Originala Verkaro/V/131

El Vikifontaro


N-ro 131.
N L. Grodno, 29. VIII. 1894[1]

Estimata amiko! — Mi ricevis vian leteron kun 10 rubloj kaj mi sendis al (vi)[2] s-rino Vogaŭ[3] hodiaŭ la librojn, kiujn vi deziris. Mi ankaŭ abonis (por)[2] laŭ via deziro 5 ekzempl. de la Biblioteko (3 sub adreso Vogaŭ, 1 sub Haller kaj 1 sub Zarucki); por la abonitaj 5 ekzempl. de la Biblioteko akceptu mian plej koran dankon. La stato de via kalkulo estas nun tia, ke en la nuna momento vi restas ŝulda al mi 57 kopekojn (kopion de la kalkulo mi aldonas al tiu ĉi letero).

Dank’ al la parolado pri reformoj la nuna jaro estas efektive tute perdita por nia afero; tamen ni ne devas tion ĉi bedaŭri, ĉar la fina rezultato estos tre bona. La minaca fulmotondro de la reformoj purigis unu fojon por ĉiam la atmosferon plenigitan de nuboj, kaj nun ni havos jam dank’ al Dio longan trankvilecon kaj povos energie labori. En la lastaj kelkaj jaroj multaj amikoj komencis postuladi reformojn; mi petegadis ilin konstante kaj senĉese, ke ili lasu tiun ĉi demandon, kiu alportos nenian utilon kaj nur tute ruinigos nian aferon; sed neniu volis min aŭdi. Mi kreis Ligon por decidi pri tiuj ĉi aferoj, sed ankaŭ tio ĉi ne helpis, ĉar sian nesukceson la reformistoj klarigadis per tio, ke mi batalas kontraŭ reformoj. En la fino de la jaro 1893 s-ro Trompeter sciigis min, ke se mi ne elpaŝos persone kun radikalaj reformoj, li ĉesos eldonadi la gazeton; ankaŭ la aliaj reformistoj forte agitadis por reformoj. Tiam alpremita al la muro kaj vidante nenian helpon, mi vole-ne-vole devis cedi kaj alpaŝi kun propono de radikalaj reformoj. Nun dank’ al Dio ĉio baldaŭ estos finita; ĉiuj esperantistoj pripensis la aferon kaj konvinkiĝis, kiel danĝeraj nun estus ĉiaj reformoj; nun ni baldaŭ havos oficialan decidon de la plimulto kontraŭ reformoj, — kaj nia afero estos savita kaj ĉiujn niajn fortojn ni povos nun trankvile uzadi por la vastigado de nia afero. Instruita de la maldolĉa sperto, mi uzas nun ĉiujn fortojn, por (efektivigi la)[4] fari nian aferon finance sendependa de ĉiu aparta persono, kaj por tio ĉi mi komencis la „Bibliotekon“. Se la Biblioteko iom post iom atingos la necesan nombron da abonantoj, tiam nia afero komencos rapide kaj brilante progresadi, kaj nenia nubeto jam kovros iam la ĉielon de nia afero.

(Sekvas kalkulo finiĝanta per la vortoj):
Sekve nun (29/VIII. 1894) vi restas ŝulda al mi 55.57 — 55.00 = 0 r. 57 kop.

Piednotoj[redakti]

  1. jam presita en „La Nova Epoko“, Moskvo, Aŭgusto 1922, kajero dua. (Komparu paĝ. 415 la noton 1 al la enkondukaj vortoj de ĉi tiu parto V.)
  2. 2,0 2,1 forstrekita en la originalo.
  3. skribita super la forstrekita vorto.
  4. forstrekita en la originalo.