Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
povas vivi! Kion faras Aĥrimon? Li ja ne eltranĉas la inteston ĉe la homo — Li do aldonas blindan inteston, ankoraŭ peco! Kaj ĉi tiu peco jam estas danĝera afero, de tio oni jam suferas!“
· | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · | · |
La Perso foriris kaj mi ekpensis: „Ĉu li ne estas prava? Hormuz donas al ni senton por ami niajn proksimulojn, nian patrujon, nian popolon, pro kiu ni laboras, pro kiu ni nin oferas. Kion do faras Aĥrimon? — Li iom troigas la senton, kaj de nacionalismo fariĝas — ŝovinismo, de l’nobla sento fariĝas fanatikeco, kiu nek varmigas nek lumas, sed brulas en mallumo kaj povas nin mem forbruligi!“…
Kaj mi konvinkiĝis, ke la Perso estas prava.