Paĝo:Ŝapiro - Babiladoj de bonhumora Zamenhofano, 1924.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la vojon, ĉar ni ne havos monan subtenon. Sed malgraŭ ĉi-tiuj obstinaj baroj ni kuraĝe iras antaŭen:

Kaj nin ne timigas insult’ redaktora,
Nek mondeficito, nek plum’ direktora,
Ĉar bona kaj bela kaj zorge presata
Ĝi estas — nun „Vojo“ legata.

Sed krom ĉiuj eblaj dornoj en formo de malamikaj artikoloj mi vidas jam la belajn laŭrfoliojn kaj leterojn de dankemaj aŭtoroj, poetoj, versistoj, rimantoj, anekdotistoj, problemistoj k. t. p. Kiam aperos la unua sciigo pri la eldono de nova gazeto, tiam malkontentaj estos la redaktoroj kaj kontentaj la estimegataj kaj multŝatataj gesinjoroj „skribistoj“. „La malnovaj gazetoj pro multaj maljustaj kaŭzoj ne volas nin famigi“ — ili diros. „La ambiciaj redaktoroj ne volas, ke la Esperanta mondo eksciu, kiaj ni estas talentuloj. Ili envias al ni, ili timas, ke ni famiĝos, ke oni presigos niajn portretojn en la „Ondo“, ke nin insultos „Le monde Espérantiste“. Sed la nova gazeto nin certe akceptos kun disetenditaj brakoj. „Egaleco, frateco, iibereco“ — jen certe estos la devizo de la nova gazeto. Egaleco — ĉiu presaĵo estos presita per egalaj literoj, niaj nomoj ne estos presitaj per pli malgrandaj literoj, ol tiuj de la eminentuloj. Frateco — oni presigos artikolojn de ĉiuj — de reformemuloj kaj fundamentanoj, de porcentraoficejo-anoj kaj kontraŭcentrakuirejo-anoj, de Zamenhof-anoj kaj Couturat-anoj. Libereco — oni presigos versaĵojn senrimajn, rakontojn senenhavajn, anekdotojn senspritajn, liberajn vortojn pri liberaj vortoj, liberajn artikolojn pri ĉiuj demandoj religiaj, politikaj, naciaj en speciala „Libera Tribuno“