Paĝo:Ŝalom-Alehem, Perec - Hebreaj Rakontoj, 1923, Muĉnik.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

distingiĝas per sia genia, artista pentrado de la hebrea vivado kaj faras nesupozeblajn impresojn je la hebrea mondo. Unu pola verkisto, ekzemple, lernis intence la judan lingvon, por traduki polen lian majstroverkon „Ĉevalinaĉo“[1].

Poste aperas la verkistoj: Spektor, A. Rajzin, Dinenzohn, S. Aŝ, Nomberg k. a., kiuj estas la ĉefoj de la juda moderna literaturo, kiu nun per sia riĉeco kaj enhavo povas esti komparata kun la plej granda alinacia literaturo, kiu ekzistas jam de jarcentoj; kaj fine venas la plej popularaj, plej famaj verkistoj Ŝalom-Aleĥem (S. J. Rabinoviĉ) kaj I. L. Perec — la aŭtoroj de tiu ĉi verketo.

Ŝalom-Aleĥem (1853—1915) estas la sola hebrea popola humoristo; liaj verkoj estas popularaj inter ĉiuj klasoj de la Hebreoj. Ne estas domo, kie oni ne legas ilin, kie oni ne ripetadas liajn aforismojn, ekzemplojn kaj epizodojn, kiuj sonas kvazaŭ legendoj. Per sia mordanta humoro kaj satiro li majstre malkovras kaj priskribas la plej ridindajn flankojn de la Hebreo, liajn suferojn, ĝojon, malĝojon en tia maniero, ke la leganto jam ĉe la unua linio estas malhelpata de profunda ridado, kiu ekposedas lin kaj lin ne forlasas ĝis la fino de l’verko… Tio tamen ne estas simpla ridado, sed ridado per larmoj… Ŝalom-Aleĥem enpenetras en ĉiujn, ĉiujn flankojn de la hebrea vivo, ne evitante eĉ unu okazon. Ŝalom-Aleĥem estante ankoraŭ 10-jara knabo amuzas siajn kunlernantojn, prezentante en la lernejo

  1. Verko tradukinda esperanten.