Originala Verkaro/V/63

El Vikifontaro


N-ro 63.
N L. ? 1889

Estimata sinjoro! — La „Neĝan Blovadon“ mi hodiaŭ sendis al vi. — Sinjoro de Wahl skribis al mi, ke danke vian penon ni havos cenzuriston por nia lingvo; mi tial sendas al vi mian plej koran dankon. Kiam vi havos la finan respondon de la cenzuristo, mi petas vin tuj skribi al mi.

Vi petas ke mi sendu al vi kelkan nombron da ekzempleroj de ĉiuj verkoj; pri tio sama petis min ankaŭ sinjoro de Wahl. Por ne sendi aparte al vi kaj aparte al sinjoro de Wahl, mi sendis hodiaŭ paketon da libroj al s-ro de Wahl, kaj el tiuj libroj vi povas ankaŭ preni kiam vi bezonas. Mi sendis nur al unu el vi, ĉar mi scias, ke vi apartenas al unu rondeto kaj vi vidas vin ofte kaj povas preni unu de la alia; sed se vi bezonas havi ankaŭ aparte kelkan nombron da libroj, skribu al mi, mi elsendos.

La koston de la transsendo mi prenas sur min, kaj tiel vi povas vendadi la librojn laŭ la kosto nominala, aŭ se vi volas, vi povas ilin vendi eĉ kun kelka rabato.

Se la libroj senditaj al s-ro de Wahl ne estas sufiĉaj kaj vi bezonos ankoraŭ kelkajn ekzemplerojn, tiam skribu al mi per karto malfermita (kaj)[1] la nomon kaj nombron de la bezonataj verkoj, kaj mi tuj ilin sendos al vi.

Piednotoj[redakti]

  1. forstrekita en la originalo.