Paĝo:Ŝapiro - Babiladoj de bonhumora Zamenhofano, 1924.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
„La Vojo“.[1]

La apero de No. 1 de nia „La Vojo“ certe kaŭzos en nia Esperanta mondo grandan impreson. Jam nun, sidante en mia kabineteto, mi prezentas al mi la grandan bruon, tumulton kaj antaŭ miaj okuloj forŝoviĝas, preteriras diversaj bildoj. Jen, en niaj gravaj gazetoj, kiel ekz. „Esperanto“, aperos denove artikoloj „Tro da gazetoj!“ Sinjoroj redaktoroj, redaktistoj, redaktantoj, direktoroj, eldonantoj indignos kaj koleros; „Tro da gazetoj!“ ili furioze krios, ĉiu nova gazeto malutilas al la malnova! Anstataŭ 200 gazetoj kun 8 paĝoj kaj 20 abonantoj ni preferus havi 20 gazetojn kun 80 paĝoj kaj 200 abonantoj! Anstataŭ cent spesmiloj da malprofito ni preferus 200 da profito. For la novajn gazetojn! Ni bojkotu ilin!“

La timemaj esperantistoj, obeemaj al siaj „estroj“ kaj spiritaj gvidantoj, kompreneble sekvos ĉi-tiun konsilon kaj nia „Vojo“ ne povos esti ekspedata en

  1. La L…a Esp. S-to decidis eldoni sian propran Esp. gazeton. Ĉi-tiu babilado prezentas kvazaŭ la redakcian programartikolon por ĉi-tiu gazeto. Cetere la gazeto mem pro la eksplodo de la eŭropa milito ne povis aperi. Rim. de l’ aŭtoro.