Originala Verkaro/V/61

El Vikifontaro


N-ro 61.
N L. ? 1889

Estimata sinjoro! — La sciigo, ke vi donacis unu gramatikon al la granda princo[1], faris al mi grandan plezuron. Se vi havas la eblon donaci al li ankaŭ la aliajn verkojn, vi povas ĝin kuraĝe fari, kaj mi diros al vi koran dankon. Mi nur forte volus scii per kia vojo vi ĝin faras, ĉar kun tiaj eminentaj personoj oni devas esti tre gardema, por ne ofendi ilin.

Se iaj verkoj de la granda princo povus esti eldonitaj en nia lingvo, tio ĉi estus por ni granda gajno. Sed ne forgesu ke por traduki ian verkon de li, oni devas antaŭ ĉio havi lian formalan permeson, kaj estus ne kredeble ĉu vi povus ricevi tiun ĉi permeson. Se vi ne havas fortan esperon ricevi lian permeson por la eldono, tiam mi ne konsilas al vi eĉ komenci la tradukon; sed se vi esperas ricevi lian permeson — tiam mi mem faros ĉion kion mi povas, por ke via traduko havu la plej bonan stilan formon kaj por ke ĝi plaĉu al la princo. Se vi volas, sendu al mi la originalon kaj mi estas preta eĉ mem traduki ion el liaj verkoj sub via nomo.

Se ni povus favorigi la grandan princon por nia afero, tio ĉi estus tre granda gajno por ni; sed mi ripetas al vi mian peton: estu tre singardema, ĉar unu paŝo malbone farita povas tute malbonigi nian aferon en la okuloj de la registaro.

Piednotoj[redakti]

  1. granda princo Konstantin Romanov, fama rusa poeto. (Noto de l’ kolektinto: li estis prezidanto de la Rusa Akademio de Sciencoj.)