Originala Verkaro/II/A
Pri la ne subsignitaj artikoloj en „La Esperantisto“, oni ĉiam devas atenti la notojn pri „redakcio“ kaj „administracio“, por konstati, kion Zamenhof skribis sen sia nomo. Cetere oni devas, ne nur juĝante laŭ la stilo (kio povus erarigi, ĉar Zamenhof korektis ĉiujn artikolojn laŭ stilo kaj gramatiko), kontroli la enhavon de la diversaj artikoloj. Ĉe kelkaj — post detala komparo kun aliaj artikoloj — evidentiĝas (kelkfoje eĉ nur el unuopaj frazoj), ke Zamenhof skribis ilin. Kie mi ne estis tute certa pri la Zamenhofeco, mi ne akceptis la tekstojn en la kolekton. Ĝenerale tio rilatas artikolojn, kies enhavo ne estas grava.
En „La Esperantisto“ troviĝas multegaj „Respondoj al la amikoj“, kiuj parte estas la antaŭirantoj de la postaj „Lingvaj Respondoj“. Mi diras „parte“, ĉar ili enhavas krom:
1. lingvaj respondoj ankaŭ
2. respondojn de ĝenerala enhavo, kiuj rilatas la lingvon entute, la propagandon ktp. kaj
3. pure personajn aŭ negocajn respondojn.
Restante sur mia principo, ne preni en la kolekton tion, kion oni jam trovas en la sufiĉe konata „Plena Kolekto“ de la „Lingvaj Respondoj“, mi ne denove presigis la respondojn sub 1, kvankam ili diferenciĝas de la definitiva formo, kiun oni trovas en la „Plena Kolekto“, sed nur laŭ la ekstera formo. Plue mi forigis kelkajn el la respondoj sub 3, ĉar ili fakte hodiaŭ ne plu kavas komunan intereson.
Ŝajnas al mi ne necese, imiti la tiparon uzitan en „La Esperantisto“. Kelkaj sciigoj (el kiuj mi ekzemple ne akceptis la diklitere presitan redakcian noton „Pri preseraroj“ 1891, paĝ. 15) estas presitaj kun dikaj literoj, sed por ni hodiaŭ ili tute ne estas tiel gravaj, kiel ili estis por la gazetabonantaro. Sufiĉas la represigo per normalaj literoj[2].
NB. Pri la preseraroj en „La Esperantisto“ mi povus skribi tutan broŝureton. Ili kvazaŭ „svarmas“ en la tekstoj. Pri tio oni ne miros, pripensante, ke Zamenhof, kiu redaktis ĉion, sidis en Rusujo — kaj la presejo estis en Nürnberg. La kompostisto ne scipovis Esperanton. La uzado de supersignitaj literoj estis novaĵo. Pri kelkaj eksteraĵoj (precipe rilate la interpunkcion, la skribmanieron de malplilongigoj, la uzadon de grandaj literoj ktp.) ankoraŭ tute ne regis interkonsento. (Tion oni ja ankaŭ vidas, legante artikolojn en la postaj gazetoj, kies redaktantoj laboris rilate tiajn aferojn laŭ diversaj propraj principoj aŭ tute ne laŭ certaj principoj!)
Cetere oni ne ĉie povas esti certa, ĉu temas pri eraro de l’ kompostisto aŭ pri skriberaro de Zamenhof, kiu devis labori rapidege. Fine oni ĉiam devas rememori, ke la stilo de Zamenhof komence ne estis tiel perfekta, kiel en la postaj periodoj, kaj ke li komence uzis vortformojn, parolturnojn ktp., kiujn li ne plu uzis poste.
Mencii ĉion, kion mi devis korekti, ne estis eble, por ne tro pliigi la nombron de la notoj sub la tekstoj. Mi treege klopodis, tute ne korekti iun ajn faktan aŭ ŝajnan eraron, kie mi ne estis certa, ke Zamenhof mem hodiaŭ aprobus la korektadon. La leganto ne miru pri kelkaj strangaj esprimoj en la tekstoj (kiel ekz. „kiel eble pli“ anstataŭ „kiel eble plej“; pri kelkaj vortformoj kun „iĝ“ aŭ sen „ec“, „aĵ“, pri la diversaj skribmanieroj de la sama nomo; pri la uzado de „de“ kaj „da“, „po“, „pro“, „por“ ktp.; pri la uzado aŭ neuzado de la adjektiva pluralo; pri mankantaj vortetoj ktp. ktp.). Kelkfoje ankaŭ la frazaj „periodoj“ de Zamenhof (same kiel en la unuaj broŝuroj) estas iom malsimplaj kaj ne tuj kompreneblaj. Estus tre interesa tasko, sur la bazo de ĉiuj tekstoj en la „Originala Verkaro“ de Zamenhof konstati, kiamaniere iom post iom lia stilo pliperfektiĝis ĝis perfektaj klareco kaj simpleco.
Mi ĉi tie ĝenerale nur konstatu, ke mi multfoje komparis mian manuskripton kun la tekstoj Zamenhofaj kaj la presprovaĵojn kun mia manuskripto, kaj ke mi laboris, ĉiam piece respektante d-ron Zamenhof mem, cetere nur celante, ke la esperantistaro posedu la tutan materialon en kiel eble plej taŭga kaj superrigardebla formo.
*
Piednotoj
[redakti]- ↑ Ĝis la fino de l’ jaro 1891 Zamenhof en la germane verkitaj artikoloj de la gazeto, ankaŭ en la gazetkapo, kiu enhavas lian adreson en franca lingvo, skribas sian nomon: „Samenhof“. La nomo estas germana nomo kaj ne, kiel supozis kelkaj francaj samideanoj pro la finiĝliteroj „of“, rusa nomo. Komp. V. 7.
- ↑ Estos interese, diri ion pri jena situacio: Kompletajn jarkolektojn de la gazeto „La Esperantisto“ mi povis konstati nur ĉe 3 personoj. Ili estas: s-ro Bailey en Manchester, s-ro E. de Wahl en Reval (Tallinn) kaj s-ro Eugen Wüster en Berlin. (Por la kolekto de la laste nomita, kiu estis je mia dispono, mankas ankoraŭ unu numero, la numero 11, 1890; ĝin tre precize kopiis por mi s-ro Bailey, al kiu mi ĉi tie denove esprimas mian koregan dankon. Li ankaŭ helpis min rilate la enhavon de kelkaj linioj, ne plu sufiĉe klare legeblaj en la ekzemplero de Wüster.) Eĉ neniu el la familio de Zamenhof hodiaŭ posedas kompletan kolekton; jam 1892 Zamenhof mem ne plu posedis ĝin.