Paĝo:Ŝalom-Alehem, Perec - Hebreaj Rakontoj, 1923, Muĉnik.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
La miraklo de „Hoŝano rabo“[1].
Prologo.


Ĉu vi scias per kio estas plej bone, plej oportune, plej trankvile veturi? — Per la „mallaboremulo“! Tiel nomis la Bohopolaj judoj la malvastan vagonaron, kiu preterpasas tutan vicon da urbetoj: Bohopol, Hajsin, Teplik, Nemirov, Ĥaŝĉevate, kaj ankoraŭ tiajn „benitajn“ lokojn, kie la piedo de Adamo neniam paŝis. La Bohopolaj judoj, famaj „sprituloj“, rakontas pri la „mallaboremulo“ multajn aventurojn kaj laŭdojn. Unue vi ne timas, ke vi malfruos, kiam ajn vi venos, vi „kaptos“ ĝin. Due, kiom valoras tio, ke vi ne devos malpaci pro loko? Vi povos veturi sola, grandan spacon kuŝante en ĝi kiel princo kaj dolĉe dormi. Tio ĉi estas serena vero. Jam de du semajnoj mi vojaĝas per tiu ĉi „mallaboremulo“, en tiu ĉi angulo, kaj staras sur unu loko, kvazaŭ sorĉo estus! Sed ne pensu, ke mi plendas, kontraŭe, mi estas tre kontenta, ĉar mi vidas tiajn belajn aferojn, kaj mi aŭdas tiom multe da rakontoj kaj aventuroj, ke mi ne scias, ĉu mi povos ĉion rakonti al vi. Unue estas priskribinde, kiel oni konstruis la fervojon. Kiam venis la sciigo el Peterburgo, ke oni

  1. Rimarko: Tiuj ĉi rakontoj de Ŝalom-Aleĥem estas tradukitaj el la verko „Skriboj de komizvojaĝisto“. Antaŭfesta tago, dum kiu estas finata, en la ĉielo, ĉies proceso, kiu komenciĝis en la „indulgofesto“.