Nova Antologio/Sopiro al patrujo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


I.
SOPIRO AL PATRUJO.
(El „Pan Tadeusz” de Adam Mickiewicz).


Litvo, patrujo mia! Simile al sano
Vian grandan valoron konas nur landano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar je vi sopiras.

Dipatrino! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon, —
Kiel Vi al infano redonis la sanon,
(Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dion dankodiri) —
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!…
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj;
Al la kampoj, per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj,
Kiujn la neĝe-blanka poligon’ ornamas,
Kie per virga ruĝo timiano flamas,
Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,
La kampa, kun maldensaj pirujoj, limrando.




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Adam Mickiewicz kaj de la tradukinto: Antoni Grabowski.