Paĝo:Ŝapiro - Babiladoj de bonhumora Zamenhofano, 1924.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(kiel ekz. en la tre ŝatata „Pola Esperantisto“) k. t. p.

Do la nova ĵurnalo montros al ni la vojon por fariĝi famaj. Kiu scias, eble ni ankaŭ fariĝos poste redaktoroj, eble oni nin elektos en la Lingvan Komitaton…“ Tiel sendube diros la ŝatindaj samideanoj kaj honorigos nian novan senhelpan gazeton per alsendo de ĉiuspeca materialo. Mi jam fantazias, kiajn grandajn pakaĵojn kun manuskriptoj ni ricevados ĉiutage. Kompreneble ni estos la plej justaj kaj tial neniu manuskripto trovos lokon en la paperkorbo. Ĉiu manuskripto estos zorge trarigardita (escepte: versaĵoj pri amo al kvinpinta sfelo, al D-ro Zamenhof, artikoloj pri simbola signifo de Ko-Ko-Ko kaj entute ĉio, kio komenciĝos aŭ finiĝos per vortoj: Vivu Zamenhof, Esperanto, La Vojo estos sen trarigardo presita); post trarigardo la manuskripto estos baldaŭ lokigata en la gazeton, netaŭgaj manuskriptoj estos kolektataj kaj poste vendataj pofunte al komercaĵistoj por ke oni envolvu en ili haringojn, bulkojn k. t. p. Tiamaniere neniu manuskripto estos en la paperkorbo kaj anstataŭ malprofito de aĉeto de la paperkorbo ni havos profiton de vendo de la manuskriptoj. Ĉio ĉi-supre dirita rilatas al la manuskriptoj senpagaj. Manuskriptojn pagatajn ni akceptas tre volonte kaj ne hezitante (pardonu s-ro Cart) presigos, se oni donos al nia redaktoro konvenan honorarion.

Kaj nun kelkajn konsilojn pri la eksteraĵo de la manuskriptoj. Ĉiu manuskripto estu skribita sur pura, ne makulita per lardo aŭ butero, papero. La papero estu verda, kompreneble (eĉ amaj versaĵoj devas esti skribitaj sur verda papero) kaj havu tre larĝajn marĝenojn. La enhavon oni skribu nur sur