Originala Verkaro/II/24

El Vikifontaro


N-ro 24.
 

Unu el la plej gravaj malhelpoj en la vastigado de nia afero estas la cirkonstanco, ke oni preskaŭ nenie povas ricevi la lernolibrojn de nia lingvo. Tiun ĉi plendon ni ricevas de diversaj flankoj preskaŭ ĉiutage. La plendoj estas tute pravaj, ĉar kiel ni povas esperi, ke la nombro de niaj amikoj rapide kresku, se ni ne sole ne sufiĉe batalas kontraŭ la indiferenteco kaj ekscitas la publikon, sed eĉ tiuj, kiuj volas konatiĝi kun nia afero, ne havas la eblon? „Leginte en la gazeto X pri la lingvo Esperanto, mi volis konatiĝi kun ĝi kaj iris al ĉiuj libristoj de nia urbo, sed nenie mi povis ricevi lernolibron aŭ eĉ sciiĝi, al kiu mi devas min turni por ricevi tian lernolibron. Nur per okazo mi sciiĝis pri via adreso kaj turnas min al vi“. Tiajn leterojn ni ofte ricevas, kaj la leteroj ordinare estas akompanataj je la konsilo, ke la aŭtoroj de verko en Esperanto, precipe la aŭtoroj de lernolibroj, devas dissendi siajn verkojn al ĉiuj libristoj, por ke tiuj ĉi lastaj ne sole sciu pri la verkoj, sed havu ĉiam en sia magazeno kelkan nombron da ekzempleroj. Ĉar se iu venas al libristo kaj ne povas ricevi lernolibron, li ordinare perdas ĉiun deziron serĉi plu, kaj tiel nia afero restas plejparte nekonata. Ni scias tre bone, kiel grava[1] ĝi estus por nia afero, se la lernolibroj de nia lingvo sin trovus en ĉiuj librejoj, por ke ĉiu, kiu ion aŭdis pri nia afero, povu tuj konatiĝi kun ĝi anstataŭ baldaŭ forgesi eĉ ĝian nomon. Sed por ke la lernolibroj de nia lingvo sin trovu ĉe la libristoj de diversaj urboj, estas necese, ke pri tio ĉi zorgu niaj amikoj loĝantaj en tiuj ĉi urboj. Por ĉiu aparta amiko zorgi pri la libristoj en lia urbo estas afero tre facila, dum por la aŭtoroj zorgi pri ĉiuj libristoj en ĉiuj urboj estas tute neeble; ĝi postulus tre grandan unufojan enmeton de mono: oni devus presi la lernolibrojn en grandega nombro da ekzempleroj, elspezi multan monon por la poŝta transsendo tien kaj returne (se la libroj ne estos venditaj). Tia maniero de laborado estas ebla nur por grandaj riĉaj komercistoj, sed ne por la aŭtoroj de niaj lernolibroj, kiuj ne havas eĉ la plej malgrandan eblon fari ian novan paŝon ĝis la perdoj de la malnova estos kovritaj, aŭ presi novan nombron da ekzempleroj antaŭ ol la malnova[2] estas vendita. Tamen la malfeliĉa cirkonstanco kun la libristoj estos tre facile forigebla, se ĉiu el niaj amikoj aparte volos zorgi pri la libristoj en sia[3] urbo de loĝado. Por ĉiu aparta esperantisto ĝi estos afero tre facila, kaj tial ni turnas nin kun peto al niaj amikoj, ke ili zorgu, ke la libristoj en ilia loko ĉiam havu en siaj magazenoj kelkan nombron da ekzempleroj de lernolibroj Esperantaj (en kiu ajn lingvo kaj de kiu ajn eldonitaj). Urboj, en kiuj la libristoj respondas al la demandantoj „ni ne havas, ni ne scias“, — estas tute fermitaj por nia afero; ĉar el cent personoj, kiuj volas konatiĝi kun nia afero, troviĝas apenaŭ unu, kiu por ricevi libron volos iri pli malproksime ol al la libristo. La manieron, kiel igi la libristojn havi ĉiam kelkajn librojn esperantajn, mi lasas al la bontrovo de ĉiu aparta amiko. Sed oni ne devas sin kontentigi je unu fojo: de tempo al tempo oni devas ripeti la provon, ĉu la libristoj havas niajn verkojn (gravaj estas nur la lernolibroj), kaj se ili ilin ne havas — uzi denove rimedojn, ke ili ilin havu. En la unuaj kelkaj jaroj ni devas konstante kaj pacience laboradi, memorigadi, ekscitadi, ne timante la ridon de skeptikuloj kaj ne perdante la energion, kiam ni vidas, ke diversaj malfortaj animoj, kiuj en la komenco estis tiel varmegaj, baldaŭ tute forgesas pri nia afero. Tia ĉiam estis la historio de ĉiu nova utila ideo. En la unuaj kelkaj jaroj ni devas konstante senlace labori; sed post kelkaj jaroj nia afero staros jam forte kaj laborados por si jam mem, kaj tiam la skeptikuloj dankos al ni por nia nefortimigita laborado kaj la malfortaj animoj hontos pro sia manko de konstanteco.

Piednotoj[redakti]

  1. teksto: grave.
  2. teksto: nova.
  3. teksto: ilia.