Noveloj (Sienkiewicz)/Henryk Sienkiewicz

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
HENRYK SIENKIEWICZ[1]


La mondfama pola verkisto — Henryk Sienkiewicz — naskiĝis en la jaro 1846. Fininte universitaton, li okupis sin per ĵurnalista verkado — verkis felietonojn kaj seriozajn artikolojn en Gazeta Polska. Tamen ĵurnalisteco ne estis lia ĝusta vojo, kaj kvankam liaj unuaj noveloj ne vekis grandan intereson — la sekvantaj — „Skizoj per karbo”, „La maljuna servisto“ kaj „Hanjo“ turnis jam al li streĉitan atenton de legantaro.
En la jaro 1880 aperis negranda novelo „Tatara kaptito“, rakonto de brava kavaliro el la 17a jarcento, kaj en 1883 aperanta en unu gazeto varsovia kaj en unu krakova „Per fajro kaj glavo“ vekis por li ĝeneralan entuziasmon; kiam tiun ĉi verkon sekvis baldaŭ la du aliaj partoj de la granda trilogio: „La diluvo“ kaj „Sinjoro Volodijoski“ — la publika opinio aklamis lin majstro de polaj verkistoj.
Ĝi estis prava. La formo de la trilogio estas vere senkompara. Leganto kvazaŭ vivas en la priskribita epoko, aŭdas la tiaman lingvon — antaŭ liaj okuloj kalejdoskope sinsekvas dueloj, bataloj, sieĝoj, superhomaj heroaĵoj kaj idiliaj scenoj. Ĝi estas verko inda je Homero, kies influo estas ofte klare sentebla.
Sed ne sole tial la trilogio estas tiel alte ŝatata. Ekzistas ankaŭ alia kaŭzo.
Ĝi aperis dum malluma nokto, kiun pola nacio travivadis post la malsukcesa ribelo en la jaro 1863. Tio estis epoko de griza, premanta pozitivismo, de malgaja zorgo pri ĉiutaga pano, tio estis epoko de rezignacio je la altaj celoj de libereco. Kaj kvazaŭ sunradio aperis tiam la granda verko de Sienkiewicz. Ĝi estis esperplena voko, kies eĥo ne pereis, sed vekis dormantajn korojn kaj senĉese ilin vigligadis.
En la trilogio Sienkiewicz priskribas militojn, kiujn Polujo travivis en 17a jarcento. La granda regno jam estis tiam falanta. Ĉiuflankaj danĝeraj malamikoj kaj la plej danĝera el ĉiuj — indiferenteco kaj malnobliĝo de la propraj civitanoj — surverŝis Polujo-n, kvazaŭ diluvo. Tamen la verko pruvas, ke, kiel diras unu el herooj de la trilogio, Zagloba, „ne ekzistas tiaj danĝeroj, el kiuj viribus unitis kaj kun dia helpo oni ne povus sin savi“.
En la trilogio historiaj faktoj miksas sin preskaŭ nedisŝireble kun produktaĵoj de riĉa fantazio de la aŭtoro. Liaj herooj amas, batalas, venkas — bruligas flamojn en koroj kaj premas larmojn en okulojn de legantoj. La granda verkisto kreis kaj inspiris vivon al aro da tiutempaj kavaliroj. Jen estas en „Per fajro kaj glavo“ Skŝetuski — la kavaliro sen riproĉo; jen la heroo de „La diluvo“ — vivplena, bravega, vehemenca Kmicic; jen la brava kolonelo Volodijoski, la Hektoro de Kamjenjec. Krom ili — multaj aliaj, antaŭ ĉio — humorplena, ruza Zagloba, „nomata Uliseso“, granda blagisto; kozaka komandanto, pasia kaj revema Bohun; dolĉa kaj pia fortegulo Podbipjenta; bela Heleno; perfidaj princoj Radzivil; nobla Alenjo, kuraĝa Banjo, sovaĝa tataro azia… En tiu mallonga skizo citi kaj karakterizi ĉiujn ne estas eble.
Post la trilogio kontraste venas „Sen Dogmo”. Sen dogmo vivas heroo de tiu ĉi romano, Ploŝoski, subtila, inteligenta skeptikulo, „senofica geniulo”, homo malforta, kiu pro sia malforteco kaj memanalizado perdas sian feliĉon kaj pafmortigas sin.
La tragedio de Ploŝoski estis averto por la socio, en kiu tiaj tipoj komencis aperadi ĉiam pli ofte; ĝi estis averto kontraŭ „la slava senprodukteco”.
Al tiu tipo en la sekvanta romano „Familio Polanjecki” estas kontraŭstarigita Polanjecki. Tiu ĉi vivoplena kaj energia negocisto tute ne estas idealo; sed Sienkiewicz ne celis prezenti idealojn — li pentris vivajn homojn. Komparante sin mem kun Ploŝoski, Polanjecki konfesas, ke la unua estis pli subtila, kvazaŭ farita el pli delikata argilo — sed li, Polanjecki, estas homo, kiu taŭgas pli bone por reala vivado.
Krom tiu ĉi ĉefa persono en la romano vivas ankaŭ multaj aliaj, prezentante riĉan galerion de majstre skizitaj tipoj. Tie estas maljuna egoisto Plavicki; advokato-aferisto Maŝko; mistikulo Vaskoski, poeto Zaviloski, honesta Marinjo, nobla sinjorino Emilino, Linjo, pastela, kormalsana infano, kaj multaj aliaj.
Intertempe Sienkiewicz verkas novelojn. Lia penso turnas sin al antikvaj tempoj. „Ni sekvu Lin“ estas anonco de la grandioza verko, kiu, tradukita al diversaj lingvoj, famigis la nomon de la aŭtoro en la tuta civilizita mondo.
„Quo Vadis” estas romano el tempo de Nerono. La potenca imperio jam estas falanta. Furioze diboĉas Nerono kaj liaj korteganoj — aro de timemaj, malnoblaj flatuloj. Falas kapoj de lastaj veraj romanoj, amase pereas kristanoj — kaj dume malsupre, sur la grundo, inundita per sango kaj larmoj, kreskas mallaŭte, sed ĉiam pli potence, la semaĵo de Petro.
En tiu ĉi romano luktas du medioj: la kristana kaj la idolana.
Vinicius, fiera patricio, amas kristaninon Ligian. La amo tiel ŝanĝas lian animon, ke li, kiu komence imagis, ke Fortuno havas devon plenumadi ĉiujn liajn dezirojn, ekvidinte Ligian sur la dorso de la sovaĝa besto, senkonscia pro doloro, ripetas sole: „mi kredas, mi kredas, Kristo, kompatu!”
Tute alia tipo estas Petronius, arbiter elegantiarum, subtila patricio, homo pli nobla ol la tuta ĉirkaŭantaro de la imperiestro. Seneka diras pri li al Aulus Plaucius: „se vi volus konvinki lin, ke li agis malbone, vi vane perdus la tempon. Pruvu, ke lia ago estis malbela — tiam li ekhontos”.
Bonege li pentras Nerono-n, la malnoblan patrinmortiginton kaj senvaloran poeton, bruligantan sian patrourbon, por vidi brulon kaj priskribi la pereon de Trojo.
Kontraŭ Nerono, la antikristo, staras sankta Petro kaj aro da kristanoj. Nerono pasis, kiel pasas ventego, fulmotondro, brulo, milito aŭ pesto — kaj la baziliko de sankta Petro ĝis nun regas de la Vatikana altaĵo al la urbo kaj al la mondo.
La verko estas plena de grandiozaj priskriboj. Jen estas la festeno ĉe Nerono, jen la festeno sur lago de Agrippa, terura brulo de Romo aŭ amasa martirado de kristanoj. Krom tiuj amasaj scenoj estas aliaj, same potencaj, kiuj restas en mensoj de legantoj, kvazaŭ gigantaj bildoj aŭ skulptaĵoj. Sufiĉas citi unu: la savon de Ligia, ligita al la kapo de la sovaĝa besto.
La interesa agado, neordinara plastikeco kaj majstra prezento de la medioj faras „Quo Vadis-on“ unu el plej grandaj verkoj de la pasinta jarcento.
Post „Quo Vadis“ Sienkiewicz revenis al la naciaj temoj. Aperis „La kruckavaliroj“. En tiu ĉi verko, — en la mezocentjara epoko — la homoj estas pli severaj ol en la trilogio, iafoje eĉ krudaj. Tie ĉi ankaŭ historiaj faktoj kaj personoj miksas sin kun la imagitaj de la aŭtoro — prezentante Polujo-n en momento de ĝia plej granda vivoforto.
Oni devas citi ankaŭ la belan rakonton por junularo: „En sovaĝa arbarego kaj dezerto” — historion de du infanoj forkaptitaj kaj forkurantaj de siaj kaptintoj.
Krom la nomitaj verkoj Sienkiewicz estas aŭtoro de multaj noveloj[2]. Bonega kaj plastika, ofte humora karakterizado de personoj (ekz. La maljuna servisto), profunda sento de homa doloro (La Lanternisto, Janko-Muzikanto ktp.), ironio, iafoje eĉ pikema (La Sahemo), brila humoro (Ŝi, la tria), granda kompreno de psikaj statoj kaj neordinara plastikeco ĉie kaj ĉiam lasas facile rekoni la aŭtoron de la trilogio kaj Quo Vadis.
Sienkiewicz mortis sur fremda tero, en Vevey, en Svisujo, en la jaro 1916, ne ĝisvivinte la veran liberiĝon[3] de lia patrujo. Kaj por tiu ĉi afero la aŭtoro de la trilogio meritis pli multe, ol multaj aliaj, batalantaj per batalilo. Komprenis tion la pola popolo: en la jaro 1924 lia korpo estis venigita patrujon kaj entombigita en la Sankt-Johana-katedralo en Varsovio.

Lidja Zamenhof.


Piednotoj[redakti]

  1. Elparolu: Sjenkjeviĉ.
  2. En esperanta traduko aperis: „Ni sekvu Lin“, „Ĉe la fonto“, „Ŝi, la tria“, „Lanternisto“, „Janko-Muzikanto“, „Kiookazis foje en Sidono“, „La juĝo de Oziriso”, „Du herbejoj”, „Estu benita”.
  3. Ĝi okazis en 1918 jaro. La tiel nomata „proklamo de pola regno en 1916 jaro de germana kaj aŭstria registaroj ne prezentis ankoraŭ liberigon de Polujo.