Originala Verkaro/V/7
Al la Berlinaj Esperantistoj[1]
(Pri la ortografio de propraj nomoj)
„Esperantistische Mitteilungen“ („Esperantaj sciigoj“). Organ der Esperantisten-Gruppe Berlin. 1904 (Junio), n-ro 5, paĝ. 22-23.
Propran nomon oni povas nun skribi tiel kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kripliĝon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. Tial ĉiuj personoj, kiuj ne timas tro kripligi aŭ nerekonebligi sian nomon per skribado fonetika, povas jam nun skribi en Esperanto sian nomon laŭ maniero esperanta. Jen estas la kaŭzo, kial mi skribas mian nomon per Z, kvankam ĝi havas devenon germanan.
Piednotoj
[redakti]- ↑ Ili estis demandintaj d-ron Zamenhof, kia estas la ĝusta ortografio de lia nomo. Por doni plene kontentigan respondon, li skribis la leteron — verŝajne komence de l’ jaro 1904.