Paĝo:Ŝapiro - Babiladoj de bonhumora Zamenhofano, 1924.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tio min tre malĝojigis kaj mi decidis fari alvokon al niaj vekiĝintaj samideanoj, ke ili venadu en la societon.

Samideanoj! Ni nepre devas venadi en la societon. Ju pli da supervestoj kaj ĉapeloj estos en la antaŭĉambro, des pli efika estos la propagando. Nia kortisto sciu, ke ekzistas tamen esperantistoj en L… Ne ridu, samideanoj, oni propagandu Esperanton inter kortistoj ankaŭ, ĉar ĝi estos tre grava por nia afero, se nia kortisto, eklerninte Esperanton, fariĝos prezidanto de la T.E.K.A. (ne Tutmonda Esperantista Kuracista, sed Tutmonda Esperantista Kortista Asocio). Krom tio vi venadu, ĉar nia societo donas multajn utilojn al siaj geanoj. La babilejo troviĝas ĉe ni en la antaŭĉambro, estrarejo (demetu ĉapelon, mi parolas pri sanktejo!) en la dua ĉambro, kursoj… sur la muro[1], biblioteko — sub la verda drapo de guberniestra tablo[2].

La babilejo en nia societo estas la plej necesa ĝia parto; babili oni povas en ĉiuj lingvoj, krom la Esperanta (ĉar mi volis babili Esperante, oni ekzilis min en la „Vekilon“), oni povas babili pri ĉiuj aferoj, pri amaj rendevuoj, amindumado, intrigado, ŝercoj k. t. p., nur ne pri Esperantaj aferoj. Multaj samideanoj tre ŝatas la babilejon kaj eĉ ne eniras la duan ĉambron; ili vizitas por kelkaj minutoj la babilejon

  1. Aludata estas la oficiala permeso pri la Esperantaj kursoj, pendinta sur la muro de la s-to, dum la kursoj mem ne estis aranĝitaj.
  2. La L…a S-to vane klopodis longtempe ĉe la guberniestro pri permeso je mafermo de Esperanta biblioteko. Rim. de l’ aŭtoro.