Novaĵoj (Lingvo Internacia, Februaro 1896)

El Vikifontaro
Novaĵoj. ()
Lingvo Internacia, 1896 (p. 20-23)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Novaĵoj.

Ĉar, pro kaŭzoj konataj al niaj legantoj, la konkurso, proponita en № 62 de la gazeto “Esperantisto“, ne povis efektiviĝi, tial s-ro Zamenhof proponis per cirkulero al ĉiuj membroj de la konkursa komitato, ke oni permesu al li uzi la konkursan monon por eldono de unu tre grava propaganda broŝureto en kelkaj plej gravaj lingvoj. La membroj de la komitato donis la sekvantajn voĉojn: s-roj Almeida, de Beaufront, Borovko, Geoghegan, Gernet, Paĝo:Lingvo Internacia - Februaro 1896.pdf/5 cirkulero diras pri s-ro Schmidt, ke li “distingiĝis inter la esperantistoj per kritikado de la eraroj de la lingvo Esperanto kaj per fervoraj laboroj por enkonduko de plibonigoj en tiun ĉi lingvon“, — dum en efektiveco tie ĉi estas absoluta fantazio, ĉar s-ro Schmidt neniam diris eĉ unu vorton da kritiko kaj neniam faris eĉ unu paŝon por plibonigado de Esperanto.

S-ro Fedorovski en Moskvo, kies anonco pri la depot’ da semoj estas presata en nia gazeto, petas nin sciigi la legantojn, ke lia katalogo da semoj en estonta jaro estos presita ankaŭ en Esperanto, se la esperantistoj mendos ĉe li semojn. Se do neniu el la esperantistoj alsendos al li mendojn, tiam, kompreneble, la katalogo ne povas esti presita en Esperanto. Por ke s-ro Fedorovski sciu, ke la mendoj venas efektive de la esperantistoj, li petas notadi sur la leteroj, adresataj al li: “de esperantisto“. La nombron da esperantistaj mendoj li bezonas ankaŭ scii, por presi poste la katalogon en konvena nombro da ekzempleroj.

Smithsonian Institution, Washington, U. S. A., sendis Paĝo:Lingvo Internacia - Februaro 1896.pdf/7