Letero al k-do G. Waringhien
Jam de unu semajno mi ricevis vian leteron de la 28-4 kaj nur nun mi havas sufiĉe da tempo kaj energio, por ĝin mallonge respondi. Mi ja volus fari longan, detalan pledon pri la afero propranoma. Sed nun mi ne povas, kaj eble ne utilus. Nur mi starigu jenan demandon: ĉu decas, ke en verko enhavonta parton pri esperantigitaj nomoj propraj, ties kovrilo estu makulita per naciaĵo? Kaj vere stranga, miriga, al mi estas via diro ke "neniu franca leganto… retrovos mian nomon sub Varingjen". Ĉu do la P.V.I estos libro por francoj? Ne! milfoje ne, ĝi ne devas esti tia; ĝi devas taŭgi por ĉiuj esperantianoj. Kaj ne ĉiuj scius, kiel elparoli la nomon "Waringhien". Kompreneble, se vi preferas, ke en Esperantio via nomo estu GVARDIHEJMO, nu, neniel mi kontraŭdirus al tio. En Francio, inter francoj, mia nomo estas ADAM, sed en Esperantio ĝi estas LANTI.
Via vidpunkto pri propraj nomoj signas al mi klare, ke vi estas ankoraŭ saturita je nacieco. Sed mi ne rajtas tro forte indigni, tial ke mi mem, dum kelkaj jaroj, subskribis "Lanty".
En 1937 (S-ulo dec. n°) mi jam skribis: "Respekto al la nacia formo de sia propra nomo, tio estas signo pri konscia aŭ nekonscia naciismo. Propra nomo ja pensigas pri familio, kio estis la unua formo de patrio, pri regiono, lando, tradicio kaj ĉio cetera, kio premŝvebas super la popoloj kaj konsistigas la spiritan atmosferon, kiu ebligas militojn…". La artikolo, en kiu troviĝas tiu cito, estas subskribita NARAZU MONO (japane: vagulo, sentaŭgulo) kaj havas kiel titolon: "Ne ankoraŭ ekzistas mondlingvo."
Jes ja, bedaŭrinde tiel estas kaj la L.K. kaj Akademio baraktas en kontraŭdiroj kaj sofismaj argumentoj koncerne la demandon pri propraj nomoj, tial ke ties anoj estas, konscie aŭ ne, ĉiuj naciistoj. En via letero al mi, aperinta en S.R. (junio 1939) vi ĝentile rimarkigis, ke mi estas senkompetenta en lingvaj aferoj kaj devus silenti tiurilate. Eble vi pravas en tiu opinio pri mi. Sed restas la fakto, ke mi estas ĝismedola esp-isto, kiu ne povas toleri, ekz-e, spertojn, kiel jenajn. Foje oni demandis min pri K-do "Boubou", elparolante bo-u-bo-u kaj mi respondis, ke lin mi ne konas. Tial en Esperantio la franco "Boubou" devas fariĝi BUBU, por ebligi interkompreniĝon. Alifoje mi estis prezentata al iu anglalingvano sub la nomo de la franco Adam, kaj tiam tiu angla s-ano demandis min: "Kiel sanas s-ano "Lente"?". Lin mi ne konas, mi respondis, ne pensante, ke temas pri mi mem t.e. LANTI. El tiuj spertoj kaj multaj aliaj similaj mi akiris la firman konvinkon, ke la propraj nomoj devas esti esperantigataj, simile, kiel ili estas naciigataj. Ekz-e, franco scias, kiu urbo estas "Aix-la-Chapelle", hispano, kiu estas "Aquisgran", germano, kiu estas "Aachen", kaj same la esp-istoj havu nomon por tiu urbo: ĝi estu "Aĥen". Tiom longe, kiom ne tiel estos, tiom longe ni blufe parolos pri ekzisto de mondlingvo; kaj tiom longe okazos similaj neinterkompreniĝoj, kiel tiuj, kiujn mi menciis. En Esperantio, la esp-istoj ĉiam parolu esp-e, t.e. prononcu la nomojn, kiel ili estas skribitaj. La grafismo kaj la fonetismo plene harmoniu en nia lingvo.
Per spertado mi akiris tiun konvinkon, same kiel antaŭe mi konvinkiĝis, ke perfekta interkompreniĝo per esp-o povas okazi nur se ties uzantoj lernas la signifon de la vortoj en la sama libro. Tial mi iniciatis la eldonon de P.V. kaj tiucele devis, dum almenaŭ ses monatoj, plede argumentadi kun Groĵan-Mopen, kiu komence opiniis la aferon utopieca, almenaŭ antaŭtempa kaj fiaskonta… Tamen la sperto pruvis, ke la senkompetenta, analfabeta, sendiploma ktp. Lanti tiurilate pravis en sia argumentado kontraŭ la Profesoro, Akademiano ktp. G.M. kun kiu, hontinde! mi devis paroli franclingve…
Viaj citoj el la verkaro de Devjatnin ne kontraŭdiras mian vidpunkton. Mi ne vivas en nuboj. Kvankam mi estas pli ol iam ajn antaŭe sennaciisto, tamen mi, ho ve! bone scias pri la ekzisto de nacioj, sekve, pri la neceso de pasporto, se mi volas migri ĉirkaŭ nia planedo. Mi scias, ke ne ekzistas multaj poŝtistoj esp-istaj kaj pro tio, bedaŭrinde, necesas uzi naciajn nomojn sur leterkovertoj ktp. Tial mi projektas, ke apud la esperantigotaj nomoj troviĝu per tute etaj literoj la nacia ortografio de tiuj nomoj. Kaj mi neniel intencas rezigni mian procedon uzi ludkubeton por decidi pri dubaj kazoj. Kaj mi ne havas la iluzion, ke nia Vortaro povos esti 2 OOO-paĝa, kiel la "Petit Larousse", kaj enhavi mapojn ktp. Sed mi celas montri la vojon, kiun devus laŭiri la esp-lstoj; mi volas liveri regulojn kiuj ĉesigos la kaoson nun reganta rilate la proprajn nomojn.
En iu letero Banje raportis al mi, ke vi kaj li estas embarasataj pri la demando, kiun kvalifon aldoni al mia nomo. Sed neniam mi petis, ke mia nomo aperu, kiel kunaŭtoro de nia Vortaro. Nur mi diris al li, ke, konsidere mian mizeran situacion nunan, estus racie, ke mi ricevu honorarion. Se G.M. ankoraŭ vivus, li povus atesti, ke en la unua eldono de P.V. mia kunlaborado eble pli valoris ol tiu de Grenkamp. Tamen li enspezis honorarion kaj ne mi. Kaj tio pensigas min nun, ke la difinoj pri BOLŜEVISMO kaj FAŜISMO estas miaj. Multaj aliaj ankaŭ estas miaj. Nu, sufiĉe pri tio. Prefere mi diru, ke senhezite mi konsentas, ke la parto 3-a de la difino pri bolŝevismo estu forstrekata. Pri faŝismo mi opinias, ke la tuta difino devas esti aliigata. Ne urĝas nun kaj mi do proponos al vi pli poste novan tekston. Tre trafa ekz-o, kiu pruvas, ke ne ĉiuj vortoj konservas ĉiam la originan signifon…
Verdire, nun mi ne scias, kion respondi al via demando pri la radikoj Zamenhofaj. Almenaŭ mi tuj povas diri, ke ĉiuj vortoj troviĝantaj, ekz-e, en La Biblio devas ankaŭ esti en P.V.I. Sur mia ekz-o de P.V. mi notis plurajn el la mankantaj. Mi povos sendi al vi ties liston, se vi jam ne ricevis de alia s-ano.
Ĉio, kio simpligas, raciigas, havas mian aprobon. Tion mi jam diris al Azorin. Sed lin mi ankaŭ atentigis pri obstakloj kontraŭ kiuj la racia simpligo povas kolizii. Ekzemple, ĉu vi proponos, ke la oficiala vorto MATEMATIKO kun la nuna signifo je scienco… aliiĝu en MATEMATIKIO? Kaj ĉi-okaze mi rimarkas, ke en P.V. mankas la vorto MATEMATIKISTO, kiu fariĝus MATEMATIKO, analoge al BIOLOGO-BIOLOGIO, FIZIOLOGO-FIZIOLOGIO ktp… Ĉu tia aliigo ne vokus la indignon de la rabenecaj esp-istoj? Mi kredas, ke jes. Kaj tio starigas alian demandon: ĉu nia verko, en la nuna stato de la esp-a movado, havas ŝancon renversi la obstaklojn, kiujn mi aludis? Eble vi mem povus pli bone ol mi respondi tiun demandon. Almenaŭ, mi konsilas, ke antaŭ ol findecidi, ni akiru la konsenton de kiom eble plej da aŭtoritataj fakuloj.
Jam delonge mi mem uzas la formon ANARKISTO kaj ne "anarkiisto", tial ke la iiumado tiklas malagrable mian aŭdorganon. Pro la sama motivo mi diras ALIEL kaj ne "aliiel", kiel kelkaj s-anoj nederlandaj. Kaj nun mi demandas: se oni decidas alpreni la sencon, kiun vi proponas, tiam oni devas logike diri: ANARKIO-ANARKO. Kun K-do Azorin, kiun mi renkontas ĉiudusemajne, mi jam havis la okazon iomete pridiskuti similajn demandojn kaj ĉiam konklude mi diris: Ni faru ĉion eblan, por ke nia verko estu, kiom eble plej racieca. Sed ni ankaŭ ne malatentu la obstaklojn de la tradicio, aŭtoritato de Zamenhof ktp…
Antaŭ kelka tempo mi ricevis leteron de NEERGAAR; nun li estas survoje al Usono, kie li restos dum 8 monatoj. Mi ĝojas, ke li fariĝis kunlaboranto.
Mi havas ankoraŭ multon por diri, sed ĉi tiu letero fariĝis jam pli longa ol mi projektis. Kaj nun mi rimarkas, ke mi ne rebatis unu el viaj diroj pri neceso de nacieca ortografio de propraj nomoj. Laŭ via argumentado, la nomo ADAM ekz-e ne ebligas, ke oni distingu en la franca lingvo la unuan viron, de Dio – aŭ de Diablo – kreita, je Adam, franca skulptisto, je Adam, angla arkitekto, je Adam muzika komponisto, je Adam verkisto, je Adam verkistino ktp…
Kara amiko Gvardihejmo, mi konsilas, ke vi ne malatentu vian subkonscian naciecon…