Nord-germanaj Rakontoj/Karakterulo
Nord-germanaj Rakontoj, Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H. (p. 14-20)
Petro Fretendüwel heredis de sia patro tiun ĉi belan kaj larĝan nomon kaj krom tio ankaŭ belan larĝan domon. Ankaŭ belan larĝan vizaĝon li heredis, kaj belan larĝan ventron li alnutris al si. Li havis tiel nekarakterizan „ĉiutagan” vizaĝon, ke ĉiuj, kiuj parolis kun li la unuan fojon, demandis lin: „Ĉu mi eble jam vidis vin ie?” Tion li devus aŭdi, se li eĉ elmigrus Richtenberg-on — aŭ eĉ Turkujon.
Kiu lin konas pli bone, tiu diras, ke Petro estas obstina, malvigla rentulo, kiu tagon post tago sidas sur verda apogseĝo apud la fenestro, fumante ĉe tiu ĉi laboro el sia pipo kaj krom tio ankaŭ rigardante jen la gazeton, jen la straton, ĝis kiam li estas plenigita de novaĵoj kiel botelo, — sed kiu ĉiumatene devas esti plenigata denove.
Do Petro Fretendüwel havas belan, larĝan domon, kiu por li sola estus eĉ tro granda, kaj en kiu li sentas sin kiel pizo en granda skatolo. Ĉar li estas meditema homo, li forluis la supran etaĝon de la domo al tiaj homoj, kiuj ne povus diri al li: nun oni devas fari tion, aŭ: estas bezone, ripari tion! – kaj per tiaj paroloj tedi lin. Sed Petro estis ankaŭ konservativa homo, kiu nenion volis scii pri novaj modoj, precipe, se li devus pagi monon por ili. Kiam do la luanto trosatiĝis rigardi la fumnigritajn tapetojn, la rustiĝintajn pordoln kaj la paserojn kaj vespertojn sub la tegmento, – tiam li transloĝiĝis en alian loĝejon, kaj Petro diris: „Nu, mi ne miras pri tio”, ĉar li estas karakterulo kaj eĉ ne iomete ofendsentema. Tiam li denove atendis, ĉu trovos sin amanto por lia „rabist-kaverno”, sed ripari ion li ne permesis.
Tiel lia bela loĝejo ree estis sen luanto, kiam nova bestokuracisto venis en la urbon por tie ekloĝi.
Petro fumis el sia pipo ĉe la fenestro, tamburis per la fingroj kaj rigardis la veteron, kiam iu frapis. La pordo malfermiĝis, kaj la bestokuracisto eniris kaj prezentis sin. „Mi estas nomata Peiters”, li diris, „kaj deziras vidi la loĝejon en via domo, sed Dio! — ĉu mi ne vidis vin iam? Vi ŝajnas al mi tiel konata!” — „Lasu nur! Min ĉiuj homoj vidis jam ie!” respondis Petro. „La loĝejo ĵus estas neloĝata, kaj tio devenas de tio, ke la lasta loĝanto transloĝiĝis.”
„Jes”, diris Peiters, „ordinare tio devenas de tio. Estas bela, granda domo, la via!”
„Tia ĝi estas”, respondis Fretendüwel, irante kun sia gasto en la etaĝon. — Kiam ili iris tra la ĉambroj, la bestokuracisto tiel surpriziĝis kiel la akaro, kiu sidis tiel agrable en la fromaĝo kaj subite falis sur la plankon.
„Tie ĉi aspektas ja ĉio diable malbele", li diris. - „Tiel estas sed tio ne malutilas”, respondis la dommastro, „tie ĉi loĝis jam multaj homoj, kaj plaĉis al ili sufiĉe bone.”
„La tapetoj krevis!”
— „Jes, tion ili faris.”
„La plafonoj estas nigregaj!”
— „Jes, tro blankaj ili ne estas.”
„Tiuj ĉi malnovaj flavaj fornoj ne plu estas laŭ modo!”
— „Ne, ili jam staras dum kvardek jaroj.”
„La plankoj estos tro eluzitaj!”
— „Jes, la plankoj estas jam malnovaj.”
„La pordojn de la ĉambroj oni devus laki!”
— „Jes, tio estus bona.”
„La fenestrojn ankaŭ!“
— „Jes, ilin ankaŭ!”
„Do, vi bonvolos ordoni, ke oni riparu ĉion ĉi!”
— „Ne sinjoĉjo, tion mi ne faros.”
„Sed en tian loĝejon mi ne povas enloĝiĝi!”
— „Do nenio helpas; vi do ne povos enloĝiĝi.”
„Sed mi estas en embaraso, ne povante trovi ĝustan loĝejon! Mi tie ĉi povus loĝi dum dek aŭ ankoraŭ pli multe da jaroj!”
— „Nu, do ekloĝu!”
„Sed se tie ĉi aspektas ĉio tiamaniere — ne estas eble!” — „Nu, sekve ne.“------------------------------— — — — „Kiom da lupago mi devus doni?“
— „Ducent Markojn, tiom mi ĉiam ricevis."
La bestokuracisto pripensadis . . . „Nu tro multe tio ne estas; mi ja povus ĉion mem renovigi, ĉu ne?“ — „Tion vi povas fari.“
„Mi eĉ ne komprenas, ke tie ĉi povis loĝi homoj!“
— „Nu, tion vi diras! Unu volas tion, alia ion alian. Unu volas la patrinon, alia la filinon, kaj iuj volas eĉ la servistinojn, kiel oni rakontas!"
„Do mi volas ekloĝi tie ĉi kaj ordonos fari ĉion necesan, kaj ni faros lukontrakton!"
— „Ne, tion ni ne faros! Tio ne estas modo tie ĉi, kaj mi nenion subskribos!"
„Vi estas tre obstina homo!“
— „Povas esti. Ebleco ekzistas. Mi lasas ĉion tia, kia ĝi estas. Maljuna pudelo ne plu lernas novajn artifikaĵojn.“
„Sed ni interkonsentas, ke vi pli malfrue ne plialtigos mian lupagon!"
— „Tion mi ĝis nun neniam faris kaj ankaŭ ne faros.“
„Nu bone, do ni interkonsentas!" —
„Bone!“
La bestokuracisto sendis metiistojn, por ke ili laŭforte laboru en lia nova loĝejo. Tie oni pentris, lakis kaj gluis; el kvar malgrandaj fenestrovitroj oni faris unu grandan, blankajn kahelfornojn oni metis anstataŭ la malnovaj, kaj novan muron oni konstruis por ricevi el la koridoro malgrandan antaŭĉambron. Kiam la bestokuracisto fine ekloĝis inter la novaj belaĵoj, li estis je kvincent Markoj pli malpeza, tamen tre plaĉis al li en la loĝejo, kaj ankaŭ lia dommastro plaĉis al li, ĉar ili reciproke tute ne interkomunikis. Ĉiuj vizitantoj de la bestokuracisto ĝojis pri lia eleganta loĝejo.
Dum duonjaro li estis loĝinta tie, kiam li iris viziti sian dommastron por alporti la lupagon. Petro ĵus tamburis per la fingroj sur la fenestra breto kaj rigardis muŝon, kiu zumis ĉe la fenestrovitro. „Nun la loĝejo estas belega, sinjoro Fretendüwel“, diris bestokuracisto Peiters. — Petro konsente mallevis la kapon. „Mi jam aŭdis pri tio“, diris li. — „Jen estas cent Markoj da lupago!" diris la luanto. „Bone! estas ĝuste cent Markoj."-----
„Mi devas ankoraŭ eliri hodiaŭ, adiaŭ do, sinjoro Fretendüwel.“
— „Adiaŭ!“ Petro donis al sia luanto la manon kaj akompanis lin ĝis la pordo, tie li diris: „Ĉar estas okazo por demandi: kion ni interkonsentis pri la lupago? Mi jam forgesis!"
„Vi ne volas plialtigi mian lupagon!“
— „Vere, tiel estis!“
„Nu tio restos tiel, mi esperas!“
— „Certe! Kio estas akceptita, restas akceptita!“
„Nu, tiam adiaŭ!“ — „Adiaŭ do! Nur mi volas ankoraŭ diri, ke vi devas transloĝiĝi post duonjaro.“
La bestokuracisto ektimis. „Kion?“ li kriis, „kion vi diras?“
— „Mi diras, ke vi devos transloĝiĝi."
„Kion signifas tio ĉi?“
— „Nu, sinjoĉjo, plialtigi la lupagon mi ne povas, pri tio vi havas mian promeson. Sed la loĝejo estas nun tiel bela, ke ĝi valoras kvarcent Markojn da lupago, kaj tiom oni proponis al mi, tial vi devas transloĝiĝi. La plejmulton mi plej multe preferas."
Bestokuracisto Peiters denove eniris la ĉambron kaj kunfrapis la manojn super la kapo. „Vi estas ja vera - - “ li kriis, sed la lasta vorto restis en lia gorĝo, „mi pensis, ke mi loĝos tie ĉi dum tuta mia estonta vivado“, li diris fine.
— „Jes, jes, tiel estas! Kion valoras ĉiu lioma kalkularto kaj antaŭpensado, beno de Dio estas donaco, kiu venas per si mem!“ Petro Fretendüwel kunmetis la manojn super la stomako kaj pie rigardis la muŝon. La bestokuracisto tordis siajn lipharojn kaj ne sciis, kion diri aŭ fari.
— „Transloĝiĝu, sinjoĉjo, transloĝiĝu, ie alie ankaŭ estas bele, kaj anseroj iras ĉie nudpiede!" —
„Nun mi aranĝis ĉion tiel bele kaj elspezis tiom da mono! Tio estas vere malicega! Hm — jes, — ne, mi ne faros ĝin, — sed kion fari? Kien mi iros? Se mi mem donus al vi kvarcent Markojn, ĉu mi povus loĝadi plue en mia loĝejo?"
— „Kompreneble, vi havas la plej unuan rajton!"
La bestokuracisto pro kolerego kaj indigno preskaŭ ne povis trovi vortojn.
„Belega tio estas“, li diris, „unue mi renovigas la tutan loĝejon, kaj poste mi devas pagi por ĝi duoblan lupagon! Gardu sin ĉiu kontraŭ la dik-kapaj rentuloj!"
— „Sinjoĉjo, kion vi parolas? Vi ja mem ne volas alie! Vi ja mem proponis al mi tiun ĉi lupagon! Mi faras nur, kion vi volas!“
Sed la bestokuracisto ne plu aŭdis tion, li estis jam forkurinta el la ĉambro.
- ↑ El n-ro 4098 de „Universal-Bibliothek” de Philipp Reclam jun., Leipzig.