;
Li certe estis vera! — Ĉu ne vi,
Vi mem instruis min, ke ja ekzistas
Anĝeloj, kaj ke Dio eĉ miraklas
Pro l’ bon’ de tiuj, kiuj Dion amas?
Mi lin ja amas!
NATAN
Por vi kaj viaspecaj li miraklas
Ja ĉiuhore, kaj li tion faris
Jam de eterne.
RECHA
Bone tio sonas!
NATAN
Nu, ĉar ja ŝajnus nepre triviale,
Se vera, homa nur Templano estus
Savinta vin: ĉu tial malpli estus
Miraklo do? — Miraklo pleja estas,
Ke la mirakloj vere veraj tiel
Malstrangaj por ni povas, devas esti.
Sen tiu ĉi miraklo ĝenerala
La meditanta homo ja ne nomus
Miraklo tion, kion tiel nomus
Infanoj nur, ĉar tiuj nur rigardas
Plejstrangon kaj plejnovon.
DAJA
Intencas diskrevigi per tielaj
Subtilegaĵoj ŝian cerbon tro jam
Streĉitan?
Miraklo ne sufiĉe granda, ke
Ŝin savis homo, kiun devis savi
Mem grandmiraklo? Jes, miraklo granda!
Ĉar kiu aŭdis jam, ke Saladin
Templanon indulgumis? Aŭ ke iam
Templano jam de li esperis, petis
Indulgon? aŭ eĉ nur al li proponis
Por sia liberec’ pli ol la zonon,
Portantan lian feron aŭ ponardon?
RECHA
Jen, tio min pravigas! — Do pro tio
Ne estis li Templan’, nur tia ŝajnis. —
Ĉar se Templan’ kaptita ĉiam nur
Por certa morto venas al Jeruzalem,
Kaj se neniu en Jeruzalem
Libera estas: kiel dum la nokto
Min povis savi tia?
NATAN
Parolu vi nun, Daja. Mi de vi
Ja aŭdis, ke kaptita li alvenis.
Sendube vi pli multe pri ĝi scias.
DAJA
Jes. — Tion oni diras; sed cetere
La fam’ asertas, ke l’ sultan’ indulgis
Pro tio la Templanon, ke similas
Li unu fraton, kiun li prefere amis.
Sed ĉar jam antaŭ dudek jaroj mortis
Ĉi tiu frat’ — la nomon mi ne scias,
Kaj mi ne scias, kio li fariĝis —
Ĉi ĉio ŝajnas tute ne kredebla,
Kaj ne verŝajna estas la afero.
Aj, Daja, kial estas nekredebla
La famo? Ĉu por kredi eĉ prefere
Pli nekredeblan ion? — Tio ankaŭ
Okazas. — Kial Saladin ne povis
En temp’ malnova speciale ami
Ĉi tiun fraton? Li gefratojn siajn
Ja ĉiujn tiom amas. — Ĉu ne ofte
Similaj estas du vizaĝoj? — Ĉu
Impres’ malnova devas tut-perdiĝi? —
Ĉu samo ne plu povas sam-efiki? —
De kiam? — Kio estas nekredebla? —
Mi scias, saĝa Daja, vi ne kredus
Ĝin plu miraklo, kaj mirakloj viaj
Bezon…, pardonu min, meritas fidon.
DAJA
Vi mokas!
NATAN
Sen tio, Recha, via savo restas
Miraklo, eble nur al tiu, kies
Ludado — aŭ eĉ moko — estas, gvidi
Decidojn plej severajn kaj projektojn
Senbridajn de regantoj per fadenoj.
RECHA
Se mi erarus! Tion mi ne ŝatas.
NATAN
Sed vi volonte lasas vin instrui. —
Aŭskultu: Frunto ĝuste tiuvolba;
Aŭ naz’ hazarde tia, ne alia;
Du brovoj tiu- aŭ ĉi-tiuformaj
Sur akra aŭ malakra ost’; linio,
Angulo, fendo, sulko aŭ makulo,
Nenio, sur vizaĝ’ de Eŭropano,
Kaj vin ne brulas fajro en Azio!
Ĉu tio ja ne estas jam miraklo,
Mirakl-avidaj homoj? Kial do
Vi speciale mendas eĉ anĝelon?
DAJA
Ĉu malutilas — Natan, min pardonu —
Prefere tamen pensi, ke anĝelo
Ol ke homido estas la savinto?
Ĉu al la kaŭz’ nekomprenebla de
La savo oni pli proksima sin
Ne kredas?
NATAN
El fero volas esti ellevata
El ardo per pinĉil’ arĝenta, por
Al si imagi, esti mem arĝenta!
Kaj vi demandas min, ĉu malutilas?
Al kio helpas? mi demandi povus. —
La „kredi sin ĉe Dio pli proksima“
Ja estas sensencaĵo aŭ blasfemo. —
Sed: malutilas; eksterdube malutilas! —
Aŭskultu min. — Ĉu ne: al la estaĵo
Savinta vin — ĉu homo, ĉu anĝelo —
Vi ambaŭ volus, aŭ vi speciale,
Volonte fari multajn grandajn servojn? —
Ĉu ne? — Nu, al anĝelo, kiajn servojn
Eĉ grandajn servojn oni povus fari?
Al li vi povas danki, ĝemi, preĝi,
Aŭ disfandiĝi pro pri li ekstazo;
Aŭ fasti je la tag’ de lia festo;
Almozojn doni. — Jen nenio. — Ĉar al
Mi ŝajnas, ke vi mem kaj l’ proksimulo
Per tio gajnas multe pli ol li.
Lin ne grasigas via fasto; lin
Donacoj viaj ne riĉigas; kaj la
Ekstaz’ ne plialtigas lin; la fido
Ne plifortigas lin. Ĉu jes? — Sed hom’…!
DAJA
Jes fakte, oni havus ja pli multajn
Okazojn por al homo fari bonon.
Kaj Dio scias, ke ni estis emaj!
Sed li ja volis, eĉ bezonis ja
Nenion tute; por si, per si tiom
Modera estis li; anĝelo tiel
Nur estas.
RECHA
Kiam eĉ li malaperis…
NATAN
Do kiel? — Malaperis? — Ĉar sub palmoj
Li ne plu videbliĝis? — Aŭ ĉu vi
Jam fakte kaj denove serĉis lin?
DAJA
Ne, tion ne.
NATAN
Pro kio malutilas! — Revulinoj
Kruelaj! — Se l’ anĝelo — malsaniĝis?
RECHA
Malsana, ho!
DAJA
Malsana, ho!
RECHA
Ho, Daja! — Mia frunto, ĝenerale
Varmeta — palpu! — estas nun glacia.
Li estas Franko, juna, ne kutimis
Al nia la klimato; ne kutimis
Al laboreg’, malsat’, maldorm’…
RECHA
Malsana!
DAJA
Ke estas eble, Natan ja nur diris.
NATAN
Nun jen li kuŝas, sen amik’, sen mono,
Por pagi la amikojn.
RECHA
Patro mia!
NATAN
Sen flego, sen konsilo, sen konsolo,
Doloro lin sieĝas kaj — la morto!
RECHA
Ho, kie?
NATAN
Pro ino, kiun li ne vidis, konis…
Li estis homo…
DAJA
Natan, ŝin kompatu!
NATAN
Ne volas koni, nek plu vidi la
De li savitan — por al ŝi ŝparigi
La dankon…
DAJA
Ŝin indulgu!
Revidi ŝin — krom se li eble devos
Ŝin savi el danĝero duan fojon —
Ĉar li ja estas hom’…
DAJA
Sufiĉe! Vidu!
NATAN
Al kiu la morthoron nur dolĉigas
Konscio pri la far’.
DAJA
Vi ŝin mortigas!
NATAN
Vi tiel povus lin mortigi. — Recha!
Vi kuracilon, ne venenon, glutas.
Li vivas, aŭdu! — estas ne malsana,
Eĉ ne!
RECHA
Ĉu ne? — Ne morta? ne malsana?
NATAN
Ne morta, certe! Di’ sur ter’ kompensas
La bonon tie ĉi faritan. — Ĉu vi
Komprenas, ke pli simple estas revi,
Ol bone agi? ke senforta hom’
Volonte revas, por ke li bezonu
Ne bone agi — kvankam kelkafoje
Li mem ja la intencon ne konscias —?
RECHA
Ho, patro mia! Plu neniam lasu
Min sola. — Ĉu ne vere: eble li
Nur forvojaĝis? —
Jen, vidu, islamano ekzamenas
Avide la kamelojn ŝarĝumitajn.
Ĉu vi lin konas?
DAJA
Estas la derviŝo.
NATAN
He?
DAJA
La derviŝo, via ŝakkunulo!
NATAN
Al-Hafi? Jen Al-Hafi?
DAJA
Nun trezorestro.
NATAN
Jen li! — Jes, li! — Al ni li proksimiĝas.
Eniru tuj! — Nu, kion mi ekaŭdos!
Eĉ multe, jes! — Sed ĉiam mi ja pensis,
Derviŝ’ — derviŝo vera — el si volas
Nenion lasi fari.
DERVIŜO
Ke mi ne estas vera, povas esti.
Se oni devas tamen…
NATAN
Neniu devi devas! Kaj do kion
Derviŝo devus?
DERVIŜO
Kaj kion krome li ekkonas bona.
NATAN
Je nia Di’! Vi estas prava! — Viro,
Mi ĉirkaŭprenu vin! — Ni ja amikoj
Ankoraŭ estas?
DERVIŜO
Min, kio mi fariĝis?
NATAN
Malgraŭ tio!
DERVIŜO
Ĉu mi ne eble estas altrangulo
Vin malkonvena?
NATAN
Derviŝo restis! Ĉar la altrangulo
Nur estas via vesto…
Ŝatata esti. — Kio do mi estas
Ĉe la korteg’? — Divenu!
NATAN
Sed krome? Eble — kuirist’!
DERVIŜO
Ĉu por ĉe vi forgesi la metion?
Ĉu ne kelestro eĉ? — Ho, Saladin
Pli bone konas min! — Jes, trezorestro
Li faris min.
NATAN
Li? vin?
DERVIŜO
De la trezor’ malgranda. — Lia patro
La grandan estras, tiun de la domo.
NATAN
Jen granda dom’!
DERVIŜO
Li taksas almozulon samrangulo.
NATAN
Sed almozulojn Saladin malamas…
DERVIŜO
Ke li ekstermi ilin ĉiujn volus,
Eĉ se per tio almozul’ li mem
Fariĝus.
NATAN
Prave! Tion ĵus mi pensis.
Kaj li jam estas tia! — La trezoro
Je ĉiu sunsubiro estas pli
Malplena ol malplena; ĉar la fluso,
Matene alta, ĉiam jam defluis
Tagmeze…
NATAN
Neplenigeblaj kaj krom tio ankaŭ
Ja neŝtopeblaj.
DERVIŜO
Jes, vi estas prava!
NATAN
Mi tion konas.
DERVIŜO
Se princ’ vulturo estas ĉe kadavroj.
Sed se kadavr’ li estas ĉe vulturoj,
Dekoble malpli taŭgas.
NATAN, kontraŭdire
Nu, derviŝo!
DERVIŜO
Facile estas babiladi! — Bone:
Do ofru[1] sumon por ofico mia!
NATAN
Nu, kiom ĝi al vi do enspezigas?
DERVIŜO
Ne multe. Sed por vi ĝi profitiĝus.
Ĉar se malpleno estas — kiel ofte —
Malfermu viajn kluzojn: pruntedonu
Kaj por vi prenu kiom ajn procentojn.
Procentojn por procentoj ankaŭ?
DERVIŜO
Jes!
NATAN
Ĝis mia tuta havo procentiĝis.
DERVIŜO
Ĝi vin ne logas? — Tio tuj ĉesigas
La amikecon nian. — Ĉar mi vere
Je vi esperis!
NATAN
Fakte? Kiel do?
DERVIŜO
Nu, mi esperis, ke vi helpus min,
Honore resti en ofico mia;
Ke mi ĉe vi malferman kason trovus.
Vi skuas?
NATAN
Jen estas diferenco: vi, vi trovus!
Al-Hafi, la derviŝo, ĉiel estas
Ĉe mi bonvena ĉiam. — Sed Al-Hafi,
La defterdar’[2] de Saladin, al tiu…
DERVIŜO
Mi ĝin supozis! Ĉiam estas vi
Ja same tiom bona kiom saĝa! —
Sed la du Hafi, kiujn vi menciis,
Apartigitaj baldaŭ estos. — Jen
La vesto de honor’ de Saladin.
Jam antaŭ ol ĝi perdos la koloron
Kaj ĉifoniĝos, kia ĝi min decas,
Ĝi pendos en Jeruzalem de najlo,
Kaj mi ĉe l’ Ganges paŝos nudpiede
En sablo kun la instruistoj miaj.
NATAN
Vi tia estas!
DERVIŜO
Kaj ni ludos ŝakon.
NATAN
Jen via cel’!
DERVIŜO
Ĉu ne bezoni plu almozojn peti?
Ĉu ŝajni riĉegul’ por almozuloj?
Ĉu povi fari el la almozulo
Plej riĉa la riĉulon plej senhavan?
NATAN
Ne tio, certe.
DERVIŜO
Unuafoje estis mi flatata,
Flatata de l’ mani’ de Saladin…
NATAN
De kia?
DERVIŜO
De almozuloj senton; almozul’
Nur scias, kiel doni al petisto.
Li diris: „Antaŭulo via estis
Tro kruda. Nevolonte li nur donis.
Li ĉiufoje antaŭinformiĝis
Pri l’ ricevonto; ne kontenta, ke
Li scias nur la mankon, li esploris
La kaŭzon de la manko, por elpesi
Ekzakte donon laŭ ĉi tiu kaŭzo.
Al-Hafi ĝin ne faros! Saladin
Nemilde-milda ne per Hafi ŝajnos.
Li ne similos al ŝtopitaj tuboj
Refordonantaj ŝpruce kaj neklare
La akvon klarkvieta ricevitan.
Al-Hafi pensas, sentas kiel mi!“ —
De l’ birdkaptist’ fajfilo ĉarme sonis,
Ĝis la pirolo estis en la reto!
Ho mi, vantulo de vantulo!
NATAN
[3],
Derviŝo mia!
DERVIŜO
Derviŝo mia! Ha! Ĉu ne vanteco,
Centmilojn da gehomoj elpremadi,
Turmenti kaj sufoki kaj rabumi
Kaj voli ŝajni filantrop’ al kelkaj?
Ĉu ne vanteco estas, ne havante
La ĉiam plenan manon de l’ Plejalta,
Imiti de l’ Plejalta la mildecon,
Pruvatan tute same al bonulo
Kaj malbonul’ kaj kampo kaj dezerto
En sunobrilo kaj en pluvvetero?
NATAN
Sufiĉe! Finu!
DERVIŜO
Vantecon mian ankaŭ! — Ĉu ne estas
Vanteco, serĉi flankon bonan, tamen,
De tia ĉi vantec’, por partopreni
En la vantec’, pro tiu bona flanko?
Ĉu eble tion vi aprobi povas?
Ĉu jes?
Revenu en dezerton; ĉar mi timas,
Ke ĝuste inter homoj vi mallernos
Estadi hom’.
DERVIŜO
Adiaŭ!
NATAN
Ĉu la dezert’ forkuros? — Do atendu!
Ĉu li min aŭdas? — He! Al-Hafi, he! —
Li estas for! Kaj mi volonte volis
Demandi pri l’ Templan’. Opinieble
Li konas lin.
4a SCENO DAJA alrapidas. NATAN.
DAJA Ho, Natan, Natan! NATAN Do kio?
DAJA Li revidebliĝas! Li Revidebliĝas! NATAN Kiu, Daja? DAJA NATAN Li? — Kiam Li ne videbliĝas? — Ha, Nur lin vi no.mas „li“. — Ne estas ĝuste. Eĉ ne, se fakte li anĝelo estus! DAJA
Li ree promenadas sub la palmoj,
De temp’ al temp’ daktilojn deŝirante.
NATAN
Manĝante? Kaj en formo de Templan’?
DAJA
Vi min turmentas! — Post la densaj palmoj
Divenis lin okul’ avida ŝia
Kaj sekvas lin senĉese. Ŝi vin petas,
Petegas, senprokraste kapti lin.
Rapidu! Ŝi per signo al vi montros
Tra la fenestro, ĉu li supreniris
Aŭ flankeniĝis. Kuru!
NATAN
Mi debestiĝis? — Ĉu do decas? — Vi
Ekiru, diri ke mi nun revenis.
La honestulo certe volis nur
Ne veni, ĉar mi ne ĉi tie estis;
Kaj li nun venos, se la patro mem
Invitas lin. — Tuj diru, ke mi lin
Tutkore petas…
DAJA
Akceptos. — Li — ne iras ja al judo!
NATAN
Almenaŭ iru, iru lin haltigi;
Almenaŭ akompanu lin per viaj
Okuloj. — Iru do; mi tuj vin sekvos.
De longa temp’ viandon mi ne manĝis,
Sed la daktiloj estas ja maturaj.
FRATO
Al tiu frukt’, sinjoro, ne tro fidu.
Ne taŭgas tro’ da ĝi, ĉar la lienon
Ĝi ŝtopas kaj la sangon malgajigas.
TEMPLANO
Mi eble ŝatas, senti min malgaja. —
Sed certe ne pro tiu ĉi averto
Vi devis sekvi min.
FRATO
Pri vi nur informiĝi kaj ekpalpi
La denton vian.
TEMPLANO
Kaj vi mem ĝin diras?
FRATO
Pro kio ne?
TEMPLANO
Ekzistas multaj viaspecaj fratoj?
FRATO
Ho, mi ne scias. — Mi obei devas.
TEMPLANO
Kaj vi obeas tute senpripense?
FRATO
Alie ne obei estus!
Naivo estas prava!) — Sed vi certe
Al mi konfidos, kiu deziregas
Pli bone koni min. — Mi povus ĵuri,
Ke ne vi mem…
FRATO
Kaj estus inda?
TEMPLANO
Kaj estas inda tia scivoleco?
FRATO
Nu, al la Patriark’, mi opinias. —
Li sendas min al vi.
TEMPLANO
Ĉu li mantelon blankan, krucon ruĝan
Ne konas?
FRATO
Mi eĉ konas ĝin!
TEMPLANO
Templan’ mi estas kaj militkaptita. —
Aldonu mi: kaptita ĉe Tebnin,
Kastelo, kiun ni volonte estus
Prenintaj je la fin’ de l’ batalhalto,
Por iri al Sidono. — Mi aldonu:
Kaptita kun dudeko kaj nur sole
Amnestiita de l’ sultan’. — Nun scios
La Patriarko, kion li ja celis. —
Eĉ pli ol tion.
Ol li jam scias. — Li volonte scius,
Pro kio Saladin vin amnestiis,
Nur sole vin.
TEMPLANO
Kun kol’ jam nuda mi sur la mantelo
Genuis, atendante jam la baton, kiam
Min ekrigardas Saladin, alsaltas,
Mansignas, oni min senkatenigas;
Mi volas danki; jen li ploras; mutaj
Ni ambaŭ estas; li foriras, kaj mi
Postrestas. La motivojn nun divenu
La Patriarko mem.
FRATO
Ke al aferoj grandaj, vere grandaj
Kardio vin destinis.
TEMPLANO
El fajroflamoj savi judidinon;
Al Sinai konduki scivolemajn
Pilgrimojn, jes, kaj tiel plu.
FRATO
La estontecon! — Dume kontentiĝu. —
La Patriarko mem ja eble havas
Aferojn gravajn por sinjora moŝto.
TEMPLANO
Vi kredas, frato? — Ĉu li eble jam
Menciis tion?
Esploru vin, por vidi, ĉu vi estas
La taŭga viro.
TEMPLANO
(Mi volus vidi, kiel li esploros!)
FRATO
Plej bone estus, se mi rekte dirus
Al via moŝto la de l’ Patriarko
Deziron.
TEMPLANO
Prave!
FRATO
Leteron transmanigi.
TEMPLANO
Leterportisto! — Ĉu jen la okupo
Pli honorinda ol el fajro savi
Hebreidinon?
FRATO
La Patriarko — la letero estas
Valora por la tuta kristanaro.
Kaj la portinton de l’ letero — laŭ
La Patriarko — iam la ĉielo
Per speciala krono rekompencos.
Kaj tiun kronon — laŭ la Patriarko —
Plej inda estas via moŝto.
TEMPLANO
Mi?
Por, krome, gajni tiun kronon — laŭ
La Patriark’ — neniu homo estas
Pli lerta ja ol vi.
TEMPLANO
Ol mi?
FRATO
Libera, povas iri kien ajn;
Konkeri urbon vi scipovas kaj
Ĝin ŝirmi; certe — laŭ la Patriarko —
Vi povas taksi kaj priskribi klare
Al la por Dio batalantoj la
Malforton kaj la forton de la duaj
De Saladin tutnove konstruitaj
Internaj muroj.
TEMPLANO
Nur scius la enhavon de l’ letero.
FRATO
Nu, tion — mi ja mem ne certe scias.
Sed estas la leter’ por reĝo Philipp[4]. —
La Patriarko… Mi jam ofte miris,
Ke tia sankta viro, kiu tuta
Vivadas ĝenerale en ĉiel’,
Bonvolas tamen esti instruita
Pri la aferoj de la mond’ surtera.
Ho, tio devas esti malfacila!
TEMPLANO
Daŭrigu! Nu? La Patriarko…?
Ekzakte, kiel, kie, kiom forte,
De kiu flanko Saladin komencos
Militon, se ĝi ree komenciĝos
Denove.
TEMPLANO
Li ĝin scias?
FRATO
Volonte priinformi reĝon Philipp,
Por ke ĉi tiu proksimume povu
Eltaksi, ĉu l’ danĝero vere estas
Sufiĉe granda por, kun Saladin,
Denove funkciigi batalhalton
Malrespektitan brave ja de via
Ordeno.
TEMPLANO
La brava, kara vir’ min ne rigardas
Sendoto ordinara, sed — spiono. —
Ho, frato, diru al la Patriarko:
Laŭ via esplorado jen ne estas
Afero mia. — Mi min konsideras
Ankoraŭ ja militkaptito; kaj
Metio sola de Templano estas,
Kuraĝe svingi sian glavon, ne
Spioni malkuraĝe.
FRATO
Mi eĉ pro tio ne al vi koleras. —
Aŭskultu plu: La Patriark’ esploris
La nomon ankaŭ de la fortikaĵo,
Kaj kie sur la Libanon’ ĝi kuŝas,
En kiu estas la kolosaj sumoj,
Per kiuj de l’ sultan’ la ruza patro
La kostojn pagas de la militiro
Kaj de l’ armeo. Saladin nu iras
De temp’ al temp’ al tiu ĉi kastelo
Sur flanka voj’, sen akompanantaro.
Ĉu vi komprenas?
TEMPLANO
Tute ne!
FRATO
Pli simple estus ja ol ĉi-okaze
Ekkapti la sultanon kaj mortigi.
Vi tremas? — Ho, jam kelkaj Maronidoj
Diamaj ja deklaris esti pretaj,
La faron fari, se nur ilin gvidus
Kuraĝa viro.
TEMPLANO
Elektis min, por esti tiu viro
Kuraĝa?
FRATO
Plej bone povus al li fari helpon
De Ptelemais.
TEMPLANO
Min? — Ĉu vi do ne aŭdis? nur aŭdetis
Pri tio, kion ja al Saladin
Mi ŝuldas?
FRATO
Certe mi ĝin aŭdis!
Nu?
FRATO
Jes — laŭ la Patriarko — bone estas:
Sed Dio kaj orden’…
TEMPLANO
Kaj ne ordonas malindaĵon!
FRATO
Nur — laŭ la Patriarko — malindaĵo
Ĉe homoj estas tia ne ĉe Dio.
TEMPLANO
Al Saladin mi ŝuldas mian vivon
Kaj rabus lian!
FRATO
La Patriarko — Saladin ja estas
De l’ kristanaro malamik’, kaj via
Amik’ ne rajtas esti.
TEMPLANO
Mi nur al li ne agos malindule,
Sendanke malindule!
FRATO
Sed — laŭ la Patriarko — ja ni dankon
Pro Di’ kaj homoj ne bezonas pruvi,
Se ia serv’ okazis ne pro ni.
Kaj ĉar la famo diras — laŭ la Patriarko —,
Ke Saladin nur tial vin indulgis,
Ke en kondut’ kaj trajtoj viaj io
Lin memorigis pri la frato lia…
Ha! — Via moŝto, vi? — Al Dio dankon,
Mil dankojn! — Kie do vi estis
La tutan tempon? — Ĉu vi eble estis
Malsana?
TEMPLANO
Ne.
DAJA
Do sana?
TEMPLANO
Fakte, jes!
DAJA
Ho, ni pro vi jam tute ĉagreniĝis.
TEMPLANO
Ĉu vere?
DAJA
Vi verŝajne forvojaĝis.
TEMPLANO
Pravege!
DAJA
Kaj revenas nun.
TEMPLANO
Hieraŭ.
DAJA
De Recha l’ patro ankaŭ nun revenis.
Nun Recha do esperi povas…?
TEMPLANO
Kion?
DAJA
Nu, kion ŝi de vi jam ofte petis.
Plej kore nun hodiaŭ ŝia patro
Invitas vin. De Babilon’ li venas
Kun dudek virkameloj ŝarĝumitaj
De ĉiuj specoj de spicaĵoj, gemoj
Kaj ŝtofoj de Hindujo kaj Persujo
Kaj de Sirio kaj de malproksima
Ĉinujo!
TEMPLANO
Mi ne estas aĉetema.
DAJA
La judoj lin adoras kiel princon.
Ke „Natan la Saĝul’“ lin oni nomas,
Anstataŭ „la Riĉul’“, min jam mirigis.
TEMPLANO
Por ili saĝo kaj riĉego eble
La samo estas.
DAJA
Lin nomu „la Bonul’“. Vi ne supozas,
Ĝis kia grado li bonega estas.
Ĵus eksciinte, kiom al vi Recha
Ja ŝuldas, ĉion tiam li al vi
Tuj fari kaj donaci volis.
TEMPLANO
Fakte?
DAJA
Ĝin provu, venu, vidu!
TEMPLANO
Rapide pasas la momento?
DAJA
Ĉe li restadus tiom longan tempon,
Se li ne estus bona? — Mi konscias
Valoron mian kiel kristanino!
Ĉe la lulilo oni ne profetis
Al mi, ke mi nur sekvos mian edzon
Al Palestino, por hebreidinon
Eduki. — Mia kara edzo estis
Nobela ano de l’ armeo de
Imperiestro Friedrich[5]. —
TEMPLANO
Laŭ la naskiĝo; kaj li havis la
Honoron, droni en la sama akvo
Kun la imperiestra moŝto. — Ho!
Kioman fojon tion vi rakontos?
Ĉu vi sen ĉeso min persekutados?
DAJA
Ho, persekuti! Dio!
TEMPLANO
Kaj mi ne volas vin revidi plu!
Nek aŭdi! — Mi ne volas ĉiam esti
Memorigata pri la faro, kiun
Mi ne pripensis; kiu, se mi pensas
Pri ĝi, ekestas enigmaĵo. — Mi
Ne volus ĝin bedaŭri; tamen: se
Okazus ree io tia, mi —
Pro vi — ne same tuje ekdecidus;
Mi informiĝus — kaj mi lasus bruli
La brulantaĵon!
DAJA
Dio!
De post hodiaŭ ne plu konu min!
Plenumu mian peton. — Lasu for
La patron ankaŭ. Judo estas judo.
Mi estas kruda Ŝvabo. — La knabino —
Se ŝi enestis — jam el mia koro
Forestas.
DAJA
Sed ne vi el ŝia koro!
TEMPLANO
Al kio do utilas?
DAJA
Ne ĉiuj estas, kiaj ili ŝajnas.
TEMPLANO
Sed ne pli bona io! Li foriras
DAJA
Pro kio urĝi?
TEMPLANO
Malami l’ palmojn, kiujn mi amegas.
DAJA
Ho, iru! urs’ Germana! Iru! — Sed
Mi ne ekperdu liajn postesignojn.