Originala Verkaro/V/79

El Vikifontaro


N-ro 79.
N P. 7. (19.) IV. 1889

Estimata amiko! — Mi sendis al vi hodiaŭ la 16 vortaretojn, kiujn vi petis kaj ankaŭ aparte mi resendis al vi la manuskripton de la „Renaskita Manfred“. — Mi nun jam pli nenion povas eldoni, ĉar mi restis tute sen mono. Sed se la manuskripto estus post la unua peto oficiale subskribita de la aŭtoro, tiam mi farus ĉion kion mi povas por ricevi ian monon kaj presi la verkon, ĉar por nia afero estas grava ne la verko mem, sed la oficiala aprobo de la Gr. Princo. Sed nun, kiam la aŭtoro jam unu fojon rifuzis sian subskribon, ni ne devas lin peti ankoraŭ unu fojon, ĉar la ripetita petado povus lin kolerigi kontraŭ ni. Tial mi petas vin tute forlasi la aferon kun la Gr. Princo. En ĉia okazo mi jam la verkon eldoni ne povas. — La sveda vortaro jam longe estas preta, sed mi ĝis nun ankoraŭ ne havis la permeson por ĝin ellasi en la mondon; (mi atendas)[1] la permeso(n de tago al tago)[2] venis.

P. S. La 1-a kajero de la „Kolekto“ povos eliri ne pli frue ol en la mezo de Oktobro.

Piednotoj[redakti]

  1. forstrekita kaj surskribita la vorto: „nun“.
  2. forstrekita.