Originala Verkaro/V/129

El Vikifontaro


N-ro 129.
N L. 19. IX. (1. X.) 1892

Kara amiko! — Hodiaŭ mi sendas al vi 100 ekzempl. de No 56 kaj 10 ekz. de No 41. Pardonu ke mi ne sendis la librojn pli frue, ĉar neatenditaj cirkonstancoj retenis ilin tro longe en la presejo. Surmetitan pagon mi sur la librojn ne faris, ĉar la ricevitaj de vi en la pasinta semajno 5 rubloj kaj 6 r. preskaŭ tute kovris vian ŝuldon.

La diritajn 11 rublojn mi laŭ via deziro uzis en la sekvanta maniero:

R. K.
a) mi enskribis 2 abonantojn por la „Esperantisto“ (Kosiewicz kaj Rekutin) 1 60
b) mi enskribis en la rubrikon de oferoj (presota en No 12) 1 r. de vi kaj 2 r. de Rekutin 3
c) mi sendis al vi (ekster la)[1] 100/56 (ankoraŭ)[1] kaj[2] 10/41 6
________
10 r. 60 k.

Sekve el viaj lastaj 11 rubloj restis ankoraŭ 40 kop., kiujn mi uzis por kovri parton de via antaŭa ŝuldo. En tia maniero via ŝuldo, kiu estis antaŭe 2 r. 26 kop., estas nun nur 1 r. 86 kop.

La adreso de s-ro M. Goldberg estas: M. Goldbergu v m. Narovl, Minskoj gub.[3].

Mi devas tamen rimarki al vi, ke liaj versaĵoj per si mem havas stilon ne tute bonan, kaj ĉiun fojon antaŭ ol mi ilin presas, mi ilin devas iom bonigi. Vi povas skribi al li, kaj li sendube volonte prenos sur sin la tradukon el Saltikov-Ŝĉedrin, se vi promesos al li, ke vi ĝin eldonos.

Pri rapidigo de la eldono de la „Liro“ estus bone se vi volus skribi rekte al ĝia eldonanto (G-nu A. Grabovskomu na fabrike P. T. Derbeneva, g. Ivanovo-Voznesensk, Vladim. gub.[3]).

Laŭ via deziro mi sendas al vi nun 100 adresojn de kuracistoj, al kiuj laŭ mia opinio estus utile dissendi la verkon No 56. Tiuj ĉi adresoj estas presitaj tiel, ke en la komenco staras la nomo, poste la urbo, (poste la distrikto) kaj fine la gubernio. Oni devas sekve adresi ekzemple tiel:


Doktoro Iv. Sem. Antonenko
S. Lipovaja Dolina
Poltavskaja gub.[3]
(Gadjaĉskago ujezda.)



Piednotoj[redakti]

  1. 1,0 1,1 forstrekita en la originalo.
  2. skribita super la linio.
  3. 3,0 3,1 3,2 ruslitere en la originalo.