Originala Verkaro/II/1

El Vikifontaro


1889

N-ro 1.
paĝ. 15

Z Respondoj al la amikoj[1]

Al s-ro I. V. en T. — Vi plendas, ke en via urbo ĝis nun neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto! Nu[2], kiu estas kulpa? Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi nian aferon atendos, ke oni laboru energie, ke oni faru la aferon pli konata en ilia urbo — tiam nia afero neniam progresos en via urbo. Vi demandas min kial nia afero estas ankoraŭ malmulte konata[3] en via urbo! Ne forgesu, ke en nia afero mi estas nur unu el la laboristoj, kaj se mi devus mem kaj sola fari la tutan aferon, kiu devas esti farata de multaj amikoj en multaj lokoj, tiam[4] nia afero estus perdita.

Piednotoj[redakti]

  1. La „respondoj“ en „La Esperantisto“, same kiel la „leteroj“ — komp. ekz. II. 4 = 1889, paĝ. 18; II. 17 = 1890, paĝ. 52 — ne estas leteroj alsenditaj al iu persono, sed nur gazetaj sciigoj.
  2. teksto: nun.
  3. teksto: kornato.
  4. teksto: tiom.