Nova Antologio/Du fabletoj

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
Nova AntologioJan Günther (p. 26)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
XIX.
DU FABLETOJ.
(El Stanislaw Jachowicz).


1. LA MAKULO.

Staĉjo veston makuletis,
Ploris kaj pardonon petis.
Panjo la okazon trovas
Por diri: „La veston purigi ni povas;
Sed la tuta vivo via
Restu sen makulo ia,
Ĉar vi kredu ĝin, karulo,
Ne puriĝos la makulo".

2. LA ROZO.

„Rozon vi ne tuŝu, Anjo,
La flor’ pikas“,—diris panjo;
Sed Anneto ne obeis,
Pikis sin kaj poste veis.