Nord-germanaj Rakontoj/Ventega nokto
Nord-germanaj Rakontoj, Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H. (p. 5-13)
La ventego kriegis kaj bruegis dum la malluma nokto kaj blovege pelis la foliojn antaŭ si. Kia sonado estis en la aero! De malproksime venas la ventego, el la regiono, kie estas la altaj montoj kaj la granda akvo, el la malvarma nordo. Ĉio, kion ĝi ekkaptas survoje, devas kunflugi. Ĝi pelas la foliojn alten tiel, ke ili kirle flugas kaj en sia timo saltas unu super la alia. Jen ĝi permesas al ili dum momento rekonsciiĝi, ili opinias, ke nun ĉesis la sovaĝa pelado, ke ili povas trankvile malleviĝi teren – jen la sovaĝulo ree ekkaptas ilin kaj la ludo denove komenciĝas. Nun ĝi estas en la torfejo; tie ĝi trovas nenion, kun kio ĝi povus petoli, tial ĝi atakas pluvnubon, kiu ĵus volis ekpluvi – puŝegas en ĝian flankon, ĝis kiam ĝi tuj disflugas. Jen la blovulo venas en la arbaron kaj furiozas inter la arboj, kiuj ĝemas kaj krakas. Plia salto, kaj nun ĝi estas ĉe la lerneja domo, kiu staras kaŝita en arbetaĵoj inter la du vilaĝoj. Ho, kiel ĝi ĝojkriegas, ekvidante la malnovan kadukan domon! Tie ĉi mi devas eniĝi! Per ĉiuj pordoj ĝi bruegas kaj skuas ilin, provante malfermegi ilin. Sed vane. Eĉ ne la lignan kovrilon de la luko en la frontono ĝi povas deŝiri, kvankam la rustiĝintaj hokoj preskaŭ ne plu povas teni ĝin. Sed almenaŭ ĝi klakas kaj frapegas per ĝi tiom, ke la edzino de la instruisto vekiĝas.
„Estas ja terura vetero!” ŝi diras mallaŭte, „ĉu vi maldormas, Fric?”
„Jes”, diras li same mallaŭte. Ili tre mallaŭte parolas, ĉar la plej malgranda infano, la plej juna el la ses idetoj, estas malsana. La unuaj dentoj volas eliĝi, kaj nun la infano havas febron.
Tra la fingrolarĝaj fendoj de la dompordo eniĝas la ventego en la domon, scivole ĝi eniĝas en la ĉambrojn kaj ĉirkaŭvojaĝas en ili. „Kia trablovo!” diras la virino, „se nur Linjo ne vekiĝas! Ha, kial oni ne rebonigas la domon ĉe ni, tie ĉi oni ja devas malsaniĝi!” Ŝi leviĝas kaj zorge kovras la maltrankvile dormantan infanon.
Tra la fendoj de la nebone fermiĝantaj fenestroj la ventego eliĝas, ĵetas la nefirmajn lignokovrilojn kontraŭ la fenestroj, kaj jen ĝi ekvidas belan truon en la pajlotegmento. Jen estos granda amuziĝo! Ĝi komencas ŝiri kaj sublevi – vere, nun estas eble al ĝi, forŝiri la duonan kovraĵon de la tegmento. La malnovan, duone putriĝintan pajlon ĝi disŝiras kaj per la pecoj petolas. Ĝi pelas ilin ĉiam antaŭ si, jen ree alten ĝis la pluvnuboj, jen malsupren. Grandan pecon ĝi ĵetas sur la kapojn de du viroj, kiuj ĵus eliras el la vilaĝo kaj kiuj havas nigrigitajn vizaĝojn.
„La vetero bonege taŭgas”, diris unu el ili, „se ni rompmalfermos la dompordon, oni ne aŭdos ĝin dum tia ventego. – Raddas, ĉu vi precize scias la lokon, kie la instruisto enŝlosis la monon?”
„Jes”, diris la alia, „tion mi scias. En lia dormoĉambro ĉe la kapfino de lia lito staras malgranda ŝranko, tie li enŝlosas sian monon.”
„Estas tamen riska afero! Se li eble vekiĝos!” flustris la alia.
„Ne estu timulo, Wittenborn”, diris Raddas, „tio ne malhelpos nin!”
Wittenborn silentis dum kelka tempo; tiam li ree ekparolis: „Kiom da mono li alportis hieraŭ el la urbo?”
„Mil kvincent talerojn en oro, estas mono de zorgatoj, kaj morgaŭ li alportos ĝin al la distrikta kaso; estos same bone, se ni senigos lin de tiu ĉi peno kaj la monon prenos al ni por gardi ĝin”, diris Raddas kaj akre ekridis.
„Se vi nur estas certa pri tio”, diris Wittenborn.
Raddas ree moke ekridis. „Certa? – Jen vidu!”
„Sinjoro de la vivo”, ekkriis Wittenborn, „vi ja kunprenis hakilon!”
„Jes!” diris Raddas raŭke.
La hakilo ree estis kaŝita sub la kitelo, kaj ili rapide antaŭeniris.
„Ni bone povos helpi al ni per la mono”, reparolis Raddas, „Wittenborn, ankaŭ vi bezonas ĝin!”
„Jes”, diris serioze Wittenborn, „estas terure, ke oni venis al tia ago! Min devigas la mizerego. – Raddas, ni povas ankoraŭ reiri!”
„Iru hejmen, timulo! Vi havas la kuraĝon de malkuraĝulo! Estis vere nenecese, ke mi kunprenis vin! La monon mi sola tre bone povas uzi, kaj ankaŭ fari mi povos ĉion sola!”
La mono, la mono! Du homoj volas fordoni pro ĝi sian pacon kaj konsciencon, por du aliaj ĝi alportas grandan danĝeron. Ha, ili ne sciis, ke ankoraŭ alia speco de malbona vetero pretiĝas ekstere por ili! Kaj ĉio pro mono. Pro mono, el kiu eĉ ne pfenigo apartenis al tiuj kvar homoj.
„Mi ne estas maljuna virino”, diris Wittenborn, „mi kunhelpos! Sed mi devas pensi ankaŭ pri la instruisto kun liaj ses vermoj.[2] La bedaŭrindulo devos ja kompensi la monon, se ĝi estos for – fine ili eble malliberigos lin! – Sed estas egale! – Antaŭen!”
La ventego aŭdis la vortojn, ĝi vidis ankaŭ ekbrili la teruran ŝtalon – neniu krom ĝi vidis tion.
Ĝi furiozis ĉirkaŭ la du homoj kaj ĵetis foliojn en iliajn vizaĝojn – sed tion ne atentis la du krimuloj. Tia vetero bone taŭgis por ilia malluma vojo kaj por iliaj mallumaj pensoj. La ventego turnis sin ronden kaj rapidegis reen al la lerneja domo, kaj tie denove komencis sian ludon. La kovrilo de la luko! Ĉu ne estos eble kapti ĝin? La blovegulo skuas ĝin kaj klakas per ĝi, tamen la hokoj ankoraŭ tenas. Tiel ĝi ne sukcesos. De malsupre ĝi devas provi sublevi kaj rompi, refoje! – krak! rompiĝas unu el la feroj, kaj la kovrilo, falinte malsupren, brue ekfrapegas.
La malsana infano en la ĉambro ekskuiĝas pro ektimo kaj komencas plorkrii.
La kriado estas aŭdebla ekstere, nun ĝojkrias la ventego en la aero kaj alportas la sonon de la turhorloĝo el la urbo super la kampoj.
„Batis la dua horo”, ekstere flustras voĉo, „en tiu ĉi horo la homoj plej bone dormas!”
„Batis la dua horo”, flustras ankaŭ voĉo en la ĉambro, „en tiu ĉi nokto la dormo ne plu venos!”
La voĉo sonas ĉagrene. La viro ĵetas sin de unu flanko sur la alian. Li tre dezirus dormi – la dormo estus tre necesa por li. „Mi jam pensis, ke la vento trankviliĝos, sed ŝajnas, ke ĝi komencas denove blovegi; la malnovan luk-kovrilon ĝi eble forŝiris", diris li al sia edzino.
Li oscedas, li estas trolacigita. Hieraŭ dum plena tago li instruis, poste li iris al la urbo por prizorgi la aferojn de sia zorganteco. Vespere li, kiam la aliaj dormis, ankoraŭ sidis kaj skribis. Li devas ja flanke de sia salajro ion perlabori, tial li skribas pedagogiajn artikolojn por gazeto. Li zorge kaj detale ellaboras ilin, la gazeto kontente akceptas la artikolojn, ĉar ili estas volonte legataj, sed multon li ne ricevas por tiu ĉi laboro. Ĝis la dekdua horo la viro estis skribinta, pensante pri la malsataj stomakoj, kiujn li ĉiutage devas kontentigi. Je la sepa horo matene la instruado ree komenciĝos.
„Dum tia ploraĉo oni ja ne povas dormi!” diris li.
Ankaŭ lia edzino maldormas. Tagon post tago ŝi devas atenti siajn infanojn, devas zorgi por la brutoj kaj la mastrumado, ŝi devas kuradi la tutan tagon. Tio ne estas oportuna vivo, kaj ŝi ankaŭ estas trolacigita.
„Ne riproĉu ŝin!” diris ŝi al sia edzo, „ŝi estas malsana, kaj ni devas havi paciencon! Mi leviĝos kaj portos ŝin.”
„Tio ankaŭ ne helpos”, diris li, „mi portis ŝin hieraŭ la tutan nokton, kaj ŝi ne ĉesis plori; se ŝi do streĉis sian kri-meĥanismon, ŝi tiel longe krios, ĝis kiam la vento ĉesos blovegi!”
La edzino silente leviĝis kaj klinis sin super la malgranda lito kaj provis trankviligi la infanon per mallaŭta: „ŝŝŝ, ŝŝŝ!” La infano ŝajne iom trankviliĝis.
La instruisto ankaŭ leviĝis. „Rekuŝiĝu”, li diras, „vi pli multe bezonas la ripozon ol mi! Aŭdu nur, kiom la vento atakas la pordon!”
Li levas la infaninon sur sian brakon, ĉirkaŭiras kun ŝi en la malluma ĉambro kaj kantetas mallaŭte: „…kaj sendu viajn anĝelojn al la lit’ de l’ infaneto!” – La infano retrankviliĝas, apogas la kapeton al la brusto de la patro kaj ekdormas. Ĵus li volas remeti ŝin en la liton, kiam la ventego ĵetas ŝtonon de la kamentubo sur la fajrujon – denove la infano ektimas, kaj la plorkriado rekomenciĝas.
La viro kuŝigas sian karulineton, li ne estas en rozkolora humoro, tion ne kredu! –
„Raddas!” ekstere mallaŭte diras voĉo, „la infano ĉiam kriadas! La instruisto kaj lia edzino maldormas.”
„Jes”, diras Raddas, „prenu la diablo la infanaĉojn!”
Ili ambaŭ silentas kaj ĉesigas sian laboron ĉe la seruro. Ili ne scias, kion fari.
„Ni ankoraŭ iom atendu, ĝis kiam la kriaĉulo resilentiĝos”, diras Wittenborn.
La dua nenion diras. Ili starigas sin en la niĉo de la pordo por ŝirmi sin iom kontraŭ la ventego kaj pluvego. Pluvis, kvazaŭ la akvo estus verŝata per trogoj.
„Nun la infanaĉo ŝajnas silenti”, ekparolis Raddas, „mi jam pensis, ke la malbenita aĉulo tute malhelpos nin.”
„Iomete ni ankoraŭ atendu, ĝis kiam ili ree dormos", respondis Wittenborn.
Ili staris dum kvaronhoro, kaj ĵus Raddas metas la manon sur la seruron por derompi ĝin. Jen ili aŭdas la krakon de la ŝtono sur la fajrujo – ree ili aŭdas la infanon plori – kaj denove ĉesas agi. Se ili estus tiaj ŝtelistoj, kiajn edukas la grandurbo, ili jam delonge estus malfermintaj la malnovan pordon, sed ili ne estis spertaj en tia laboro kaj ankaŭ ne posedis ilojn por ĝi.
Senmove ili staras. La infano eble ree ekdormos. La instruisto iras nudpiede tien kaj reen – li ankaŭ riproĉas la infaneton, ke pro la kriado li perdas la noktan ripozon. „Linjo, malgranda blekulo, vi vere ne bezonus tiel konduti!” Post kvaronhoro li diras: „Mi jam sentas malvarmon." Li serĉas alumetojn kaj ekbruligas la lampon. Poste li vestas sin, lia edzino ankaŭ, kaj li sidiĝas ĉe la tablo por daŭrigi la skribadon. Tio ne estas io nova por li, jam ofte li faris tiel!
Raddas ŝteliras ĉirkaŭ la domo. „Jen”, li diras kolerege al sia malbona kunulo, „nun li faris lumon! Tie ĉi tra la fendo vi povas vidi lin, kie li sidas. Nun ni povas jam foriri. – Malbenita infanaĉo!”
Ankoraŭ ili staras momenton.
„Nenio estas farebla", fine diris Wittenborn, „la mono ne estos nia!”
Raddas elprenas la hakilon el sub la kitelo. Li devas iel liberigi sian koleron kaj per tuta forto li ekbatas kontraŭ la fenestro tiel, ke la ligna kovrilo disfalas kaj tri fenestro-vitroj disrompiĝas. – Poste ili forkuras.
„Sinjoro de la vivo!” ekkrias la instruisto, „kion signifas tio ĉi?” – Li ekprenas fortikan bastonon, kaj kunprenante la lampon, li iras eksteren. Neniu estas videbla. Nur en la mola ligno de la fenestro-kovrilo, kiun li portis en la ĉambron, oni vidis la postsignon de la hakilbato.
Kiam li vidis ankaŭ la malfermitan seruron, li ekkomprenis. „Vi bona, kara infano”, li diras kaj kisas la malsanan filineton sur la varmegan kapeton, „vi ja gardis nin kontraŭ malbono – kaj kiu scias, kontraŭ kio plia! En tiu ĉi nokto vi estis certe nia gardanta anĝelo, kaj mi nekomprenanta homo eĉ riproĉis vin!” La infanino daŭrigis la ploradon, kaj nur en tagiĝo ŝi trankviliĝis ekdormante.
La ventego pro plezuro ne sciis, kion fari, ĝi ridegis, ĝi petolis kvazaŭ stratbubo, ĝi saltis kaj bruis tra la vilaĝoj, ĝardenoj, kampoj kaj herbejoj. Kiom ĝi povis ekkapti, tiom da tero ĝi prenis de la kampoj kaj ŝutis ĝin sur la herbejojn, ĝi ekpelis la akvon de la lago kaj plaŭde ĵetis la ondojn sur la straton, ree ĝi kaptas la foliojn kaj furioze pelas ilin, ĝojkrias kaj blekas tiel, ke ili flugegas pro timo, ĝis kiam ili svene falas post kreskaĵbarilon. Ĝi forŝiras la malnovan, malpuran ĉapelon de Raddas, ludas kun ĝi, kaj fine ĵetas la ĉapelon antaŭ la pordon de la instruisto. Kiam matene la infanoj iris en la lernejon, unu el ili kunprenis la ĉapelon.
„Al kiu ĝi apartenas?” demandis la instruisto.
La knaboj ĉirkaŭrigardas la objekton kaj Karlo Raddas diras: „Estas la ĉapelo de mia patro.”
Karlo alportis la ĉapelon hejmen al sia patro. „Mi tuj rekonis ĝin!” diris li, kaj pro tio li ricevis nukbaton de sia patro.