Paĝo:Ŝalom-Alehem, Perec - Hebreaj Rakontoj, 1923, Muĉnik.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Antaŭparolo.


La hebrea literaturo estas tiom malnova, kiom la hebrea popolo, kaj ĝi estas dividata en diversaj epokoj, pri kiuj mi, bedaŭrinde, ĉi tie ne havas la eblecon paroli pro manko de loko. Mi tamen diros kelkajn vortojn pri la lasta epoko de la hebrea moderna, t. n. juda, literaturo, el kiu tiu ĉi verketo estas tradukita.

Estas konate, ke la Hebreoj havas — krom sia nacia lingvo, la antikve-hebrean — ankoraŭ unu lingvon, la judan aŭ la germanan ĵargonon, kiu estas tiel nomata pro tio, ke ĝi estas tre simila al la lingvo germana, kaj kiu estas lastatempe nomata „juda“ pro tio, ke ĝi fariĝis preskaŭ la gepatra lingvo de la Hebreoj. Tiu ĉi lingvo havis dum longa tempo nenian literaturan valoron, ĉar verki en tiu ĉi lingvo estis profani la verkon… kaj ĉio estis verkata en la antikve-hebrea lingvo, pro tio, ke ĝi estas la lingvo nacia, la „Sankta lingvo“. Sed la supereco de la lasta iom post iom malfortiĝis en la diasporo pro tio, ke ĝin komprenas preskaŭ nur instruituloj, inteligentuloj. La popolamaso uzas kaj komprenas nur la ĵargonan lingvon… kaj tio devigis la hebreajn verkistojn en la dua duono de la XIX. jarcento, veni al la popolamaso en ĝia lingvo.

La unua, de kiu komenciĝas la klasika juda literaturo, estas „Mendeli-Moĥer-Sforim“ (Ŝ. J. Abramoviĉ), kiun oni nomas avo de la ĵargona literaturo. Liaj verkoj