Nord-germanaj Rakontoj/La senplumigistoj de anseroj
Nord-germanaj Rakontoj, Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H. (p. 21-30)
Sinjoro advokate Sliker sidis ĉe la tablo, sur kiu staris botelo da vino, kaj ludis per la dika ora ĉeno, kiu pendis sur lia dika ventro, kaj li rakontis al sia amiko Bekman: „Ordinare kredas la homoj, ke mi kaj mia kolego Torkirken estas la plej grandaj malamikoj, ĉar en la juĝejo ni atakas nin reciproke, kvazaŭ ni volus tuj kapti unu la alian ĉe la gorĝo, tamen ni estas paro da veraj amikoj. Nur pro prudento, sinjoro Bekman! Ni ambaŭ gajnas per tio. Mi helpas al li akiri klientojn, kaj li helpas al mi. Nenio pli bona ol interkonsento, sinjoro Bekman!”
„Sed se la homoj, kiuj procesas, ankaŭ pensus tiel?” demandis sinjoro Bekman.
„Tio estus abomena por ni advokatoj!” diris sinjoro Sliker kaj ridis. „Ni tie ĉi certe ne povus trinki vinon! Vian sanon!”
Kaj la du bonaj sinjoroj faris dankoferon per sia trinkado al Dio pro tio, ke la homoj estas tiel bonege malsaĝaj kaj procesadas.
Subite iu forte frapas la pordon, kaj vilaĝano Kurr, maljuna, maldika kaj seka viro starigas sin kiel mejloŝtono apud la pordo de la ĉambro kaj komencas longan rakonton pri sia najbaro Nüdling: „Li forigis malnovan, kadukan stalon, kiu limis al mia korto, kaj en tiu stalo estis kvar fenestretoj, pro kiuj mi ĉiam koleradis. Jen liaj servistoj ĉiam ĵetis sur mian korton ostojn, ĉifonojn kaj ne plu uzeblan ledaĵon de jungilaro, kaj mi supozas, ke ili per tiuj fenestretoj faris ankaŭ katvizitojn ĉe miaj servistinoj, kaj nun, kiam Nüdling konstruas novan stalon, li denove volas fari kvar fenestretojn en ĝi! Kaj mi ne volas tion permesi. Kiu nun estas prava? Ĉu mi devas toleri tion?”
„Ne! Vi estas prava! Ne necesas, ke vi tion toleru! La plej supera tribunalo ĵus decidis en simila afero. Atendu momenton!” — Li serĉis en amaso da kajeroj kaj post nelonge trovis, kion li serĉis. „Unu juĝo estis la sekvanta: La akuzito estas kondamnita, malantaŭenigi sian novkonstruaĵon de la malsupra rando de la frontona fenestro de l’ provizejo de la akuzantino tiom, ke el super la jam estanta frontona fenestro farita samspeca fermita frontona fenestro de super la jam ekzistanta dua etaĝo supozite konstruota tria etaĝo, meze granda homo, staranta rekte en senĝena teniĝo, kies starloko antaŭ la fenestro estus tiel elektita, ke lia rigardo antaŭen trafas la vitron de la fenestro 16⅔ centimetrojn super ĝia malsupra rando, per supren direktita rigardo povus en la tuta larĝo de la fenestro ankoraŭ vidi la ĉielon.[2]” — Tute la sama afero — hm — kiel la via tio ne estas, sed tamen — hm — simila! Nun vi ĉion komprenis, ĉu ne? La juĝo estas ja treege klara!”
„Jes! Simile mi tion imagis, kaj tion mi nur volis scii! Vi do akceptos la proceson kontraŭ Nüdling?”
„Certe! Jes! Tion mi faros! Do adiaŭ, adiaŭ!”
„Fine!” diris la advokato, kiam la vilaĝano estis foririnta. „Tio almenaŭ ree fariĝos bona proceso! Mi jam pensis, ke la vilaĝano konservis en salo sian procesemon. De kiam li do ne plendis pri io? Vidu, preskaŭ duonjaro pasis de lia lasta proceso!”
Sinjoro advokato Sliker kaj sinjoro Bekman do gaje daŭrigis la trinkadon, kaj nova botelo estis alportata el la kelo, ĉar ĉe tiu ĉi proceso certe estos gajnataj kelkaj boteloj da vino.
La du sinjoroj ĵus agrable interparolis, kiam ree iu frapis la pordon kaj vilaĝano Nüdling eniris la ĉambron, ankaŭ unu el la maljunaj necedemuloj, kiu nun komencis rakonti la saman aferon pri la stalo, sed laŭ sia propra vidpunkto: „La afero estas tia! Mi ne estus veninta tien ĉi, sed mia najbaro Kurr ne volas permesi, ke mi ree faru la kvar fenestrojn en mian novan stalon. En la malnova stalo, tion mi devas diri al vi, estis do kvar fenestroj, kiuj rigardis en la korton de Kurr. Agrabla tio ja ne estas por li, tion mi komprenas. Miaj servistoj ĵetas ĉiuspecan maltaŭgan malnovaĵon, feron, rompitaĵojn kaj potojn tra la fenestretoj sur lian korton, kaj rigardas tra ili kaj povas vidi ĉion, kio okazas en lia korto, kaj li eĉ ne povas konstrui stalon kontraŭe de mia, ĉar mi ja havas la rajton pri la fenestroj, kaj nun mi volas demandi, ĉu mi ree povas fari en mian novan stalon la fenestretojn, la malnovan stalon mi malkonstruis!”
„Kompreneble vi povas! — Fenestrorajto!” diris la advokato kaj purigis siajn okulvitrojn.
„Nun, do ĉio estas bona! Rajto devas ja resti rajto, kaj mi tuj diris, ke mi estas prava!”
„Certe, vi estas prava! Sed mi diros ion al vi: mi ne havas tempon kaj tute ne povas tiun ĉi fojon akcepti vian aferon. Iru al Torkirken, li faros la aferon same bone kiel mi, kaj pri fenestroj li estas speciale sperta. Atendu momenton, nur malgrandan momenteton, mi nur skribos kelkajn vortojn al li, kiuj klarigos la aferon, nur kelkajn vortojn mi skribos!” Kaj la advokato skribis sur papereton: „Carpo meum anserem, carpes tuum”, kaj li amuziĝis pro tio el la fundo de sia animo. „Jen!” li diris kaj ekridis. „Tion vi alportu al sinjoro Torkirken, mi ĉion priskribis.”
„Bone! Mi dankas! Tio tre rapide estis farita!”
„Ĉio en ordo! ‚Mi dankas‘ estas nutraĵo, per kiu jam kelkaj tajloroj mortnutris sian katon!”
„Kion vi diris?”
„Ho ne grave! Adiaŭ do, adiaŭ!”
Kiam la vilaĝano estis foririnta, diris sinjoro Bekman: „Sed nun diru al mi! Antaŭe vi diris al vilaĝano Kurr, ke li estas prava, kaj poste vi diras al Nüdling, ke li estas prava, Ja nur unu povas esti prava!”
„Certe, sinjoro Bekman, en tiu ĉi afero vi estas prava!” diris la advokato, ridante per sia tuta ruĝa kaj grasa vizaĝo kaj ludis per la dika, ora horloĝa ĉeno sur sia dika ventro.
Vilaĝano Nüdling foriris, kaj ĉar en lia vojo troviĝis bonreputacia gastejo, li eniris.
Tie estis nur studento, kiu filozofadis, sidante post glaso da biero. Vilaĝano Nüdling sidiĝis apud li kaj rakontis, al kiu li iros kaj pro kiu afero.
„Kio estas skribita sur la papereto, pri kiu vi parolis?” demandis la studento.
„Nu, mi ne povas kompreni ĝin! Carpo ĝi komenciĝas. Hundonomo tio ne estas, kaj germana tio ankaŭ ne estas. Jen estas la papereto. Je la fino staras tie tuum, per tio li celas al Kurr. Sed — se mi tion bone scias — germane la vorto komenciĝas per ‚d‘ kaj estas ankaŭ iomete alie skribata[3]!”
La studento ridegadis, kiam li legis la skribitaĵon.
„Ne, maljuna amiko”, li diris, „tio signifas la jenon: Mi senplumigas mian anseron, senplumigu vi la vian!”
„Ke li ricevu spasmon en la ventron! Ne povas esti tiel! Vi petolas kaj mokas min!”
„Se vi ne volas kredi al mi, iru al la rektoro, li scias la latinan lingvon! Vi devas postuli, ke la advokato duelu kun vi! Mi estos via sekundanto!”
„Nu, vi tion ne scias, nur li postulas, li nenion donus al mi. Sed al la rektoro mi tuj iros. Sub lia granda ĉapo kaŝiĝas multe da saĝeco!”
Kaj li iris al la rektoro, kiu ĵus per ruĝa inko laboris en la skrib-kajeroj.
„Nu, amiko, kion vi volas?” demandis la rektoro.
„Ha, mi venas nur pro tiu ĉi papereto! Mi ja scias legi gazeton kaj la malgrandan Struk-kalendaron, sed tiu ĉi skribaĵo estas tro sciencula por mi! Tial mi pensis, ĉar vi ja eldraŝas la sciencon ĝis lasta pajlero, vi eble diros al mi, kion signifas tio ĉi! Homo ja ĉiam devas lerni ion, ĉar la vivo estas longa, kaj la pensoj estas mallongaj —”
„Kaj via edzino estas dika, k. t. p.! Nu donu al mi la papereton!” Kaj la rektoro legis: „Mi senplumigas mian anseron, senplumigu vi la vian!”
„Fulmotondro! Ĉu vi ankaŭ naskiĝis dum frosta vetero? Estas ja neeble!”
La rektoro demandis pri la deveno de la skribaĵo sur la papereto, kaj kiam li sciis ĉion, tio tre amuzis lin: „Do tia estas la afero! Jen humorplena animo! Vere, ne vulgara esprimo!”
La vilaĝano gestis per la manoj, kvazaŭ iu proponus al li duone tro malgrandan prezon por lia porko, foriris kaj pensis: „Trifoje, laŭ burĝa rajto!” La afero ŝajnis al li tre nefidinda, tial li decidis iri al la pastro. „La pastro”, pensis li, „parolas al ni almenaŭ en nia maniero, sed la rektoro? Ĉiam nur fiere de supre! Li estas de la sama speco kiel la studento!”
Do Nüdling iris al la pastro.
La pastro prenis la papereton kaj legis: „Mi senplumigas mian anseron, senplumigu vi la vian! — Kion signifas tio ĉi? Kiu skribis ĝin, kaj kion vi volas scii pri ĝi?”
Vilaĝano Nüdling rakontis do la tutan aferon pri la proceso kaj je fino li diris: „Kaj poste la advokato skribis tion sur tiun ĉi papereton, kaj dum lia plumo saltetis sur la papero, lia nazo kuris post tiu ĉi fremdlanda germanaĵo, kvazaŭ kato post muso.”
„Atendu momenton”, diris la pastro, mi dum momento eliros. Sidiĝu tie ĉi kaj ekfumu cigaron, jen, prenu! Tie ĉi estas alumetoj!” Kaj efektive, post tre mallonga tempo la pastro revenis. „Kaj nun”, diris li, „rakontu al mi denove la historion, sed tre detale!”
„Ĉu vi poste ankaŭ volas skribi ion sur papereton?” demandis malkonfideme la vilaĝano.
„Ne, tion mi ne intencas! Sed mi volas precize scii la aferon pri la proceso. Do vi volas uzi kontraŭ via najbaro la tutan forton de la leĝo?”
„Hm! Kial ne, se mi ja estas prava?”
„Nu bone! Kaj nun denove rakontu tre detale!”
La vilaĝano ree komencis rakonti tre detale kaj tre fervore, kaj ankoraŭ longe ne finis, kiam iu frapis la pordon, kaj poste eniris vilaĝano Kurr. La pastro estis sendinta al li sciigon, ke li venu momenton.
„Nu?” demande diris la pastro. „Ĉu vi do ne volas saluti per manpremo vian najbaron?”
Do ili faris tion, kvankam iom nerapide.
„Vi sciu”, ekparolis la pastro, „hipotekoj kaj procesoj estas la solaj kreitaĵoj, al kiuj mi deziras plej baldaŭan morton per rapide konsumanta ftizo!”
Poste li metis la fingropinton sur la bruston de Nüdling kaj diris solene: „Kiu scias, kiam la falĉilo de la morto vin rikoltos —”
„Bona Dio, sinjoro pastro, kiel vi povas timigi homon!”
Poste li tuŝetis per la fingro vilaĝanon Kurr kaj diris per profunda, timiga voĉo: „Ni migras en malluma valo —” Kaj poste li ekPaĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/31 Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/32