Nova Testamento/I. Korintanoj/10

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

1 Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis ĉiuj sub la nubo, kaj ĉiuj trairis la maron; 2 kaj ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro; 3 kaj ĉiuj manĝis la saman spiritan manĝaĵon; 4 kaj ĉiuj trinkis la saman spiritan trinkaĵon; ĉar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo. 5 Tamen la plejmulto el ili ne plaĉis al Dio; ili ja disĵetiĝis en la dezerto. 6 Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonaĵojn, kiel ili ankaŭ deziregis. 7 Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite: La popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi. 8 Kaj ni ne malĉastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil. 9 Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj. 10 Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto. 11 Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj. 12 Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu. 13 Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti. 14 Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado. 15 Mi parolas kiel al saĝuloj; vi juĝu tion, kion mi diras. 16 Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? 17 pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano. 18 Rigardu Izraelon laŭ la karno: ĉu ne estas tiuj, kiuj manĝas la oferojn, partoprenantoj en la altaro? 19 Kion do mi diras? ke idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io? 20 Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj. 21 Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj. 22 Aŭ ĉu ni ĵaluzigas la Sinjoron? ĉu ni estas pli fortaj ol li? 23 Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas. 24 Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo. 25 Kion oni vendas en la buĉejo, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco; 26 ĉar al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas. 27 Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaŭ vi, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco. 28 Sed se iu diras al vi: Ĉi tio estas oferitaĵo ― ne manĝu, pro la montrinto, kaj pro konscienco: 29 konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; ĉar kial mia libereco estus juĝata per alia konscienco? 30 Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallaŭdata pri tio, pro kio mi donas dankon? 31 Ĉu do vi manĝas, aŭ trinkas, aŭ kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio. 32 Ne metu faligilon, ĉu por Judoj, aŭ por Grekoj, aŭ por la eklezio de Dio; 33 tiel same, kiel mi ankaŭ plaĉas al ĉiuj en ĉio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili saviĝu.