Mi fariĝas imperialismema…
Ĉiu pripensema homo observkapabla ne povas malkonsenti jenon: ni eniras novan epokon, la atombomban, kaj nun la homaro staras ĉe ia vojkruciĝo, nome, rapida atingo de komforta vivo por ĉiuj homoj per tiucela uzado de maŝinoj, ĉiam pli kaj pli perfektaj, aŭ refalo en primitivan staton, pro nekapablo de la plimulto da homoj adaptiĝi al novaj vivkondiĉoj, kreataj de la scienco kaj tekniko.
Sur nia planedo la distancoj tempe ne plu ekzistas, ĉar du homoj, loĝantaj antipode unu de la alia, povas tuj voĉe interrilatiĝi. Kaj por ke ili povu premi al si reciproke la manojn, sufiĉus nur duonsemajna flugado direkte unu al la alia.
Sed, malgraŭ tio, la homaro restas nacie dividita. Neniam antaŭe la landlimoj estis tiel malfacile transireblaj kiel nuntempe, tial ke multe pligrandiĝis la nombro da doganistoj kaj diversspecaj kontrolistoj pri en- kaj elmigrado.
Kaj estas plorinda fakto, ke, malgraŭ la promilita turmentado, la popoloj nun estas eĉ pli naciulecaj ol antaŭmilite. Oni eĉ povas konstati nemalofte, ke granda nombro da nacianoj ne ankoraŭ akiris naciulecon, tial ke ili restas ĉefe saturitaj je provinceco aŭ regioneco. Tia estas la realaĵo…
Kioma ironio amara! antaŭ unu jarcento, Karlo Marks vokis: "Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!". Kaj Zamenhof metis iliadispone unuigan lingvon, duonjarcenton pli poste… Ĉe tiaj konstatoj, estus do trompi sin mem, se oni volus nepre kredi, ke la popolamasoj tendencas al starigo de socistato kongrua kun la teknika stato nuna. Precipe la esp-istoj povas facile kompreni la signifon de tiaj faktoj, ĉar ili ĉiutage spertas, ke ilia lingvo ne vekas intereson ĉe la grandega plimulto el la dupieduloj, kiuj konsistigas la paston, kiun knedas siaprofite diverspartiaj regaviduloj.
Sekve, sin trudas nepre la penso, ke nur la imperialismo povas unuige efiki. Tial mi ne ŝanceliĝas por diri, ekzemple, ke estus bone, se Usono unuigus ĉi tiun kontinenton per malaperigo de la entoj, kiujn oni nomas nacioj "liberaj", "sendependaj", "suverenaj", "gloraj", ktp. De tio malprofitus nur tre malmultnombraj politikuloj kaj profitus la tuta popolo trompita kaj ekspluatata.
Pri tio atestas historia fakto. Antaŭ unu jarcento, konkeris Usono preskaŭ la duonon de Meksikio tiama kaj en tiu konkerita parta la vivnivelo de l’ popolo estas pli alta ol en la nekonkerita. Kaj mi povis ĉi tie, dum la lastaj jaroj, vidi proprokule milojn kaj milojn da meksikiaj braklaboristoj, kiuj vice atendadis dum semajnoj kaj eĉ dum tuta monato antaŭ ŝtatoficejoj, por tie ricevi la permeson forlasi "sian" patrion, dum limigata tempo, kaj iri en la apudan, t.e. en Usonon, kie ili enspezos por unu taglaboro pli grandan sumon ol por tuta semajno en "sia" lando…
Kaj nun ni ekrigardetu al Hindio, kie okazas vasta agitado por ties "liberigo". Necesas koni kaj ne malatenti la fakton, ke ne la tuta landego estas regata de britoj. Naŭdek tri milionoj da hindoj estas "liberaj", ĉar ilin ekspluatas sampatriaj princoj, kiuj vivas eĉ pli lukse ol la britaj gereĝoj. En tiuj princlandoj la mizero de l’ popolo estas nepriskribebla. Nur mi diru, ke preskaŭ ĉiujare mortas tie pro malsato kelkcentmiloj da homoj.
Sed ni revenu al Meksikio, kie antaŭnelonge oni celebris la "patriajn festojn", t.e. la datrevenon de la "nacia liberiĝo". Laŭ raportoj de ĉi tieaj gazetoj, neniam antaŭe regis tiom granda entuziasmo ĉe la popolamaso. Mi ja povis fari mem la malagrablan sperton, ke la nombro da raketoj eksplodigitaj, tage kaj nokte, estis nekalkulebla. Ŝajnas, ke la ĉifonvestitaj infanoj senhejmaj, kiuj vagas en la ĉefurbo, forgesis per tiu bruado sian malsaton kaj pro tio dume spertis ĝojon.
Almenaŭ tre notindaj estas pri tio la diroj de S-ino R.S. MALEN, kiun oni povas legi en la grava ĵurnalo "Excelsior", № de la 17-9-1946. Mi citu parteton:
"Ĉu la meksikia popolo havas nuntempe pli da motivoj, ol antaŭe por ĝojegi? Tute ne. Neniam en nia lando, kiel nun, vidiĝis tiom da riĉegaĵo luksa unuflanke kaj tiom da mizero aliflanke. La riĉaĵo nacia estas tiele disdonita, ke nur malmultaj ĝuas ĝin, dum la granda plimulto el la popolo spertas afliktiĝon kaj mizeron. Tiu kontrasto estas ĉiutage pli rimarkebla. Ĉiutage la malriĉo de la malriĉuloj kaj la riĉo de la riĉuloj estas pli grandaj…"
Ja tiel estas. Kaj tamen la popolo daŭre lasas sin trompi per bombastaj paroloj kaj ĉiam estas preta oferi sian vivon, por defendi alies interesojn.
Neniam mia situacio estis pli proleteca ol nun. Tial mi riskas diri, ke la proletaro, kiel tuto, ne konsistigas progresigan faktoron en la procezo historia. Kiam, ekz-e, doganistoj aŭ arsenallaboristoj strikas por ricevi pli altan salajron tio neniel signifas tendencon al starigo de justa kaj paca sociordo en la mondo.
Pro tiaj konsideroj mi amare alvenas al la konkludo, ke la nura faktoro efike unuiga sur la socia kampo estas la imperialismo. Kaj tial mi nun emas krii "heil" Stalin! ĉe la penso, ke la ruĝa armeo eble unuigos Eŭropon, tie forbalaos la tronojn kaj tiam Sovetio fariĝos la ponto inter Okcidento kaj Oriento…
Oni ne rebatu, ke la malapero de nacioj, kie la arto kaj kulturo atingis altan gradon, estus bedaŭrinda. Al tio respondas tre signifa fakto historia: En la antikva epoko la Imperio Romana armile konkeris Grekion kaj poste estis arte kaj kulture konkerita de la grekoj. Kaj mi estas konvinkita, ke oni povas starigi bone dokumentitan tezon, laŭ kiu la disfalo de la Imperio Romana signis historie grandan malprogreson, kiun karakterizis la Mezepoko.
Kompreneble, mi mem ne volus aktive partopreni en la imperialisma procedo unuiga, tial ke mi kredas esti akirinta menson de mondcivitano per praktikado de esp-o kun homoj el ĉiuj mondpartoj. Kaj, kiel ano de Sennacieca Asocio Tutmonda, mi ĉiam celis ke tiu organizo estu la embrio de mondmastrumado.
Sed, malgraŭ la fakto, ke S.A.T. vivas jam de 25 jaroj kaj okazigos sian 20-an kongreson en Danio, proksiman jaron, estus iluzie kredi, ke ĝi jam provas efiki en la historia procezo. La malrapida disvastiĝo de esp-o pruvas, ke la proletaro restas inerta elemento netaŭga por starigo de mondpaco laŭ SAT-aneca metodo; tial mi nun emas al la sendube dieca imperialismo…
("Sennaciuio", februaro 1947)
Komento de K-do VALO: Koncerne imperialismon, inteligentaj legantoj scios interpreti la Lantian "heil Stalin!", kaj komprenos, ke tio estas manifestaĵo de la Lantia inklino al paradokso, kaj maniero vipi la inertecon de la proletaj amasoj: "se vi ne estas kapablaj memstare unuiĝi, nu do, venu imperialista despoto, kiu perforte unuigos vin". Simile oni dirus: "vi molaj dormemuloj, vi estas maturaj, por ke diktatoro veku vin per batoj". Eble, se tiu letero aperus izolite, iuj povus erari pri ĝia vera signifo, sed en la kunteksto de aliaj, neniu kredus, ke Lanti sincere deziris la regadon de Stalin aŭ de iu alia tirano sur tuta Eŭropo. Cetere oni scias, kion li opiniis pri la "patro de l’ popoloj" kaj lia kremla kliko.