Paĝo:Ŝalom-Alehem, Perec - Hebreaj Rakontoj, 1923, Muĉnik.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trakondukos, en tiu regiono, fervojon, la judoj diris: „Absoluta malvero! Por kio bezonas Teplik, Golto aŭ Hajsin — fervojon? Ĉu ili ne estas alie ,edukitaj‘ ol nur sur fervojoj? …“ Tiel rezonis la lokaj judoj. Kaj la Bohopolaj judoj ankoraŭ pli multe mokis, kaj montrante la manplaton ili diris: „Kiam ĉi tie kreskos haroj, ni tiam havos, ĉe ni, fervojon.“ Poste kiam alveturis inĝeniero, komencis fari planon kaj mezuri la kampojn, — la judoj eksilentis kaj la Bohopolaj „sprituloj“ jam kaŝis la manojn (ili ne perdas la kuraĝon, se ili ne divenas; „la antaŭdiristoj“ — ili diras — „ankaŭ iam ne divenas“ …). Oni finis la konstruadon de l’fervojo kaj, kvankam la Bohopolaj judoj alnomis ĝin, kiel ni scias, „mallaboremulo“, ili tamen nun tre laŭdas ĝin, kaj ili rakontadas pri ĝi mirindaĵojn, legendojn kaj miraklojn. Ekzemple, ili fanfaronas, ke de kiam la „mallaboremulo“ estas vagonaro, ankoraŭ ne okazis per ĝi malfeliĉo, kiel okazis ofte per aliaj vagonaroj. Sed kial nia „mallaboremulo“ ne kaŭzas katastrofon? — „Tute simple!“ — ili diras — „kiu iras malrapide, tiu ne falas“… La „mallaboremulo“ gardas ĉi tiun principon kaj iras malrapide, jam tro malrapide. La Bohopolaj „sprituloj“ rakontas aventuron, kiu okazis kun ilia samurbana mastro: „Bohopola mastro“ — ili rakontas — „elveturis per la ,mallaboremulo‘ el Bohopol en Ĥaŝĉevaton, por ĉeesti ceremonion de cirkumcido [1], kaj li venis ĝuste al dektrijara naskiĝtago de l’cirkumcidito.“ Kaj ankoraŭ aventuron ili rakontas, aventuro de Berŝeda fraŭlino

  1. La ceremonio de cirkumcido okazas la okan tagon post la naskiĝo de l’infano.