Nuntempaj Rakontoj/Vilao apud la maro

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vilao apud la maro.
„L’amour est maître des choses”
„Le veau d’or est toujours debout”.

La suno subiradis, kiam ili eniris en la ĝardenon.

— Karulo, diru al mi, ĉu estas io pli forta, pli bela ol la amo? Ne estas, ĉu ne? Ĉio alia estas bagatela, senvalora!…

— Estas, karulineto mia… estas…

— Kaj kio ĝi estas?

— Vi estas Linjo… vi… vi estas pli forta kaj pli bela ol la amo mem…

Feliĉa, ŝi kaŝis sian kapeton sur lia brusto.

— Estas ankoraŭ io pli forta ol la amo — mallaŭte paroletis li en ŝian orelon.

— Kio?…

— La mono.

— Aleĉjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi… Li per kiso surdigis ŝian proteston.

— Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min.

— Kaj kiam, Aleĉjo, ni forveturos en vian vilaon?

— Nian vilaon!

— Nian vilaon — ripetis ŝi — Kiam?

— Se vi volas — morgaŭ.

— Bone — morgaŭ. Mi ne vidis ĝis nun maron. Ŝajnas, ke ĝi estas belega vidaĵo. Io granda, tre granda?

— Ne estas ĝi pli granda ol nia amo. — La suno malaperis el la horizonto. Klinitaj unu al la alia ili ĉesis paroli.

La maro. De la bordo malproksime supren etendiĝas parko. Meze de ĝi alta vilao kun terasoj, tute droninta en arboj. Ĉirkaŭe bedoj kun floroj, vastaj aleoj, kovritaj per etaj diverskoloraj ŝtonetoj.

El la vilao eliras Lina kaj Aleĉjo.

Je ĉiu paŝo ŝi haltas pro raveco kaj feliĉo.

— Dio mia! Kiel bele estas ĉi tie!… Jen, rigardu tiun senfinan bedon da floroj: — blankaj… verdaj… ruĝaj… kiel giganta rubando. Aleĉjo! Tio ja estas nia trikoloro!… Ŝi ekiras kaj iom poste ŝi denove, haltas.

— Venu… venu vidi la maron de ĉi tie… Kie bildo! Kaj ĉio ĉi tio estas via?… Nia? Jen tio… tiu dometo eleganta kiel bombonujo… ĝi ankaŭ estas nia? Kaj pluen… la monteto… la arbareto… ili estas ankaŭ niaj?

— Jes, ĉi ĉi tio estas nia.

— Ĉu vi scias, karulo, mia kapo ebriiĝas pro feliĉo, — mallaŭte diris ŝi kaj premiĝis al lia brusto.

— Mi timas ĉu tio ne estas sonĝo.

— La feliĉo ja ĉiam estas sonĝo — eĉ se oni ĝin travivas.

Ŝi ameme lin prenis sub la brako kaj ekiris pluen.

Ili eniris en unu arbarkampeton kovritan de tapiŝmola herbo, ĉirkaŭitan de altaj, densaj arboj, kun branĉoj etenditaj kiel arkaĵo super la tero. En unu angulo de l’arbarkampeto estas arta kaverno kun speguloj interne sur la muroj. Antaŭ la enirejo terfiksitaj: granda ronda tablo, seĝoj, super ili elektraj lampetoj. Tra granda faŭko inter la arboj rigardetas la maro.

Ĝi facile ondiĝas, kvazaŭ ĝi pretiĝas vojaĝi ien.

Aleĉjo kaj Lina sidiĝis ĉe la tablo, kontraŭ ĝi.

La ondoj unu post alia celis la bordon, revenis, plifortiĝis kaj denove frapiĝis je la ŝtonegoj.

Lina ne forlevis la okulojn de la maro. La plaŭdo de la ondoj aludis al ŝi pri io nova, rekonata kaj neatingebla.

— Aleĉjo, ĉu la maro ankaŭ estas nia? Paĝo:Stamatov - Nuntempaj Rakontoj, 1922, Krestanov.pdf/9 Paĝo:Stamatov - Nuntempaj Rakontoj, 1922, Krestanov.pdf/10 Paĝo:Stamatov - Nuntempaj Rakontoj, 1922, Krestanov.pdf/11 Paĝo:Stamatov - Nuntempaj Rakontoj, 1922, Krestanov.pdf/12 Paĝo:Stamatov - Nuntempaj Rakontoj, 1922, Krestanov.pdf/13