Nia kamarado E. Lanti
estingiĝis la 17. de januaro, en Meksiko…
Li estis 67-jara.
Jen la malĝojiga informo, kiun portis al ni aerpoŝta letero de Kdo Azorin, – kaj tion ni ekscias ĝuste kiam eksukcesis niaj klopodoj ĉe la oficialaj instancoj pri lia reveno al Paris.
Jam delonge LANTI suferis; ĉiu el liaj leteroj entenis pli kaj pli da malespero je resaniĝo; lastatempe la doloroj (pro verŝajna tumoro en ia kapo) fariĝis tiel netolereblaj, ke li decidiĝis al tiu ekstrema solvo; ĥirurgiisto intencis trepani lin, sed dum la nokto, antaŭ la tago fiksita por la operacio, LANTI sin sufokis; ĝis la lasta sekundo li montris eksterordinaran karakteron.
S.A.T. perdis do sian kreinton! Kia ajn estu nia ĉagreno pro la tro frua malapero de tiu filozofo de la esperantismo, ni ne lamentadu. Lia sindonemo al la esperanta afero estu por ni modela kaj imitinda…
LANTI mortis! Vivu liaj instruoj! Ni daŭrigu lian verkon!