Originala Verkaro/V/139

El Vikifontaro


N-ro 139.
N L. 3. (15.) X. 1891

(direktita al la prezidanto de la societo)

Tre estimata sinjoro! — Sinjoro A. Roŝĉaĥovski el Riga (adr.: g. Riga, Liflandskaja Kaz. Palata, A. Roŝĉaĥovskomu)[1] verkis kaj volas eldoni je sia kalkulo „Kalendaron Esperanto“. La verko laŭ mia opinio estos tre utila, tiom pli ke la eldonanto volas ĝin disvastigi en granda nombro da ekzempleroj kaj doni al ĝi tre malaltan koston. Sed la cenzuristo en Riga ne volas ĝin permesi, dirante, ke li ne komprenas la lingvon Esperanto. (Tial)[2] Nun en la tuta Rusujo nur la S. Peterburga cenzuro permesas niajn verkojn; tial mi permesis al mi sendi hodiaŭ la manuskripton de la kalendaro al vi kun la kora peto, ke (unu)[2] iu[3] el la membroj de la „Espero“ volu transdoni la manuskripton al la S. Peterburga cenzuro. Al la manuskripto devas esti aldonita 80-kopeka stampa marko, kiun mi nun almetas. Kiam la manuskripto estos subskribita de la cenzuro, oni devos ĝin tuj[4] resendi al s-ro Roŝĉaĥovski (adreso supre). Mi petas vin rapidi, ĉar por kalendaroj nun estas jam la lasta tempo. Antaŭe dirante koran dankon en mia nomo kaj en la nomo de la aŭtoro,
mi restas via aldonita L. Zamen…
P. S. Koran saluton al la „Espero“.

Piednotoj[redakti]

  1. en la originalo ruslitere.
  2. 2,0 2,1 forstrekita en la originalo.
  3. skribita super la forstrekita vorto.
  4. superskribita.