Nord-germanaj Rakontoj/La bastono
Nord-germanaj Rakontoj, Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H. (p. 40-48)
„Tio certe fariĝos gaja edziĝo-festo", diris la vigla sinjoro pastoro al sia preĝej-servisto, kiam ili posttagmeze ĉirkaŭ la tria horo iris sur la strato. „Tie ni ricevos kafon numero tri!“
La preĝej-servisto demande rigardis lin.
„Ĉu vi ne konas la tri specojn de edziĝofesta kafo?“ demandis la pastoro, kaj super lia gaja vizaĝo flagris brileto, kiu ĉiam tie aperis, se ŝerco volis eliri el la buŝo. „La unua speco estas kafo, la dua estas fikafo, kaj la tria estas fikafaĉo. La stomako tuj laŭte ekkrias, kiam ĝi nur aŭdas la vorton fikafaĉo!"
La preĝej-servisto ridis, kaj la pastoro videble estis kontenta, ke li trovis komprenon por sia ŝerco. Ili eniris la „Transkapiĝo-straton“, kiu estis la lasta el la postaj stratoj de la malnova urbo. La urbo staras sur altaĵo kaj iam estis malgranda fortikaĵo, kaj tiuj lastaj stratetoj ĉirkaŭ la urbo estas malvastaj kaj malglategaj, kaj la domoj tie aspektas mizere. Tiuj ĉi domoj estas unuetaĝaj ĉe la strato, sed de malantaŭe duetaĝaj, ĉar ili estas konstruitaj sur la deklivo. Malsupre, en la teretaĝo, loĝas ĉiuspecaj malriĉuloj, vidvinoj kaj kripluloj, taglaboristoj kun multaj infanoj, kaj tie loĝas ankaŭ la gurdisto Peplin, ĉe kiu hodiaŭ edziĝo estos festata.
Kiu volas eniri tiun subteraĵon, devas paŝi tra malvasta irejo inter la domoj sur danĝerplenaj ŝtonŝtupoj malsupren kaj devas treege atenti por ne fali.
„Estas eble speco de ĉifonula edziĝo!“ diris la preĝej-servisto, kaj la pastoro faris moveton per la kapo kaj mano, levetis la ŝultrojn, simile kiel oni faras ĉe komercisto, se oni volas vidigi, ke la prezo por iu objekto estas iom tro alta.
„Iun havaĵon la homo tamen devas posedi, ĉar alie li certe ŝparus la kostojn de hejma solenigo de l’ edziĝo.“
Kiam ili fine atingis la strateton, kiu kondukas malsupren al la loĝejo de Peplin, ili vidis lin tie staranta kun sia gurdo, kaj la preĝej-servisto eltiris sian poŝtukon por kaŝi en ĝi la ridon, kiam la viro nun komencis ekludi: „Mi estas la malgranda poŝtveturigisto“. Kaj nun marŝis Peplin antaŭ la ekleziuloj. Estis la unua fojo, ke oni per tia maniero solenis ilian eniron en edziĝofestan domon. Nur la katoj en la kortoj de l’ najbaraĵo ne havis komprenon por tiel signifoplena momento, pro la sonoj ili provis rampi supren sur la muroj.
En la ĉambro la pastoro petis la maljunan viron, ke li nun ĉesu ludi, kaj al la preĝejservisto li mallaŭte diris, ke ili nun forlasos la enkondukan kantadon: „En ĉiuj miaj faroj“, ĉar ili ne volis konkuri kun la „malgranda poŝtveturigisto“ de Peplin. Do la edziĝo estis solenigata. La edziĝofestaj gastoj, nome sinjoro balailfaristo Adam Kraus kun edzino kaj sinjoro seĝoflikisto Ŝnippel kun edzino, ambaŭ kun granda amaso da infanoj, pie aŭskultis, kiam la sinjoro pastoro solene kunigis Martinon Tune kun Anna Peplin. La sinjorinoj pro kortuŝo purigis la nazon per siaj nudaj fingroj, la viroj ekmaĉis novan buleton da tabako, kaj la preĝej-servisto ĉirkaŭrigardis en la ĉambro, kie tiuj subteruloj loĝadas. Mizere, tre mizere estis tie, tamen iel purece ĉio aspektis, kaj por la arto oni ankaŭ ion oferis. Sur la muro, antaŭ nelonge freŝe kalkigita, estis alnajlita duona dekduo da bildfolioj el Neuruppin-a skolo (presita kaj aĉetebla ĉe Gustav Kühn), kiuj prezentis reproduktaĵojn el la lasta milito inter Ruslando kaj Japanujo, kie la ruĝa fajro elsaltis el la kanonoj kaj granda amaso da kanonkuglegoj kaj rusaj piedoj saltis en la aeron. Sur la sama muro pendis de najlo dika kverka bastono.
Kiam la pastoro estis dirinta „Amen“, ĉiuj sidiĝis ĉe la kafo-tablo, kaj sinjorino Peplin enverŝis. Unue al sinjoro pastoro kaj sinjoro preĝej-servisto, poste al la junaj geedzoj kaj fine al la aliaj gesinjoroj.
„Mi jam tute pretigis la kafon“, diris sinjorino Peplin, „estas jam lakto kaj sukero en ĝi, prenu, sinjoro pastoro, la kuko, kiu staras dekstre de vi, estas la plej bona.“ Ili ĉiuj prenis, kaj kiam la pastoro prenis de la dekstra kuko kaj prove ektrinkis de la kafo, li tuj remetis la grandan tason. Li jam trasuferis multajn kafojn, sed io simila ankoraŭ ne venis sub lian nazon kaj en lian buŝon. Pro malnova sperto li nun entrempis la kukon, kaj pacience li manĝis kaj trinkis kiel viktimo de sia ofico, la preĝej-servisto same.
„La kafo estas forta!" diris Peplin, afable movante la kapon kontraŭ la pastoro. „Mi ja diris al mia edzino, ke ŝi bone preparu ĝin! Estas ja la festotago de mia Anna!“
„Mi enmetis ja ankaŭ du paketojn da cikorio!" diris sinjorino Peplin.
„Nura kafo ja estas malsaniga", aldiris la pastoro. „Ĝi pereigas la homon. Estas en ĝi veneno, kiu estas nomata kofeino, tial la kafo malsanigas la homojn kaj faras ilin nervozaj!"
„Nu, pri tio mi ne povas miri“, opiniis modeste Adam Kraus, la balailfaristo. „Venenaj bestoj laŭdire estas ja ĉie, ekzemple triĥinoj kaj tenioj. Kaj la mikroskopoj laŭdire estas ja same danĝeraj kiel la tenioj, laŭ eltrovo de la sciencistoj. Entute tiuj sciencistoj! Mi pensas, se ili ne havus sian sciencan scion, ili estus tiaj ŝafkapoj[2], kiaj ni estas, sed mi ja eble eraras pri tio ĉi!“
„Ho, kiom ofte la homoj facilanime venigas al si malsanojn kaj mizeron", la pastoro rekomencis, kontenta, ke li povis daŭrigi la parolon pri tiu ĉi temo. „Ekzemple, kiom da homoj pereas pro la brando-trinkado!"
„Jes, jes, sinjoro pastoro", fervore diris Peplin, „tio estas vera, tion mi ofte spertis dum mia migrado. Brandotrinkanto fariĝas porkhundo[3], kaj porkhundo estas porkhundo, eĉ se li ne pagas al sia tajloro[4]!“
„Vi certe multon spertis, Peplin!" diris la pastoro.
„Certe! Tio ja estas natura dum tiel longtempa vojaĝado! Ho, kiom oni travivas! Mi malsatis, mi sentis malvarmegon, min brulvarmigis la suno, kaj oni min forpelis. Sed multe pli malbona ol ĉio ĉi estis la tempo, dum kiu mi amikiĝis kun la brando, kiam mi konstante estis ebria, kaj mia stomako ĉiuvespere estis en tia stato, kvazaŭ en ĝi estus leporĉaso kun kuregantaj hundoj, ĝis kiam fine tiu ĉi bona amiko savis min!“
„Kiu?“ demandis la pastoro.
„Tie ĉi sur la muro ĝi estas, mia malnova bastono.“
„Rakontu! Kiel tio okazis?“
„Estas mallonga historio, sinjoro pastoro! — Viro de mia profesio devas iri piede, se li volas prosperi kaj zorgi por sia familio. Gurdisto estas malestimata homo, mi tion bone scias, kaj estas por mi honoro, kiam mi povas paroli kun klera homo. Sed mia arto estas enspeziga, se iu vivas ŝpareme, li honeste nutras sian familion kaj ne bezonas ŝteli, eĉ povas ion ŝpari. Mi devenas el la malnova tempo, kiam ankoraŭ ne ekzistis asekuro kontraŭ akcidentoj, alie mi ne estus bezoninta iri kun la gurdo. La virbovo sur la herbejo de Henriko Lang elpuŝis per la korno mian okulon, kaj poste la rikolta veturilo frakasis mian piedon, kaj oni devis fortranĉi ĝin. Mi ĉiam estis iom nefortika en la piedoj, kaj al mia ligna piedo kaj la peza gurdo estis necesa fortika bastono. Mi mem tranĉis ĝin por mi en la Stremlow-arbaro; estas juna kverko, kaj la tenilo estas radiko. Dum la migrado mi iam estis iom ebrieta, ĉar, kvankam la drinkado ne estis ĉe mi heredita de la gepatroj, tamen oni lernas ĝin per la tro ofta okazo. Jen ofte oni ricevas senpage glaseton da brando, kaj la homo havas avidan naturon, prenas volonte tion, kion li ricevas senpage, eĉ se tio malutilas al li. Ĉar mi do ne plu povis bone marŝi kaj tamen volis atingi alian urbon antaŭ la nokto, por ke mi matene jam povu gajigi la homaron tie per mia muziko, tial mi iris al la stacidomo por veturi vagonare kaj trovis tie en la atendejo tutan anaron da vilaĝaj laboristoj, kiuj fariĝis tre gajaj, ekvidante min kun mia gurdo kaj tuj igis min ludi, pagante siajn pfenigojn, ĉar, sinjoro pastoro, la simpla homo ne estas avara, se li povas dediĉi ion al ni. Kaj ili ankaŭ enverŝis por mi glason post glaso da brando, ĝis kiam fine mi estis, plenverŝita kaj ege ebria. Mi pensas, ke ili nenion malbonan intencis, kvankam ili tre gajiĝis pro mia kantado; sed ne estas bona amikeco, se unu homo ebriigas alian. La viroj forprenis nun de mi la gurdon kaj mem ludis ĝin tute tiel, kiel la abomenaj stratbuboj, kiuj ankaŭ tuj ĉeestas, se oni ne bone atentas; ili vere ne estas io pli bona ol duonaj simioj. Mi sentis min morte malbone, sinjoro pastoro, tiel multe mi estis drinkinta. Ŝajnis al mi, kvazaŭ en mia korpo oni seninterrompe malfermus kaj refermus pluvombrelojn; mi devis iom iri en la freŝan aeron kaj kunprenis la bastonon. Senkonscie mi zigzage marŝis laŭ la reloj, ĉar estis tute mallume. La luno ne estis lumigita tiun ĉi vesperon, ili forgesis tie supre alverŝi petrolon aŭ ne bone purigis la meĉon. Mi ekpaŝis la relvojon kaj — klak, falis la sinjoro teren, kaj la bastono saltis el mia mano! Nun diru ion, sinjoro pastoro! — Mi kuŝis sur la reloj kaj sciis kaj aŭdis laŭ la bruo, ke la vagonaro alkuregas, mi sentis la danĝeron, volis leviĝi, sed ne povis. La malvarma ŝvito gutis de mi, mi scias tion, mi sentis same, kvazaŭ homo, kiu estas kloroformita per morfino kaj ne povas helpi al si, estis stato pli terura ol tiu de turmentito en la terurkamero. Mi scias ankoraŭ, ke mi — laŭ mia opinio — eldiris mian lastan preĝon: Sinjoro pardonu al mizera homo! tiam mi aŭdis la muĝegon jam proksima, jen ekfajfas la lokomotiva fajfilo, ĝi ne ĉesas fajfi, kaj poste homoj komencas kuradi ĉirkaŭ mi, kaj nun ili ekkaptas min kaj fortiras min de la reloj. Kaj kiu do malhelpis, ke mi ne estis dispecigita de la vagonaro, sinjoro pastoro kaj sinjoro preĝej-servisto? Tion vi ne divenos eĉ dum via tuta vivo! Mia bastono estis la savinto! La malnova bona bastono elserĉis por si kiel restejon precize la lokon inter la ĉefrelo kaj la lango de la relŝauĝilo tiel, ke ne estis eble, ĝustmeti la relŝanĝilon, kaj la signalo ne leviĝis, tial ne estis libera enveturo por la vagonaro! De tiu ĉi horo mi solene promesis neniam plu trinki brandon kaj ne rompis ankoraŭ mian promeson. Kelkaj homoj diris, ke mi ŝuldas la savon de mia vivo nur al blinda hazardo, sed tia diro estas nur malsaĝa. Al mia bastono mi ŝuldas ĝin kaj al la mano de Dio, kiu ne volis, ke mi eniru la ĉielon kiel ebria porkhundo!"
„Do ankaŭ hodiaŭ oni ne trinkos brandon tie ĉi?“ demandis la pastoro.
„Ne, ankaŭ bieron ne, sinjoro pastoro! Ĉiu ricevos tiom da kafo, kiom li volos (la preĝejservisto skuis sin), por la sinjoroj mi aĉetis mineral-akvon kaj la sinjorinoj ricevos fruktsukon en ĝi!"
„La bastonon vi ankoraŭ ĉiam kunportas dum via migrado?" demandis la pastoro.
„Ne, sinjoro pastoro, nun ne plu! Mi forlasos mian oficon, ĉar mia Anjo ja estas prizorgita; la bastonon ricevos mia bofilo, kiu ja ankaŭ lamas."
„Ĉu tio estas la tuta doto?“ nepripensinte diris la pastoro, kai por ripari tion, li aldonis, „mi nur demandis, ĉar vi diris, ke vi ion ŝparis!"
„Tion ni ankaŭ faris, sinjoro pastoro, ni havas iometon en la banko, sed Anjo ne estos dotita kiel princidino de tri landoj, havante nur du ĉemizojn!"
„Do kion ŝi ricevos?"
„Miaj infanoj ricevos la grand-duklandon Mecklenburg kaj la provincon Schleswig-Holstein (ŝlesvig Holstein)!"
„Kion?“ ekkriis la pastoro, „ĉu vi povas donaci landojn kaj provincojn?“
„Tion mi povas! Mi ankoraŭ ne ,tragurdis' ilin.“
Berliner Spezial-Druckerei GmbH., NW 21, Alt-Moabit 105.