Nova Antologio/Frata paro

El Vikifontaro
Frata paro ()
Tradukita de Antoni Grabowski
Nova AntologioJan Günther (p. 22)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kora enuo  ►
XIV.
FRATA PARO.
(Laŭ popola kanto).
Al S-ro P. de Lengyel.

Pol’, hungaro:
Frata paro,
Dum batalo,
Drink-regalo.

Vigla kapo,
Brava koro,
Benu ilin
Di’-sinjoro!