Originala Verkaro/II/39

El Vikifontaro


N-ro 39.
paĝ. 21—22[1]

Kun la artikolo de sinjoro Meier, estro de la Societo Esperantista en Munĥeno, ni ĉesigas, almenaŭ por kelka tempo, la presadon de proponoj reformaj, kaj en la venonta numero ni donos nian propran opinion pri la proponitaj ŝanĝoj, pri iliaj principoj kaj manieroj de proponado kaj enkondukado. Tie ĉi ni nur ne povas nin deteni diri kelkajn vortojn pri la esprimoj „tiela“, „kiela“ k. c., ĉar tiu ĉi demando estas levita jam kelkajn fojojn. Nian rilaton al la propono pri la diritaj formoj la estimata korespondanto komprenis ne en la ĝusta senco. Ni neniam havis la intencon forĵeti la formon „tiela“; ĝi estas kreita tute regule laŭ la gramatiko kaj logiko, kaj ni ne sole ne havis kaŭzon ĝin forĵeti, sed ni eĉ ne havis kaŭzon rigardi ĝin kiel ian ennovaĵon[2]. En nia presita literaturo ankoraŭ antaŭ la farita propono oni povas kelkfoje (kvankam malofte) renkonti la vortojn „kioma“, „tioma“, kiuj estas kreitaj[3] tute laŭ tiu sama maniero, kiel „kiela“, „tiela“, kaj tamen nek al ni, nek al iu alia venis en la kapon diri, ke ĝi estas ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas konsiliĝi. Tiel same la formon „tiela“ ni ne sole ne malpermesis al aliaj personoj (kiel pensas nia korespondanto), sed ni mem sen la plej malgranda ŝanceliĝo ĝin uzus, se ni havus la okazon, kvankam la diferenco inter la senco de „tia“ kaj „tiela“ estas tiel malgranda, ke la okazoj por „tiela“ estos tre maloftaj, ekzemple: se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingiĝanta por momento, jen saltanta k. c. — ni povus diri (kvankam ne necese): „ĉu vi vidis tiun brulon (= la brulon de tiu ĉi domo?) tian brulon (= tiel grandan k. c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan (= tiamanieran). Sed sinjoro W. ne proponis, ke ni uzadu la formon „kiela“ en okazo de bezono, sed li simple ĉiam uzas la formon „kiela“ en la senco de nia „kia“; tio ĉi estas jam reformo, kiun ni vere al neniu malpermesas, kaj kiun ni en formo de projekto volonte estus presintaj en nia gazeto, sed kiun ni mem subite enkonduki praktike en nia gazeto ne povas sen gravaj motivoj; ĉar se ni volus ĉiun proponitan reformon blinde tuj efektivigi en la diversaj artikoloj de nia gazeto, la gazeto prezentus baldaŭ tian babilonan miksaĵon de stiloj, ke la legantoj devus ĝin kun kolero forĵeti. La stilo de nia gazeto devas esti modela, pura kaj unuforma, kaj se ni eble iom post iom enkondukos kelkajn ŝanĝojn, ni faros ĝin nur singarde, ne en apartaj artikoloj, sed en la tuta gazeto, kaj memorante la malutilecon kaj danĝeron de ĉia rompado, ni enkondukados paŝo post paŝo nur tiajn ŝanĝojn, kiujn ni trovos efektive gravaj kaj necesaj. Sed en la formoj „tiela“, „kiela“, (ĉiel-a!) ni tian necesecon ne vidas; ĉar se „tiela“ devas havi tute tian saman signifon kiel „tia“, kio do devigas nin sen grava bezono enkonduki rompadon (t. e. veki la hidron de multekapeco), por anstataŭ la jam ekzistanta kaj uzata vorto dusilaba doni vorton trisilaban? Farante tion ĉi oficiale en nia organo, ni ne sole sen bezono devigus la amikojn kutimi je nova formo, sed ni donus ankaŭ tre malbonan ekzemplon, kaj baldaŭ oni prave povus postuli, ke ni uzadu „tiutempe“ anstataŭ la „senfundamenta“ formo „tiam“, „tiunombre“ anstataŭ „tiom“, kaj eĉ la vorto „tiela“ mem, kiu elvokis la tutan malordon, baldaŭ devus perei kaj cedi sian lokon al multe pli „logika“ formo „tiumaniera“ kaj tiel plu, sen fino, sen limo! Kaj anstataŭ la montrita malordo kaj malutilo kian utilon la formo „tiela“ alportus? Absolute nenian! Ĉar se la senco devas resti tiu sama, la ekstera formo de „tia“ estas ja ne malpli oportuna ol „tiela“. Nia pasintjara gazeta respondo al sinjoro W. estis ne malaprobo (kiel eble kelkaj erare komprenis) sed nur klarigo de nia propra rilato al la diritaj formoj.

En la artikolo de sinjoro Meier samatempe estas tuŝita alia demando, jam multe pli grava: ĉu la signifoj de „kiu“ kaj „kia“ estas klare limigitaj kaj ne prezentos malfacilaĵon por multaj uzantoj. Tiu ĉi demando estas jam afero tute alia, havas signifon pozitivan, kaj pli aŭ malpli frue ni revenos ai ĝi.

Artikolojn parolantajn pri reformoj ni ĝis hodiaŭ donadis sen ia rimarko de nia flanko, ĉar por ĉiuj faritaj proponoj ni rezervis de nia flanko komunan ĉirkaŭrigardon kaj konkludon. Hodiaŭ ni faris escepton nur tial, ĉar la tri fojojn ripetita propono pri „tiela“ povus doni al ĝi en la okuloj de multaj legantoj ian eksterordinare gravan signifon. Ni petas pardonon, ke ni okupis tiel multe da loko per afero eble ne interesa, sed ni volis unu fojon montri, al kia senutila kaj enuiga perdo de tempo ĝi kondukos, se ni volus pri ĉiu plej malgranda propono ne sole vaste paroli en nia gazeto, sed detale klarigi la motivojn, kial ni ĝin ne efektivigas en nia gazeto. Uzante la okazon, ni nun ankoraŭ unu fojon ripetas, kion ni jam diris en alia loko: en sia propra verko aŭ en sia privata korespondado ĉiu povas uzi, kian stilon li volas (kvankam ankaŭ tie ĉi, pro la bono kaj unueco de nia afero, estas tre grave, ke oni deflankiĝu de la komuna stilo nur en okazoj tre gravaj kaj multe pripensitaj); aprobi tiun ĉi aŭtoron aŭ ne — estos la volo de la legantoj, kaj nia afero de tio ĉi ne dependos. Sed se en nia gazeto, kiu estas forte ligita kun la tuta sorto de nia afero, kaj en kiu la plej granda parto de niaj amikoj vidas modelon de stilo esperanta, ni volus facilanime, sen interna persona konvinkiĝo kaj sen longa matura pripenso ĉiutage kaj sur ĉiu paĝo uzi alian stilon, — tiam nia afero estus ridinda kaj baldaŭ pereus. (Reformojn, kiujn ni persone ne aprobas, ni akceptos en la „Esperantiston“ nur tiam, kiam montriĝos, ke la plej granda parto de la privataj aŭtoroj ilin senkondiĉe aprobis kaj uzas.) Se ni presadus ĉiun artikolon en alia stilo, la aŭtoroj de la reformitaj artikoloj mem baldaŭ superĵetus nin per insultoj, ĉar la danĝeron kaj ridindecon de multekapeco malpropra ĉiu facile vidas, dum la multekapecon enportitan de li mem ne ĉiu facile vidas kaj volas oferi al la komuna bono. Por ne reveni jam pli al tiu ĉi senutila parolado, ni ripetas nun unu fojon por ĉiam, ke ĉiu, kiu alsendas al ni artikolon, devas antaŭe esti preparita, ke la stilo en la artikolo estos glatigita konforme je la komuna stilo de nia gazeto.

La redakcio.


Piednotoj[redakti]

  1. (En numero 31/1891, paĝ. 20—21, troviĝas en „La Esperantisto“ artikolo de L. Meier, kiu pritraktas lingvajn demandojn. Al ĉi tiu artikolo la „Redakcio“ [do, d-ro Zamenhof mem] aldonas sian propran opinion pri la lingvaj demandoj per la vortoj de n-ro 39.)
  2. teksto: ia ennovaĵo.
  3. teksto: kreita.