Originala Verkaro/V/59

El Vikifontaro


N-ro 59.
N L. 5. (17.) X. 1887

Estimata sinjoro! — Respondante vian leteron, mi povas vin sciigi, ke la ĵurnalo komencos eliri kredeble ĉirkaŭ la monato Januaro aŭ Februaro de l’ jaro 1888, sed certe diri mi ankoraŭ ne povas, ĉar mi ankoraŭ devas nun labori ke la registaro donuso al mi la permeson. La plena vortaro jam estas preta, sed ĝi eliros kredeble ne tiel baldaŭ. Kiam[1] la gazeto komencos eliri, mi donos en ĝi respondojn de ĉiuj demandoj de la legantoj; en t(iu)[2] gazeto estos priparolata (ĉio,)[2] kio estas necesa por la lingvo internacia[3].

Piednotoj[redakti]

  1. teksto: kian (arkaika formo).
  2. 2,0 2,1 paperangulo deŝirita.
  3. noto de l’ kolektinto: ĉi tiu kaj la antaŭa letero al Majnov estas ankoraŭ skribitaj kun punktoj, kiuj disigas la vortelementojn.