Nord-germanaj Rakontoj/La orakolo
Nord-germanaj Rakontoj, Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H. (p. 31-39)
„Bonan vesperon, sinjoro Stannarius", diris
la maljuna apotekisto Bok al sia farmaciisto,
„jen mi estas ree tie ĉi! Bela vojaĝo estis tio!
En la tuta Norda Maro svarmis homoj, viroj
kaj virinetoj; sed mi ne multe banis min, por mi
la akvo estas tro malseka kaj malvarma. Sed
bonan apetiton mi akiris en la freŝa mar-aero!
Kie estas nia Lino?“ — „Lino! Linjo!" li vokis
en la koridoron. La servistino alkuris.
„Bonan vesperon, Lino! Nun mi ree estas hejme! Jen! Forportu la kofrojn kaj skatolojn! Haltu! Tiun ĉi malgrandan pakaĵon vi devas porti en la kuirejon, en ĝi estas la pasamentaĵoj por sinjoro Stannarius! Al ĉiu mi alportis ion. Jen vidu, Lino, tie ĉi estas monujo el foka ledo, zorgu, ke vi konstante havu en ĝi propran monon. Kion vi ricevos, sinjoro Stannarius, tion vi ekvidos post unu horo! Kiel mi konas vin, mi certe ĝuste elektis! Por vi monujo ne taŭgas, ĉar mono fariĝas ĉe vi tro forkurema." —
Kaj la maljuna gaja sinjoro rigardis ilin ambaŭ tre bonhumore, skuis iliajn manojn, kaj Lino dankis al li, sed Karlo Stannarius ridis per sia tuta ronda vizaĝo kaj diris: „Mi dankas al vi jam antaŭe, sinjoro Bok; sed mi estas tre scivola pri tio, kial mia donaco devas resti en la kuirejo!"
„Vi nenion malkaŝu, Lino, ĉu vi aŭdas? Do, nun mi iros en mian ĉambron por iom ripozi dum unu horo. Venu, Lino, mi informos vin ankoraŭ pri la malfermo de la pakaĵo!"
Tiel Karlo Stannarius restis sola en la apoteko kaj estis tiel brule scivola, ke li tre ofte frotis la nazon kaj gratis la genuon. Kaj ĉar li en la apoteko havis nun neniun alian laboron ol viŝi polvon, kion li pro sia eksciteco ne volis fari, li starigis sin antaŭ la dompordo, vokis el la poŝta domo Hajdi-n, la hundon, kiu estis bonega amiko de li, kaj ludis kun ĝi. Li saltigis ĝin, ordonis al ĝi boji kaj movadi la voston, sed tio ankaŭ nur dum mallonga tempo povis lin distri; poste li ree pensis pri la pakaĵeto kun pasamentaĵoj, kaj, mallaŭte paŝante, li iris al la kuirejo. Tie staris Lino antaŭ la fajrujo kaj atendis, ĝis kiam bolos la akvo, kaj sur la tablo rampis granda viva omaro.
„Ho“, pensis Karlo, „nun mi scias ĉion!“
„Kion vi serĉas tie ĉi?“ diris Lino. „Vi ja ne devis vidi la beston, antaŭ ol mi alportos ĝin al la tablo!“
„Por tio nun estas jam tro malfrue, Linjo! Mi jam vidis ĝin. Tondro kaj fulmo. kia ekzemplero! Ho, kiel ci bongustos al mi! Jes, la maljunulo scias, kio taŭgas por farmaciista stomako!" Li ridis per la tuta vizaĝo kaj viŝis sian buŝon pro antaŭsento.
„Diru al mi, kia besto ĝi estas?“ demandis Lino, kiu dum sia vivo ankoraŭ vidis nek omaron, nek kankron. Por ĉiu tio estos komprenebla, se mi rakontos, ke jam de multaj jaroj regis la kankropesto, kiu devenis de la vaporŝipoj kaj de la multaj grandaj fabrikejoj kaj ankoraŭ aliaj diablaj eltrovitaĵoj, pro kiuj niaj vilaĝanoj perdas sian prudenton kaj la kankroj ricevas la peston.
Karlo Stannarius ricevis post la demando de Lino — kvankam ne la kankropeston, tamen ŝercan ideon.
„Kia besto ĝi estas, vi demandas? Nu, ĝi estas orakolo!"
„Orakolo? Kio estas tio?“
„Nu, orakolo origine estas greka idolista dio, kiu faras la veteron kaj ĉion akurate antaŭscias, precize tiel, kiel nun la poŝto, kiu ja ankaŭ komencas antaŭdiri la veteron, aŭ kiel nia kartodivenistino kun la lipharoj. Tia orakolo scias pri ĉiuj aferoj de la aliaj homoj kaj malfermegas la pordojn de ĉiuj sekretoj tiel, ke ĉiu povas enrigardi. Vidu, Linjo, tiu ĉi besto scias antaŭe, ĉu la kuiristino, kiu kuiros ĝin, havas sekretan fianĉon, ĉar se ŝi havas tian, la besto pro honto fariĝos tute ruĝa.“
Dirante tion ĉi, Karlo Stannarius faris tiel senkulpan mienon, kiel nur al li estis eble fari. Linjo estis bona knabino, sed ne havis pli multe ol puran konsciencon kaj pian, naivan kredon. Tamen ŝi ne tiel rapide akceptts kiel veron tian rakonton.
„Ree vi havas malsaĝaĵojn en la kapo“, diris ŝi, „se la besto do fariĝos verda, vi estas enamiĝinta, ĉu ne?“
„Ho, Lino, haltigu vian logikon!" diris la farmaciisto.
„Kion? Logikon?" kriis la servistino. „Mi estas honesta knabino! Kion vi pensas? Pri logiko mi tute nenion scias!"
Stannarius ridis kaj diris: „Vi estas en la saĝaj jaroj, Linjo, sed via virto tamen ricevis ekpuŝon per kelkaj vesper-promenadoj, kaj vi eĉ ne promenis sola! Nu, vi ja ekscios ĉion per la orakolo!"
„Kia malsaĝa parolaĉo tio estas pri virto kaj promenado? Tio tute ne koncernas min. Kion vi diras, valoras precize tion, kion elgratas la kokinoj!"
„Kion ili elgratas, Linjo?"
„Nun foriru fine el mia kuirejo!"
Do Stannarius foriris el la despotejo de Lino, kaj Hajdi bojante kuris post li kaj ĝojblekis, kiam la farmaciisto en sia favora kaj petolema humoro permesis al ĝi, salti trans la brakon. Kaj post nelonga tempo Lino venis en la ĉambreton de sinjoro Stannarius apud la apoteko por aranĝi la tablon por la princa vespermanĝo, alportis salon, pipron, tranĉilon kaj forkon, kaj li jam imagis, kiel li distranĉos la omaron. Sed Lino ne revenis kaj ne alportis la omaron. Pro la ega apetito je la bongusta omaro li sentis jam enuon inter la blankaj ujoj kun „Ipecaguano“ kaj „Rhabarberossa“. Ĉar Lino tiel longe forestis, li fine kuris al la kuirejo kaj singardeme malfermis la pordon.
Jen staris Lino ploreganta kaj insultis laŭte:
„Tia infama orakolo, tia malbenita pasamentaĵo!" Kaj dume ŝi staris ĉe la tablo, havante antaŭ si la omaron kaj la cirumilojn por botoj kaj cirumis la omaron per la broso, por ke ĝi refariĝu nigra kaj nenion malkaŝu pri ŝia sekreta fianĉineco.
Karlo Stannarius preskaŭ falis teren pro ridegado, li apogis sian dorson al la kuirejpordo kaj kriis: „Ho, Lino, se vi okaze venos inter aron da ŝafoj, faru antaŭe signon sur vin, por ke vi poste rekonu vin inter ili!“ kaj li ridis tiel, ke estis aŭdebla tra la tuta domo, ke ankaŭ alvenis sinjoro Bok por vidi, kio okazis, kaj li kunridis, kiam li aŭdis la historieton kaj vidis la nigre cirumitan omaron.
„Nu“, diris li, „ridinda tio estas, ke Lino efektive kredas tian sensencaĵon; sed vi ankaŭ ricevis vian punon, sinjoro Stannarius. Pro via petolemo vi tiun ĉi fojon perdis la omaron!"
Pri tio ne jam ekpensis la farmaciisto, kaj lia vizaĝo tre longiĝis. Ne, cirumitan omaron li tute ne volas manĝi.
„Nu, konsolu vin“, diris sinjoro Bok, kiu legis de lia vizaĝo, kion li nun pensas. „Nia mortinta praavo Adamo estis ja same scivola kaj havema kiel Evo, li tro multe aŭskultis ŝin, kaj de tiu ĉi tempo ni devas rigardi la paradizon de ekstere. Adamo ricevis anstataŭ la paradizo antaŭtukon. Multa tio ne estis, sed tamen io, kaj por vi ankaŭ restis iometo; mi alportis por vi ion kroman. Lino, vi ja scias - - , sed nun venu, sinjoro Stannarius, ni tie ĉi ne bezonas resti, virino ĉie volonte vidas la virojn, nur ne en sia kuirejo."
La maljuna sinjoro reiris en sian ĉambron, Stannarius iris en la apotekon, kaj Lino preparis la kompenson. Ŝi tranĉis panon kaj ŝmiris ĝin per butero, kaj sur teleron metis grandan, fumumitan angilon, kiun sinjoro Bok ankaŭ dediĉis al sia farmaciisto. Estis angilo tiel dika kaj longa kiel hundovipo, grasa blanka angilo; la koro ekĝojas ĉe tia ekvido, kaj la homo forgesas pri ĉiuj teraj mizeraĵoj.
Karlo Stannarius sidis ĉe la tablo, atendante la venontan ĝojon, kaj klaketis per la tranĉilo, kiun li — kiam poeziemo ekkaptas lin — nomas sian fer-fianĉinon. Nun li kantetis antaŭ si:
Vi glavo en la dekstra mano.
Vi tranĉos tuj en ŝink’ kaj pano. Nun li aŭdis, ke la pordo malfermiĝas, sed li ne vidis, ke Hajdi suprensaltas sur Linon, ĉar la hundo certe jam antaŭe volis havi sian parton de la vespermanĝo, kiam ĝi flaris fumumitan angilon.
„Hoha!“ kriis Lino pro ektimo, kaj la angilo glitis de la telero. Hajdi tuj volis kapti ĝin, sed ricevis tian puŝon de la kalkanumo de Lino, ke ĝi turniĝis ronden; ĉar Lino havis ĉe sia korpo brakojn kaj piedojn, kiuj estis de bona speco, kaj se iu ricevis per ili ekbaton inter la ripoj, li ĉesis ridi. Lino havis tiom da spiritĉeesto, ke ŝi per la sama piedo, en la sama momento, ŝovis la angilon sub la apotekan tablon por recept-skribado, kaj tio estis ĝustatempe farita, ĉar Hajdi tuj realkuris kaj ekscitite bojis en la direkton, kie ĝi flaris la angilon, kaj Lino malbenis la hundojn de la tuta mondo, kiam ŝi alportis la buterpanojn en la ĉambreton de sinjoro Stannarius, kie li ludis kun sia ferfianĉino.
„Pro kio la hundo tiel bojas?“ demandis li.
„Orakolo tio ne estas“, respondis Lino, kaj denove ekpensis pri la historio de la unua peko en la paradizo, tiu historio ĉirkaŭiris en ŝiaj pensoj de post la konsolaj vortoj de sinjoro Bok, kaj nun ĝi staris antaŭ ŝiaj okuloj kun ĉiuj detaloj. „Ne“, diris ŝi, „orakolo tio ne estas. Jen io ensaltis kun mi tra la pordo de la apoteko, kaj tio ŝajnas al mi esti vipero, sufiĉe granda serpento."
„Rapide for la hundon, por ke ĝi ne estu mordata!" kriis Stannarius, kiu en la plej malfacilaj situacioj ne perdis la konscion, kaj nun proprapiede saltis supren sur la apotekotablon kaj kriis „helpu“!
„Jen vidu“, pensis Lino forirante, „tion vi ricevis por via orakolo!"
Sed en la koridoro ŝi haltis kaj rigardis tra la koridora fenestro en la apotekon kaj vidis, kiel la farmaciisto super la tablorando esplore rigardis, kie la serpento estas. Tiu ĉi ne moviĝis, tial li tre singardeme reiris malsupren de la tablo, kaj ekpreninte la plej pezan pistilon, li klinis sin por rigardi la monstron. Kaj nun li klare vidis la voston de la danĝera fibesto, kaj li tuj sciis, kion oni devas fari en tiaj cirkonstancoj kaj en tia situacio.
Ĉu ekpreni? Ne, por tio li ja ĝentile dankas, li ne volas esti mordata. Ne! Se nur la besto ne forkuros, li ja scias, kiel regali ĝin! Sur la piedfingroj li iris al la boteloj, kie estas konservata veneno, kaj konstante rerigardante, ĉu la serpento ne kuras post li — dank’ al Dio, ne! — li prenas malsupren la grandan botelon da kloroformo, eltiras la ŝtopilon kaj singardeme rampas al la tablo. Efektive, tie ankoraŭ kuŝas la fibesto, kvazaŭ ĝi intencus ekloĝi tie ĉi.
„Preta al batalo! Kun plenvaporo antaŭen!" kriis li, kaj pliĉ-plaĉ la serpento ricevis en la vizaĝon verŝon da kloroformo, per kiu oni bone povus liberigi de la teraj suferoj tutan regimenton da soldatoj.
Li saltis malantaŭen kaj malfermis rapidege pordojn kaj fenestrojn. Lino staris ekstere kaj tenis sian korpon pro ridegado, kaj kiam ŝi iom rekonsciiĝis, ŝi alvokis sinjoron Bok, por ke li savu sian farmaciiston el tiu mortodanĝero.
Sinjoro Bok ĵus venis en la momento, kiam Karlo Stannarius per bastono penis eligi la serpenton el sub la tablo, kaj li kiel ankaŭ Lino vidis, ke Karlo tenas en la dekstra mano la pistilon preta por ekbato. Sed li ne ekbatis, kiam la fumumita angilo aperis. Lino nun prenis ĝin ĉe !a vostpinto, kaj tenante ĝin for de si, pro la bona kloroformodoro, ŝi forportis ĝin. Hajdi nun ankaŭ ne plu volis ĝin, ĝi plene perdis apetiton je fumumita angilo, precipe por tiamaniere odoranta frandaĵo.
Sinjoro Bok, starante en la ĉambreto, ne povis fari ion alian ol ridi kaj ridi, ĝis kiam li fine forviŝis la larmojn el la okuloj kaj diris:
„Tion Lino al vi bone repagis! Ho, griza kateto! Tiamaniere vi tre rapide perdis ĉion, kion mi alportis al vi de la Norda Maro! Vi ankoraŭ ofte pensos pri la kloroformita angilo kaj la cirumita omaro, se vi ree intencas petole mokadi servistinojn!"
- ↑ El la libro „Ut min Käk“ (El mia kuirejo), eldonita de Bruncken & Cie., Greifswald.