Originala Verkaro/V/135

El Vikifontaro


N-ro 135.
N L. Grodno, 15. (27.) IV. 1896

Kara amiko! — La 20 rublojn mi danke ricevis. La librojn mi sendis hieraŭ sub la adreso de s-rino Vogaŭ. La gazeton „Lingvo Internacia“ mi abonis por vi en 3 ekzempleroj (ankaŭ sub la adreso de s-rino Vogaŭ); mi abonis ĉe s-ro Gernet, kaj vi ricevos la gazeton kredeble post 8—10 tagoj. Por via abono de la „Biblioteko“ mi ankaŭ vin dankas kaj mi daŭrigos sendadi ĝin al vi kiel antaŭe.

La adreso de la esperantisto Seleznev (Seleznet) estas nun jena: g. Moskva, Malaja Dorogomilovskaja, dom Samarina, kv. No 7[1].


Piednotoj[redakti]

  1. ruslitere en la originalo.