Budaismo (Nuraj ideoj)
Nuraj Ideoj
1. Ĉio originas en la menso. Same kiel magiisto lerte aperigas ion ajn, tiel same ĉi tiu mondo el iluzio originas en nia menso. Homoj rigardas super ĝi kaj rimarkas ĝiajn aper- kaj malaperojn, kaj ili kredas tion reala kaj nomas ĝin vivo kaj morto. Tio estas, ke ĉio estas mensfarita kaj ne havas signifon ekster la menso.
Oni povas prezenti al si la homan menson funkcianta sur tri malsamaj niveloj de kono. Sur la plej malalta nivelo ĝi estas distinga menso; sur tiu nivelo ĝi havas la kapablon vidi, aŭdi, gusti, flari, tusi, kombini siajn sentumajn konceptojn, ilin distingi, kaj iliajn rilatojn pripensi. Sur pli alta nivelo ĝi estas intelekto; tie ĝi havas la kapablon fari enajn alĝustigojn, necesaj por harmoniigi la reagojn de la distinga menso kaj rilatigi ilin inter si kaj al iu tuta mi-koncepto. Sur la plej alta nivelo ĝi estas la Universala Menso. Kiel tia, ĝi estas pura, trankvila, senkondiĉa, en sia vera esenca naturo, sed pro ĝia rilato kun la pli malaltaj mensoj ĝi fariĝas la enmagazenigo de iliaj reagoj kaj estas per ili malpurigata.
2. La homa menso distingas sin mem de la aĵoj, kiuj ŝajnas esti ekster ĝi mem, ne komprenante, ke ĝi unue kreis ilin. Tiel ĉiam okazis kaj la iluzio firme fiksiĝis en la menso kaj eĉ aliĝis al la aĵoj mem. Pro tiu distingo inter la memo kaj la ne-memo la menso ekkonsideris sin kiel mi-personecon kaj ligiĝis al ĝi, kiel estulo iom malsama kaj pli daŭra ol la aĵoj de l’ mondo. Tiele, la homoj maturiĝas en la nescio pri la fakto, ke distingo kaj pendo de mempersoneco estas nur aktivoj de la universala menso.
La Universala Menso, dum ĝi restas pura kaj trankvila kaj senkondiĉa en sia mem-naturo, estas la fonto de ĉia mensa procezo kaj estas, tiel, la fundamento por la aliaj du mensoj kaj retenas en si mem ĉiujn iliajn spertojn. La Menso, tial, simile al akvofalo, neniam estas malaktiva. Ĝuste kiel kvieta oceano subite fariĝas ia tumulto el ondoj pro la okaziĝo de ia ventego, simile la oceano de la Menso fariĝas ekscitata per la ŝtormoj el iluzio kaj la ventoj de la karmo[1]. Kaj ĝuste kiel la oceano denove kvietiĝas, kiam forpasis la ŝtormo, simile la Oceano de la Menso retrovas sian naturan trankvilon, kiam la ventoj el karmo kaj iluzio kvietiĝis.
3. La korpo kaj ĝia medio estas samaj produktoj de iu menso, sed observitaj per homaj okuloj ili ŝajnas esti malsamaj kaj ili estas klasigitaj kiel "observanto" kaj "observataĵo".
Sed, ĉar nenio en la mondo ekzistas ekster la menso, tie ne povas esti esenca diferenco inter subjekto kaj objekto. La mi-memo kaj la ideo pri posedo ne havas veran ekziston. Temas nur pri tre malnova kutimo el erara pensado, kiu kaŭzis, ke la homoj perceptas kaj distingas diversajn aspektojn de l’ mondo, dum reale ekzistas nur unu. Ĉiuj objektoj, ĉiuj vortoj, ĉiuj faktoj en la mondo, ĉi tiu korpo, ĉi tiu trezoro, ĉi tiu loĝejo, estas ĉiuj ŝajnoj, kiuj ekaperis pro la iluziiĝoj, kiuj estas esencaj en iliaj propraj procedoj mensaj.
Se la homoj povus aliigi siajn vidpunktojn, povus detrui tiujn ĝisnunajn penskutimojn, povus liberigi sian menson el la deziroj kaj malsaĝigoj de la egoismo, tiam la saĝo de la vera elkleriĝo estus ebla. Se ili povus mem ekkompreni, ke ĉio estas nur aperigoj de ilia propra menso, se ili povus malebligi, ke ilia menso estu konfuzata per ŝajnoj kaj trompata per bildoj, tiam estus eble, ke ili akiru veran elkleriĝon. La elkleriĝo predikita de Budao estas la vera elkleriĝo. Ĝi okazas kaj povas nur okazi, kiam la menso estas senigita je ĉia malpuro kaj liberigita el ĉiuj malvirtaj ideoj rilatantaj la memon kaj ĝian medion.
4. Tial la iluzia mondo kaj la mondo de elkleriĝo estas el la sama menso. La penado teni la menson senigita je distingaj ideoj, tiel ke ĝi povu ĝuste kompreni la veran naturon de elkleriĝo, por tiuj ĉiuj okazoj estas ĝustaj kaj ĉiuj lokoj estas en la Pura Lando de Budao.
Reale ĉiuj Buda-landoj estas destinitaj por esti feliĉigaj al la homoj, ĉar la homaj mensoj kaj la Buda-landoj estas ĉiuj el la sama naturo. Ĝi estas kiel domo konstruita sur bona fundamento. Kie ajn vivas homoj, tie estas la Pura Lando de Budao. Sed la Lando de Budao devas esti elkonstruita per puraj mensoj. Ĝi devas esti la animo el kompato kaj amo, ĝi devas observi la regulojn, ĝi devas esti pacienca kaj humila, ĝi devas esti fervora kaj persista, ĝi devas esti trankvila kaj serena, ĝi devas esti la animo el saĝo, same kiel la animo el kompato, la animo, kiu fervore uzas saĝajn kaj bonfarajn rimedojn kaj metodojn por konduki ĉiujn homojn al elkleriĝo.
5. Se la homoj volas fari ian Buda-landon el ĉi tiu mondo ili devas unue purigi sian propran menson. Se la mensoj estas puraj, la medioj estos puraj. Se la medioj estas senmakulaj kaj la mensoj puraj, ĉi tiu mondo estos domo por Budao. Tiam iu volos demandi, kial ĉi tiu mondo estas tiel plenigita per malpuraĵoj?
Blindulo ne povas vidi la sunon nek la lunon, sed tio ne estas motivo, por ke li neu la ekziston de la suno kaj de la luno. Kiam homoj havas malpuran menson, tiam ili estas blindaj rilate la veran naturon de la aferoj; ili ne povas vidi la puron, kiu ĉirkaŭas ilin ĉie en ĉi tiu mondo. Kiuj havas puran kaj diafanan menson, en tiuj estas okulo el saĝo, per kiu ili kapablas koni, eĉ en ĉi tiu mondo, la Puran Landon de Budao.
El "The Teaching of Buddha" (The Buddhist Bible) tradukis
- ↑ Ago kaj ties laŭa rezulto.