Nova Antologio/La morto de Julia

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
Nova AntologioJan Günther (p. 23-24)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
XVI.
LA MORTO DE JULIA.
(Ario de Luigi Denza).

Etendite
Sur la litaĵo hela,
Ŝi similis
Al anĝelet’ ĉiela.
Ŝi, anĝelo,
Rompita de sufero,
Min alvokis,
Flugonte for el tero.

Kaj ŝi plendis
Pri kora la doloro,
Ke nur pacon
Deziras ŝia koro,
Kaj sopiris,
Ke Dio sendu morton,
Ĉar por vivo
Ŝi jam ne havas forton.

Do, tremante,
Aliris mi proksime,
Metis buŝon
Al ŝia frunto time;
La vizaĝon
La morto glaciigis;
Malbenita
Dolor’! min ne mortigis.

Sin detruis
De l’ amo la pasio;
Malfeliĉa
Ne sciis ŝi pri tio;
Nek divenis
La kaŭzon hom’ alia
Forportita
Ŝi estis, kara mia!