Originala Verkaro/V/107

El Vikifontaro


N-ro 107.
P. 3. I. 1890 (poŝtstampo)

Tre estimata sinjoro! — Mi ricevis de vi 3 rublojn kun peto elsendi vortaron rusan (plenan) kaj vortareton por Latvoj. Sed aparta vortareto latva ne estas eldonita, tial mi sendas al vi plenan vortaron rusan kaj lernolibron por Latvoj (vi ilin ricevos post kelkaj tagoj). Ili kostas kune 1 r. 60 k. Ne sciante, kion fari kun la restaj 1 r. 40 k., mi sendas al vi por ili 46 vortaretojn por korespondado. — Kun ĝojo mi legis, ke vi komencis la tradukon de la vortareto por Litovoj. Se vi volas eldoni ĝin en tiu sama formo kiel la aliaj vortaretoj, ĝi kostos (por 1000 ekz.) ĉirkaŭ 20 rubloj. Mi konsilas al vi skribi pri tio ĉi al la presisto Kelter (Varsovio, Nowolipie 11) kaj li respondos al vi detale. Por la verkoj internaciaj ne ekzistas konsilanta cenzoro[1], la plej granda parto de la verkoj iris tra la manoj de la Varsovia cenzoro A. Lagodovski (ruso). La aferon de la cenzuro jam prenos sur sin la presisto.

Piednotoj[redakti]

  1. Alie Zamenhof uzas la vorton „cenzuristo“. Fakte „cenzoro“ estas superflua.