Nuntempaj Rakontoj/Noto pri l’aŭtoro

El Vikifontaro
Tradukita de Ivan Krestanov
Ferdinand Hirt & SohnLeipzig (p. 6)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Noto pri l’aŭtoro.

G. P. Stamatov okupas specialan lokon inter la nuntempaj bulgaraj verkistoj-beletristoj. La rakonto estas lia amata formo. La plej bonaj el liaj rakontoj, dissemitaj en diversaj gazetoj kaj revuoj, estas eldonitaj en aparta libro titolita „Elektitaj skizoj kaj rakontoj” (Sofia, 1905), sed lastatempe aperas el lia plumo ankoraŭ pli multnombraj el kiuj mi tradukis la plej distingajn.

Stamatov estas beletristo-satiristo. Lia satira rilato al la vivo konsistigas esencan trajton en la rakontoj. Li enprofundiĝas en la animojn de siaj herooj ne tiom por ilin malkovri al ni, sed por kapti iun kriplan flankon en ili, iun abomenan malvirton, ĝin aperigi, moki kaj ĝin frapi per sia senkompata sarkasmo, per sia mokmalica rido. En sia estado la rakontoj de Stamatov estas plimulte provoj de psikologiaj studoj, ol bildoj de l’vivo. Stamatov ne verkas sub la premo de poeta instinkto. Li verkas pri antaŭ trovitaj kaj pripensitaj temoj. La celo de lia rakonto estas ilustri certan penson, argumenti certan temon.

Liaj rakontoj estas kvazaŭ spegulo por multaj kaj mi esperas, ke la kelkaj de mi tradukitaj trovos bonan akcepton ankaŭ ĉe la esperantistaro.

I. H. K.