Saltu al enhavo

Noveloj (Sienkiewicz)/Lux in tenebris lucet

El Vikifontaro
Noveloj ()
Tradukita de Lidja Zamenhof
Ferdinand Hirt & Sohn (p. 13-23)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LUX IN TENEBRIS LUCET


Okazas kelkfoje en aŭtuno, precipe en Novembro, tagoj tiel malsekaj, mallumaj kaj malgajaj, ke eĉ al sana homo vivo fariĝas malagrabla. Depost la tempo, kiam Kamjonka eksentis sin malsana kaj ĉesis labori super la statuo de „Mizerikordo“, tia malbonvetero suferigadis lin ankoraŭ pli multe ol la malsano mem. Ĉiumatene, eltiriĝinte el la lito, li frotis nebulkovritan, grandan fenestron de la laborejo kaj rigardis supren, esperante, ke li vidos almenaŭ randon de blua ĉielo, sed ĉiumatene atendis lin disreviĝo. Peza, plumba nebulo pendis super la tero; ne pluvis, sed malgraŭ tio eĉ pavimaj ŝtonoj en la korto aspektis kiel spongoj, sorbigitaj de akvo; ĉio estis malseka, glitigiĝinta, trapenetrita de humideco, kies unuopaj gutoj, falantaj de fleksaĵoj de defluiloj, tintis kun ia malesperiga monotoneco, kvazaŭ mezurante tiun malrapide pasantan tempon de malĝojo.

La fenestro de la laborejo eniris en korton, finiĝantan malantaŭe per ĝardeneto. Herbo post la palisoj verdiĝis ankoraŭ per ia malsana verdeco, en kiu estis morto kaj putreco; sed arboj kun restaĵoj de flavaj folioj, kun branĉoj nigraj de humideco kaj samtempe iom malklarigitaj de nebulo, ŝajnis jam esti tute mortintaj. Ĉiuvespere aŭdiĝadis inter ili grakado de kornikoj, kiuj el kampoj kaj arboj kunflugadis jam por la vintra restado en urbon kaj kun granda flugilbruado lokiĝadis por nokto inter la branĉegoj.

La laborejo fariĝadis dum tiaj tagoj malgaja, kvazaŭ kadavrejo. Marmoro kaj gipso bezonas bluecon de ĉielo. En tia plumba lumo ilia blankeco enhavis ion funebran; figuroj el malhela terakoto, perdante ĉian klarecon de la linioj, ŝanĝadis sin en iajn formojn nedifinitajn kaj preskaŭ terurajn.

Malpuro kaj senordo plifortigadis la malgajan aspekton de la laborejo. Sur la planko kuŝis dika tavolo de polvo, devenanta de dispremitaj pecetoj de sekiĝinta terakoto kaj koto, alportita de strato. La muroj estis malhelaj, ornamitaj nur kelkloke per gipsaj modeloj de manoj kaj piedoj; cetere — malplenaj; proksime de la fenestro pendis malgranda spegulo, super ĝi — ĉevala kranio kaj bukedo de artefaritaj floroj, tute nigriĝintaj de polvo.

En angulo staris lito, kovrita de malnova kaj ĉifita kovrilo, apud ĝi — nokta ŝranketo kun fera kandelingo. Kamjonka pro ŝparemo ne luis apartan loĝejon kaj dormadis en la laborejo. La simpla lito estis ŝirmita, sed nun la ŝirmilo estis forstarigita, por ke la malsanulo povu pli facile rigardi en la fenestron, trovantan sin kontraŭ liaj piedoj, kaj vidi, ĉu la vetero ne pliboniĝas. Alia, ankoraŭ pli granda fenestro, eltranĉita en la plafono de la laborejo, estis de ekstere tiel kovrita de polvo, ke eĉ dum helaj tagoj penetradis per ĝi lumo griza kaj malgaja.

La vetero tamen ne pliboniĝis. Post kelkaj tagoj de mallumo nuboj tute malsupreniĝis, aero tutplene penetriĝis de humida, peza nebulo kaj fariĝis ankoraŭ pli mallume. Kamjonka, kiu ĝis tiu ĉi tempo nur kuŝiĝadis vestita sur la liton, eksentis sin pli malsana, do li senvestiĝis kaj tute enlitiĝis.

Ĝuste dirante, li estis ne tiom malsana je iu difinita malsano, kiom deprimita, senvoligita, laca kaj malgaja. La ĝenerala senfortiĝo faligis lin. Li ne volus morti, sed ne sentis en si forton por vivo.

Longaj horoj de senluma tago ŝajnis al li des pli longaj, ke li havis neniun apud si. Lia edzino mortis antaŭ dudek jaroj, parencoj loĝis en alia parto de la lando, kaj kun kolegoj li ne kunvivis. En daŭro de lastaj jaroj konatuloj forŝovis sin de li, kaŭze de lia ĉiam plikreskanta koleriĝemo. Komence tiu lia agordiĝo amuzis homojn, sed poste, kiam li fariĝadis ĉiam pli rimarkinda strangaĉulo kaj kiam ĉiu ŝerco komencis kaŭzi ĉe li longedaŭran ofendosenton, eĉ plej proksimaj amikoj rompis kun li rilatojn.

Oni riproĉis al li, ke, maljuniĝante, li fariĝis pia kaj oni suspektis lian sincerecon. Maliculoj diradis, ke li longe restadas en preĝejoj, por dank’ al rilatoj kun pastroj ricevi mendojn por preĝejoj. Cetere tio ne estis vero. Lia pieco ne devenis eble el profunda kaj trankvila kredo, sed estis sincera.

Kio tamen donis ŝajnon de praveco al la suspektoj — tio estis la ĉiam pligrandiĝanta avareco de Kamjonka. Depost kelkaj jaroj li loĝis pro ŝparemo en la laborejo, nutris sin Dio scias per kio kaj ruinigis la sanon ĝis tia grado, ke lia vizaĝo fariĝis fine tiel travidebla, kvazaŭ ĝi estus farita el vakso. Li evitadis homojn ankaŭ tial, ke okaze iu ne postulu de li ian komplezon.

Ĝenerale, li estis homo kun malrektigita karaktero, pesimista kaj treege malfeliĉa. Kaj tamen li ne estis homo funde ĉiutaga, ĉar eĉ liaj mankoj enhavis specifan, artistan karakteron. Tiuj, kiuj opiniis, ke li verŝajne, dank’ al sia avareco, akiris grandan riĉaĵon, — eraris. Kamjonka estis efektive homo malriĉa, ĉar ĉion, kion li posedis, li elspezis por akvafortoj, da kiuj li havis plenan paperujon en fundo de sia ŝranko, kaj kiujn li de tempo al tempo trarigardadis kaj kalkulis kun zorgemo kaj avideco de uzuristo, kalkulanta monon. Tiun ĉi inklinon li zorge kaŝis de homoj, eble ĝuste tial, ke ĝi naskiĝis el granda malfeliĉo kaj granda amo.

Foje, pli-malpli unu jaron post morto de la edzino, li vidis ĉe antikvaĵisto malnovan gravuron, prezentantan Armido-n — kaj en la vizaĝo de Armido li rimarkis certan similecon al la vizaĝo de sia mortintino. Li tuj aĉetis tiun ĉi gravuron kaj depost tiu tempo komencis serĉadi kuprogravurojn, komence — nur prezentantajn Armidoj-n, kaj poste, laŭgrade de la plifortiĝanta inklino — ankaŭ ĉiajn aliajn.

Homoj, kiuj perdis personojn tre amatajn, devas alkroĉi sian vivon al io ajn, ĉar alie ili ne povus ekzisti. Koncerne Kamjonka-n — neniu divenus, ke tiu ĉi maljuniĝinta strangaĉulo amis iam super la vivon sian edzinon. Verŝajne, se ŝi ne estus mortinta, lia vivo fluus pli serene, pli larĝe kaj pli home. Ĉiuokaze, tiu ĉi amo supervivis en Kamjonka liajn feliĉajn tempojn, lian junecon kaj eĉ lian talenton. Pieco, kiu kun tempo ŝanĝiĝis ĉe li en kutimon, konsistantan el plenumado de eksteraj formoj, fluis ankaŭ el la sama fonto. Kamjonka ne apartenis al homoj, profunde kredantaj, li tamen komencis post morto de la edzino preĝi por ŝi, ĉar ŝajnis al li, ke tio estas la sola afero, kiun li povas por ŝi fari, kaj ke tielmaniere ankoraŭ io ligas lin kun ŝi.

Homoj ŝajne malvarmaj scias ofte ami profunde kaj konstante. Post morto de la edzino la tuta vivo de Kamjonka kaj ĉiuj liaj pensoj alkroĉiĝis ĉirkaŭ rememoroj pri ŝi kaj ĉerpis el ĝi nutron, tute same, kiel parazita kreskaĵo ĉerpas nutron el trunko, sur kiu ĝi vivas. Sed el tiaspecaj rememoroj la homa kreskaĵo povas ĉerpi nur venenajn sukojn, konsistantajn el sopiro kaj grandega ĉagreno, do ankaŭ Kamjonka veneniĝadis, malrektiĝadis kaj mizeriĝadis. Se li ne estus artisto, verŝajne li ne supervivus sian perdon, sed la arto savis lin tielmaniere, ke post morto de la edzino li komencis skulpti por ŝi monumenton. Vane oni dirus al vivantoj, ke por mortintoj estas egale, en kiaj tomboj ili kuŝas. Kamjonka volis, ke al lia Zonjo estu tie belege — kaj li laboris super ŝia monumento same per la koro kiel per la manoj. Tio kaŭzis, ke li ne freneziĝis en la unua duonjaro kaj alkutimiĝis al la malespero.

La homo restis vundita kaj malfeliĉa, sed la arto savis la artiston. De tiu ĉi tempo Kamjonka ekzistis nur per ĝi. Homoj, kiuj en galerioj rigardas bildojn kaj statuojn, ne supozas, ke artisto povas servi al arto honeste, aŭ malhoneste. En tiu ĉi rilato Kamjonka estis neriproĉinda. Li ne havis flugilojn ĉe la brakoj, li posedis nur talenton iom pli grandan ol ordinara, kaj eble tial arto povis nek plenigi al li la vivon, nek rekompenci ĉiujn perdojn — sed li estimis ĝin profunde kaj estis ĉiam rilate al ĝi sincera. Dum longaj jaroj de sia profesio li neniam trompis aŭ malbonuzis ĝin, nek por gloro, nek por facila vendo, nek por laŭdoj, nek por mallaŭdoj. Li kreis ĉiam tiel, kiel li sentis. Dum siaj feliĉaj tempoj, kiam li vivis, kiel ĉiu alia homo, li sciis rakontadi pri artoaferoj tute neordinaraj, kaj eĉ poste, kiam oni komencis lin evitadi, li ofte meditis pri ili en sia soleca laborejo laŭ maniero alta kaj honesta.

Li sentis sin treege forlasita, sed estis en tio nenio mirinda. Rilatoj kun homoj devas havi ian mezan normon, Per kiu homoj eksterordinare malfeliĉaj estas esceptitaj el vivo. Kaj pro la sama kaŭzo surkreskas ilin strangecoj kaj mankoj, same kiel ŝtonon, eljetitan el torento, surkreskas musko, kiam ĝi ĉesas interfrotadi sin kun la aliaj. Nun, kiam Kamjonka malsaniĝis, neniu vizitadis lian laborejon, krom helpservistino, kiu dufoje dum tago venadis boligi kaj doni al li teon. Ĉiufoje, venante, ŝi konsilis al li venigi kuraciston, sed li, timante elspezon, ne volis tion konsenti.

Fine li tre senfortiĝis, eble tial, ke li nenion prenadis en la buŝon, krom teo. Sed li jam havis emon al nenio, nek al manĝado, nek al laboro, nek al vivo. Liaj pensoj estis jam tiel velkintaj, kiel la folioj, kiujn li rigardis tra la fenestro; ili plene harmoniis kun aŭtuno, malbonvetero kaj tiuj plumbaj mallumaĵoj. Ne ekzistas pli malbonaj momentoj en la vivo ol tiuj, en kiuj homo sentas, ke kion li devis plenumi, tion li jam plenumis, kion li devis travivi — travivis, kaj ke nenio plu atendas lin en la vivo. Kamjonka preskaŭ depost dekkvin jaroj vivis en senĉesa maltrankvilo, ke lia talento elĉerpiĝas. Nun li jam estis certa pri tio ĉi kaj pensis kun ĉagreno, ke eĉ la arto lin forlasas. Krom tio li sentis senfortecon kaj lacecon en ĉiu osto. Li ne atendis baldaŭan morton, sed ne esperis pri sia resaniĝo. Ĝenerale estis en li nek unu guto da espero.

Se li nun ankoraŭ ion deziris, ĝi estis eble tio, ke la vetero pliboniĝu kaj ke la suno ekbrilu en la laborejo. Li pensis, ke tiuokaze li eble reakirus ian esperon. Ĉiam li estis tre impresema por malbonvetero kaj mallumo; ĉiam tiaj tagoj pligrandigadis lian malĝojon kaj deprimitecon — des pli nun, kiam tiu vetero, kiel ĝin Kamjonka nomis „senespera“ venis, akompanata de malsano.

Ĉiun matenon, kiam la servistino venis kun teo, Kamjonka demandis:

„Ĉu la ĉielo ie ne klariĝas?”

„Tute ne“, respondis la gardistino, „estas tia nebulo, ke homo homon ne vidas“.

La malsanulo, aŭdinte la respondon, fermadis la okulojn kaj restadis dum longa tempo senmove.

En la korto estis ĉiam mallaŭte, nur pluvgutoj tintis egalmezure kaj monotone en defluiloj.

Je la tria horo posttagmeze fariĝadis jam tiel mallume, ke Kamjonka devis bruligadi kandelon. Kaŭze de lia senfortiĝo tio estis por li tre malfacila. Antaŭ ol li etendis la manojn, por preni alumetojn, li longe meditis, poste li malrapide etendis la brakojn, kies malgraseco, videbla tra la manikoj de la ĉemizo, plenigadis lin, kiel skulptiston, per ĉagreno kaj abomeno, poste, bruliginte la lumon, li ree ripozis senmove ĝis la vespera veno de la servistino, aŭskultante kun fermitaj okuloj la gutojn, tintantajn en defluiloj.

Strange aspektis tiam la laborejo. Flamo de la kandelo lumigadis tiam la liton kaj kuŝantan en ĝi Kamjonka-n, kuniĝante en brilantan punkton sur lia frunto, kovrita de haŭto seka kaj flava, kvazaŭ polurita. La resto de la ĉambro enprofundiĝadis en krepuskon, kiu fariĝadis ĉiumomente pli densa. Sed laŭgrade kiel mallumiĝadis ekstere, la statuoj fariĝadis ĉiam pli rozaj kaj viviĝadis. La flamo de la kandelo jen malleviĝadis, jen leviĝadis, kaj ankaŭ ili ŝajnis en tiu flagretanta lumo malleviĝi kaj leviĝi, kvazaŭ ili suprenstreĉiĝadus sur la piedfingroj, volante pli bone rigardi la vizaĝon de la skulptisto kaj konvinkiĝi, ĉu ilia kreinto ankoraŭ vivas.

Efektive estis en tiu vizaĝo ia senmoveco de morto. Sed de tempo al tempo la bluetaj lipoj de la malsanulo moviĝadis por facila movo, kvazaŭ li preĝus, aŭ malbenus sian forlasitecon kaj tiujn tedajn gutojn de humideco, kiuj ĉiam same egaltempe kaj monotone mezuris al li la horojn de malsano.

Iun vesperon, la gardistino, veninte iom ebria, sekve pli babilema ol kutime, diris:

„Mi havas tiom da okupo, ke mi povas veni apenaŭ dufoje dum tago. Venigu al vi, sinjoro, monaĥinon, ĉar la fratino nenion kostas kaj plej bone scias servi al malsanulo.

Al Kamjonka plaĉis tiu ĉi konsilo, sed kiel ordinare homoj koleremaj, li kutimis ĉiam kontraŭdiri tion, kion oni al li konsilis, do li ne konsentis.

Tamen, post foriro de la servistino li komencis pri tio mediti.

Fratino de l’ mizerikordo!… vere!… Tio nenion kostas kaj estas tiel helpa kaj oportuna! Kamjonka, kiel ĉiu malsanulo, forlasita al si mem, spertis multegajn malagrablaĵojn kaj batalis kun miloj da malgrandaj mizeroj, kiuj lin same tedis, kiel senpaciencigadis. Ofte li dum tutaj horoj kuŝis kun kapo, maloportune metita, antaŭ ol li decidiĝis plibonigi la kusenon; ofte fariĝadis al li nokte malvarme, kaj li oferus multegon por glaso da varma teo, sed se eĉ bruligo de kandelo estis por li tiel malfacila, kial li povus pensi pri boligo de akvo? Fratino de l’ mizerikordo faradus ĉion tion kun kutima, kvieta afableco de la fratinoj. Kiom pli facile estus malsani ĉe tia helpo!

La kompatindulo atingis fine tion, ke pri malsano en tiuj kondiĉoj li komencis pensi, kiel pri io dezirinda kaj feliĉa, kaj miris en la animo, ke eĉ por li estas atingebla tia feliĉo.

Ŝajnis al li ankaŭ, ke se la fratino venus kaj enportus iom da gajeco kaj espero en la laborejon, eble ankaŭ la vetero pliboniĝus, kaj la tintantaj gutoj de humideco ĉesus lin persekuti.

Li komencis fine bedaŭri, ke li tuj ne konsentis la konsilon de la gardistino. Proksimiĝadis nokto longa kaj malĝoja; la gardistino estis venonta al li nur la sekvontan matenon. Nun li komprenis, ke tiu ĉi nokto estos por li pli malfacila ol ĉiuj antaŭaj.

Poste li ekpensis, kiel granda Lazaro li tamen estas — kaj kontraŭstare el la hodiaŭa mizero la pasintaj, pli feliĉaj jaroj de l’ vivo aperis, kvazaŭ vivaj, antaŭ liaj okuloj. Kaj kiel antaŭ unu momento la penso pri monaĥino, same nun rememoroj pri tiuj jaroj kuniĝis laŭ tiu sama stranga maniero en lia senfortigita cerbo kun ideo pri suno, lumo kaj belvetero.

Li komencis pensi pri sia mortintino kaj paroli kun ŝi, kiel li kutimis fari ĉiam, kiam estis al li tre malbone. Fine li laciĝis, eksentis, ke li senfortiĝas, kaj endormiĝis. La kandelo, staranta sur la nokta ŝranketo, malrapide estingiĝadis. Ĝia roza flamo fariĝis blua, poste ĝi kelkfoje forte ekbrilis kaj estingiĝis. Plena mallumo ekregis en la laborejo.

Kaj dume ekstere la gutoj de humideco faladis ĉiam egalmezure kaj tiel malĝoje, kvazaŭ per ili distiliĝus mallumo kaj malĝojo de la tuta naturo.

Kamjonka dormis longe per facila dormo, sed subite li vekiĝis kun iu stranga impreso, ke io neordinara okazas en la laborejo. Ekstere jam tagiĝadis. La marmoroj kaj gipsoj komencis blankiĝadi. La larĝa venecia fenestro, trovanta sin kontraŭ la lito, saturiĝadis ĉiam pli de pala lumo.

En tiu ĉi lumo Kamjonka ekvidis iun figuron, sidantan apud la lito. Li larĝe malfermis la okulojn kaj atente gardis ĝin: ĝi estis fratino de l’ mizerikordo.

Ŝi sidis senmove, iom turnita al la fenestro, kun klinita kapo. Ŝiaj manoj estis kunplektitaj sur la genuoj — ŝi ŝajnis preĝi. La malsanulo ne povis ekvidi ŝian vizaĝon; anstataŭe li vidis klare ŝian blankan kufon kaj malhelan konturon de la brakoj, iom malfortaj.

Lia koro komencis iel maltrankvile bati, kaj la kapon trakuris demandoj:

„Kiam la gardistino povus enkonduki tiun ĉi fratinon, kaj kiel ŝi eniris ĉi tien?“

Poste li ekpensis, ke li eble pro senfortiĝo havas vizion, kaj li fermis la okulojn.

Sed post momento li ree ilin malfermis.

La fratino sidis ĉiam sur la sama loko, senmove, kvazaŭ enprofundiĝinte en preĝon.

Stranga penso, konsistanta el timo kaj grandega ĝojo, komencis hirtigadi la harojn sur la kapo de la malsanulo. Io tiris kun nekomprenebla forto lian rigardon al tiu ĉi figuro. Ŝajnis al li, ke li iam vidis ŝin, sed kie kaj kiam — li ne memoris. Li eksentis nedeteneblan deziron ekvidi ŝian vizaĝon, sed ĝin ŝirmis la blanka kufo, kaj Kamjonka, mem ne sciante, kial, kuraĝis nek ekparoli, nek moviĝi, nek eĉ preskaŭ spiri. Li sentis sole, ke la sento de timo kaj samtempe de ĝojo ekregas lin ĉiam pli forte, kaj kun mirego li demandis sin mem: kio ĝi estas?

Dume plene tagiĝis. Kaj kiel belega mateno devis esti tie ekstere! Subite, sen iaj trapasoj, eniris en la laborejon lumo tiel forta kaj tiel ĝoja, kvazaŭ estus printempo kaj Majo. Ondoj de ora brilo, pliiĝante, kvazaŭ inundo, komencis plenigadi la tutan ĉambreton kaj surverŝis ĝin tiel potence, ke la marmoroj dronis kaj solviĝis en tiu heleco, la muroj miksis sin kun ĝi, poste ili tute malaperis, kaj Kamjonka troviĝis kvazaŭ en iu hela spaco sen limoj.

Subite li rimarkis, ke ankaŭ la kufo sur la kapo de la monaĥino komencas perdi sian rigidecon, tremetas en la randoj, fluidiĝas, disfluas, kvazaŭ nebulo, kaj ankaŭ ŝanĝas sin en lumon.

La monaĥino turnis malrapide la vizaĝon al la malsanulo, kaj subite tiu forlasita mizeregulo ekvidis en la luma aŭreolo la konatajn, centfoje amegatajn trajtojn de sia mortintino.

Tiam li saltleviĝis de la lito kaj el lia brusto eliĝis ekkrio, en kiu estis la tutaj jaroj de larmoj, sopiro, ĉagreno kaj malespero:

„Zonjo! Zonjo!“

Kaj, ekkaptinte ŝin, li premis ŝin karese al si, kaj ŝi ankaŭ ĵetis al li la brakojn ĉirkaŭ la kolon.

Enfluadis ĉiam pli multe da lumo.

„Vi ne forgesis min“, diris ŝi fine, „do mi venis kaj elpetis por vi facilan morton.”

Kamjonka tenis ŝin senĉese en la brakoj, kvazaŭ timante, ke la beata vizio malaperos al li kune kun la lumo.

„Mi estas preta morti“, respondis li, „sed vi nur restu ĉe mi!“

Ŝi ridetis al li per anĝela rideto, kaj forprenante unu manon de lia kolo, montris per ĝi malsupren, kaj diris:

„Vi jam mortis: rigardu tien!“

Kamjonka rigardis laŭ la direkto de ŝia mano, kaj malproksime, sub la piedoj, li ekvidis tra la tegmenta fenestro la internon de sia krepuska, soleca laborejo. En ĝi, sur la lito, kuŝis lia propra kadavro kun larĝe malfermita buŝo, kiu en la flaviĝinta vizaĝo prezentis kvazaŭ nigran truon.

Kaj li rigardis tiun mizeriĝintan korpon, kvazaŭ ian fremdan aĵon. Cetere, post momento ĉio komencis perei de liaj okuloj, ĉar la ĉirkaŭanta ilin heleco, kvazaŭ puŝata de iu transmonda vento, iris ien, en senfinecon.