Originala Verkaro/V/73

El Vikifontaro


N-ro 73.
N P. 21. VI. (3. VII.) 1889

Estimata amiko! — La 1 rublon 17 kop. por la venditaj 3 gramatikoj, unu granda kaj 1 malgranda vortaro — mi ricevis. Pro via letero al Max Müller mi tute ne koleras vin, ĉar mi scias tre bone, ke via deziro estis la plej bona kaj vi volis alporti utilon al nia afero. — La ĵurnalo elirados en la unua tempo unu fojon en la monato; sed se ĝi estos sufiĉe subtenata de la amikoj, ĝi poste komencos eliradi ĉiusemajne. Unutempe kun la ĵurnalo elirados ankaŭ aparte „Kolekto de novaj verkoj en la lingvo Esperanto“. El Aŭstralio, kiom mi memoras, mi ricevis leterojn internaciajn[1] el Melbourne kaj el unu urbeto proksime de Sydney; sed de tiuj sinjoroj mi ne ricevis[2] nek formalan promeson nek adresojn, kvankam iliaj leteroj estis skribitaj tre varme. Mia plena nomo estas Ludvigo Lazaro (Ljudovik Markoviĉ Z-f)[3]. La nomarojn mi sendis al vi hodiaŭ. (Mi sendis la Nomarojn por Februaro, ĉar el la plej novaj nomaroj mi jam ne havas eĉ unu ekzempleron.)

Piednotoj[redakti]

  1. la vorto skribita super la linio.
  2. skribita anstataŭ forstrekita „ha(vis?)“.
  3. ruslitere.