Originala Verkaro/V/84

El Vikifontaro


N-ro 84.
N L. 1. XI. 1889[1]

Multestimata Vladimir Vladimiroviĉ! — Mi rapidas komuniki al vi, kiel al la protektanto de la esperanta lingvo, ke dum la forestado de d-ro Zamenhof el Varŝava (forveturinta por kelka tempo al sudo de Rusujo) en la ĉi tiea Cenzura Komitato estas ricevitaj 300 ekz. de No 2-a de la ĵurnalo „La Esperantisto“, kiuj, laŭ instigo de malfavoranto al la lingvo, estas ekspeditaj poŝte al S.-Peterburg en la komitaton de alilanda cenzuro por trarigardo kaj rezolucio. Se por vi la intereso de la lingvo Esperanto estas kara, en kio cetere mi neniom dubas, tiam ne rifuzu, pro Dio, klopodi tie en la komitato de alilanda cenzuro, por ke No 2-a estu permesita, ĉar No 1 estis jam permesita de la ĉitiea cenzuro kaj ĉar en tiu ĉi sama lingvo ja estis jam presitaj kun permeso de la cenzuro 32 diversspecaj verkoj.

Por d-ro Zamenhof. (Sen subskribo.)


Piednotoj[redakti]

  1. La letero, skribita per virina skribkaraktero en la rusa lingvo, estas skribita plej verŝajne de la edzino de d-ro L. Zamenhof. (Tradukita esperanten de N. V. Nekrasov.)