Paĝo:Ŝalom-Alehem, Perec - Hebreaj Rakontoj, 1923, Muĉnik.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

teatraĵojn kune kun sia samaĝa kamarado Meirka Medvedivker, la filo de malriĉa hebrea „melamed“ (instruisto de Ŝalom-Aleĥem). Tiu ĉi Meirka fariĝis poste la fama rusa aktoro de la reĝa teatro, la fama Mjedvjedjev! Ŝalom-Aleĥem naskiĝis kaj mortis ridante. Ĉiuj liaj verkoj portas la devizon: „ridi estas saniga afero, kuracistoj konsilas ridi“, kaj Ŝalom-Aleĥem konsilas do pli bone ridi je propraj malprosperoj aŭ malfeliĉo — ol plori, kio certe nenion alportos. Antaŭ sia morto Ŝalom-Aleĥem verkis epitafon por si mem, proksimume de la jena enhavo: „Tie ĉi estas enterigita simpla judo, kiu skribis librojn por viroj kaj virinoj, vergante, vipante, neniun indulgante, ĉu laboriston, doktoron, komerciston, profesoron ktp., ktp.“ Pro liaj specifa skribmaniero kaj parolturnoj, per kiuj li imitas la popolamasojn, estas treege malfacile traduki liajn verkojn, kaj nur per granda peno oni povas tion fari, elektante tamen tradukeblajn verkojn… tion oni rimarkas, kiam oni legas ekz. la rusan aŭ la antikve-hebrean tradukon de lia verkaro!

Ŝajnas al mi, ke la provo de mia esperanta traduko de Ŝalom-Aleĥem multe pli bone sukcesis, kaj mi tre ĝojas la flekseblecon kaj riĉecon de nia lingvo. Sed mi volonte deziras aŭdi la opinion pri mia provo ankaŭ de alinaciaj samideanoj, kio eble donus al mi, aŭ al aliaj, la kuraĝon daŭrigi la tradukadon de Ŝalom-Aleĥem.

La dua aŭtoro, I. L. Perec, enportis novan spiriton en la judan literaturon kiel moralisto, kaj precipe distingiĝas per sia modernigo kaj prilaborado de la ortodoksa verkaro, kaj kiel ĉefo de la hebrea moderna literaturo plej vere reprezentas la hebreon, kiun oni povas tre facile