Nova Testamento/I. Korintanoj/11

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo

1 Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaŭ estas imitanto de Kristo. 2 Mi laŭdas vin, ke vi min memoras en ĉio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, ĝuste kiel mi transdonis ilin al vi. 3 Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de ĉiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio. 4 Ĉiu viro, preĝanta aŭ profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon. 5 Sed ĉiu virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; ĉar tio estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita. 6 Ĉar se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj, ŝi estu vualita. 7 Ĉar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro. 8 Ĉar viro ne estas el virino, sed virino el viro; 9 ĉar ankaŭ viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro; 10 pro tio virino devas havi sur la kapo signon de aŭtoritato, pro la anĝeloj. 11 Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro. 12 Ĉar kiel virino estas el viro, tiel same ankaŭ estas viro per virino; sed ĉio estas el Dio. 13 Juĝu en vi mem: ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite? 14 Ĉu eĉ la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro? 15 Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por ŝi gloro; ĉar ŝiaj haroj estas donitaj al ŝi kiel kovraĵo. 16 Sed se iu ŝajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio. 17 Sed ordonante al vi jene, mi ne laŭdas vin, ke vi kunvenas ne por pliboniĝo, sed por malpliboniĝo. 18 Ĉar unue mi aŭdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion. 19 Ĉar necese estas, ke ankaŭ herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentiĝu inter vi. 20 Kiam do vi kunvenas, estas neeble manĝi la Sinjoran vespermanĝon; 21 ĉar en via manĝado ĉiu antaŭ alia prenas sian propran vespermanĝon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas. 22 Kio? ĉu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas manĝi kaj trinki? aŭ ĉu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? ĉu mi vin laŭdos en tio? Mi ja vin ne laŭdas. 23 Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon; 24 kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris: Ĉio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. 25 Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi. 26 Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos. 27 Tial ĉiu, kiu neinde manĝos la panon aŭ trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro. 28 Sed oni sin provu, kaj tiele manĝu el la pano kaj trinku el la kaliko. 29 Ĉar la manĝanto kaj trinkanto manĝas kaj trinkas juĝon al si mem, se li ne pripensas la korpon. 30 Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas. 31 Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus juĝitaj. 32 Sed kiam ni estas juĝataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo. 33 Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por manĝi, atendu unu la alian. 34 Se iu malsatas, li manĝu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku juĝon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.